Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-17) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La mistero de la preĝo   

 

 
16-a Ĉapitro
"Sed liberigu nin de la malbono"
Koncerne la okan pensokoncentraĵon en "Patro nia": "Sed liberigu nin de la malbono", en la realo ĝi estas esprimebla nur kiel suplemento al aŭ daŭrigo de la sepa preĝo. Kiel mi jam klarigis, laŭ absoluta kompreno ne povas esti iu "malbono" travivi realismajn aŭ praktikajn spertojn tie, kie ĉia alia vojo al scio estas barita, ĉar en mala kazo la vivo devus komplete malfunkciiĝi aŭ ĉesi. La sola, kiu povas esti nomata "malbono", kvankam tiu nomo ne estas korekta laŭ absoluta kosma kompreno, ĉar ĉi tie ja ĉio estas "tre bona", estas ĝuste la ago: elmeti sin al amaraj spertoj de sufero aŭ korpodifektiĝo tie, kie en la realo ni havas sufiĉe da scioj por eviti ilin kaj sekve spertas ilin nur pro mensa senatento aŭ reduktita pripensado. Tiu mensa senatento aŭ reduktita pripensado kaj la efikoj de ili, do en la realo estas la sola, kiu en ĉi tiu kunligo povas esti nomata "la malbono". La plena rezulto de la sepa kaj oka pensokoncentraĵoj en "Patro nia" sekve en la realo estas esprimendaj jene: "Helpu nin tiel, ke ni ne lasos nin logi por ignori nian spertomaterialon, nian scion aŭ pravajn konsilojn kaj instrukcion de aliaj, sed daŭre konservos nian kapablon eviti "la malbonon" aŭ la ĝenon: "retravivi suferojn kaj dolorojn, por kiujn eviti ni en la realo havas sufiĉe da scio aŭ kapablo".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.