Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-17) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La mistero de la preĝo   

 

 
17-a Ĉapitro
"Ĉar via estas la regno kaj la potenco kaj la honoro en la tuta eterno. Amen"
Per tio ni atingis al la naŭa kaj la lasta pensokoncentraĵo en "Patro nia": "Ĉar via estas la regno kaj la potenco kaj la honoro en la tuta eterno. Amen". *)
      Per tiu pensokoncentraĵo la preĝanto komplete kaj tute transdonas sin en la gardadon fare de Dio. Pli granda sindonemo kaj agnosko al Dio ol tiu, kiu estas esprimita ĉi tie, ne povas ekzisti. "La regno" ĉi tie sekve esprimas la universon aŭ tutmondon, dum "la potenco" esprimas la gvidadon de tiu tutmondo, kiu gvidado plue estas la samo kiel la volo aŭ volgvidado de Dio. Per "la honoro" la preĝanto ekkonas tiun volgvidadon kiel la plej brilan aŭ plej perfektan. En mala kazo ja ne estus iu honoro. Nur la perfekta aŭ prava volgvidado povas esti "honora". En la fino de "Patro nia" la preĝanto sekve faras sin komplete unu kun Dio. Ekkonante, ke ĉio estas "la regno de Dio", li ekkonas ankaŭ, ke tiu "regno", en kiu li mem estas makroestulo kaj centro, nome lia propra organismo, estas tiu de Dio. Tiel same per sia ekkono de tio, ke "la potenco" apartenas al Dio, li deklaras, ke laŭ absoluta kompreno ankaŭ lia propra potencodisvolvo aŭ volgvidado apartenas al Dio. Kaj kun la ekkono, ke "la honoro" apartenas al Dio, li rezignas ĉian ajn rajton esti prava origino de tio kion li mem faris, senkonsidere kiel ajn grandan kaj perfektan li faris tion. Tiel ni havas ĉi tie antaŭ ni la plej perfektan konscisintenon kaj plej grandan malkovron de scio pri ni mem, kiu povas montriĝi en viva estulo.
      Kiel vi certe komprenis ĉi tie, "Patro nia" estas la plej granda kaj plej perfekta preĝo, kiu entute estas manifestebla, ĉar ĝi ampleksas absolute ĉion, pri kio la viva estulo povas preĝi kaj de kio ĝi kun certeco povas atingi plenumon. En ĝi ne troviĝas io ajn egoisma, sed nur la absolute naturnecesa, ne nur por la preĝanto mem, sed ankaŭ por ties proksimulo. Ne troviĝas iu ajn tendenco al deziro pri favorado aŭ por veni en specialan favoron aŭ plaĉon ĉe Dio antaŭ la kunestuloj aŭ la proksimulo. Tiel "Patro nia" estas sufiĉe plene kovranta la bezonon de la preĝanto. Sed se malgraŭ tio oni tamen plue havas pensojn aŭ aferojn, kiujn per propraj specialaj vortoj oni deziras esprimi al Dio, do estas nek naive nek kontraŭnature enplekti ilin en sian "Patro nia", se nur ili estas el sama altruisma naturo kiel ĝi.
      Trejni sin por preĝi "Patro nia" kun plena kompreno pri tio, kio estas kaŝita en ĝia vorto- aŭ tekstoformo, neeviteble kondukas al preĝoplenumo, ne nur sen la fizika, sed ankaŭ en la kosma sfero kaj per tio kun neskuebla certeco kondukas la konscion de la preĝanto en la plej altan feliĉon: kunfandiĝon kun la konscio, naturo kaj amo de Dio.

____________
*) Ĉi tiu frazo ne estas en la esperanta biblio, sed en la dana.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.