Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La mistero de la preĝo |
2-a Ĉapitro
La preĝo havas siajn proprajn leĝojn, estas speciala scienco
Sed ĉu la preĝo do povas garantii la feliĉon? –
Jes, la preĝo povas fariĝi tiel perfekta, ke en kunligo kun kosma scio ĝi povas komplete ekskluzivi la malhelajn ombrojn de malĝojoj kaj malfeliĉoj de la anima regiono de la individuo.
Ne tiel ke la preĝo faras ĝin imuna kontraŭ doloroj kaj suferoj en karno kaj sango.
Tre ofte la korpaj suferoj estas tute neŝanĝitaj malgraŭ multe da preĝo.
Ankaŭ ne estas tiel, ke la preĝo estas sorĉilo, per kiu oni kapablas doni al tiuj, kiujn oni amas, longan vivon, aŭ igi siajn infanojn esti tiuj idealoj en sano, moralo, talentaro kaj pozicio, kio estas la plej sincera espero aŭ revo de ĉiu natura patro aŭ patrino.
Estas tre malmulte, kion la preĝo povas fari en ĉi tiu rilato.
Male, la preĝo ja estus rimedo por solvado kaj kontraŭagado al la dia mondplano.
Ĉiuj tiaj aferoj kiel la menciitaj estas ja nome jam anticipe sortodestinitaj.
Tio plue signifas, ke ilia provizora situacio, aŭ en bona aŭ en malbona direkto, estas natura neceso por la koncernaj estuloj mem.
Ĝi estas plukonduko kaj necesa evoluo de ilia spertoformiĝo, estas evoluo, al kiu ili estus komplete forbaritaj, se ekzemple la preĝo povus tute malebligi ĝin.
Estas ĝuste, ke estus tre plaĉe kaj agrable, se per preĝo oni povus "savi" patrinon de formorto de siaj etaj infanoj kaj per tio forigi tiujn ĉagrenojn, kiujn kaŭzus tia katastrofo.
Sed, se per tio oni malhelpus al la sama patrino kiel ankaŭ al ŝiaj infanoj atingi en pli altan evolusferon, do povas ja esti nur dia aranĝo, ke en tia kazo "preĝoplenumo" ne povas okazi.
En la fizika sfero troviĝas multe da ebloj por faciligi al la postvivantaj etaj infanoj la suferojn pro manko de ilia patrino, sed absolute ne troviĝas ebloj por doni al la patrino tion, kion ŝi perdus ne havante eblon trairi la jam sortodestinitan tro fruan morton.
Ĝi ne estas puno pro io ajn, sed necesa instruo, necesa konsciriĉigo, kiu povis okazi nur en la koncerna situacio.
La preĝo do ne estas uzebla por fari subfosajn rompojn en tiu plano, kiun la Providenco havas por ĉiu viva estulo.
Se infano naskiĝas kun kapabloj, kiuj karakterizas ĝin kiel primitiva, do ne helpas preĝi pri tio, ke la kapabloj de tiu infano subite ŝanĝiĝu, por ke ĝi aperu kiel altintelekta.
Tian preĝon la Providenco ne povas plenumi, ĉar elstaraj kapabloj ekzistas nur kiel rezulto de antaŭaj travivaĵoj, laboro kaj diligenteco, kaj sen tiuj aferoj kreado de kapabloj estas maleblaĵo, ĉar en tiam ĝi devus esti kreita el "nenio", kaj kiel konate "io" neniel povas estiĝi el "nenio".
Estas precize tiu sama principo, kiu efikas ĉe la tro frue mortanta patrino kiel ankaŭ por la senpatrinaj infanoj.
La tro frua morto estas rezulto de antaŭa kombino de sortomaterioj, kiujn ŝi kreis en la nuna aŭ en antaŭaj vivoj, kaj tial ĝi estas same natura sekvo de tio, kiel estas la elfluo de akvo el akvokrano, kiun oni malfermis.
Preĝi al la Providenco, ke la akvo ne elfluu el la krano malgraŭ tio, ke oni tenas ĝin malfermita, estus ja tre nenatura uzo de la preĝo, kaj same tiel ankaŭ plenumo de tia preĝo fare de la Providenco necese estu konsiderata kiel komplete nenorma.
Same kiel la tro frua morto estas rezulto de kaŭzoj jam antaŭe aktivigitaj, kiuj sekve necese devas okazi, tiel ankaŭ la situacio esti "senpatrina" estas rezulto de antaŭe aktivigitaj kaŭzoj.
Sed, kiam io estas aktivigita, kio signifas: estas okazinta, ĝi ne povas esti ne okazinta.
La morto de la patrino estas okazinta kaj ne eblas fari ĝin ne okazinta.
Sed, kiam la okazinta ne povas esti ne okazinta, ĉu oni do kredas, ke per preĝo oni povas fari tion ne okazinta? –
Ne estas strange, ke altgrade multaj homoj opinias, ke la ago preĝi estas tute senvalora, ĉar samgrade ili spertis neplenumon de sia preĝo, kio signifas: neplenumon fare de la Providenco.
Sed kio estas do tio, pri kio ili preĝis? –
Ĉu ne estas ĝuste tiuj okazaĵoj aŭ situacioj kiuj, se la Providenco estus kreinta ilin, devus esti kreitaj el "nenio", aŭ devus esti tiel, ke la Providenco ŝanĝis la okazintaĵojn al io ne okazinta? –
Same kiel ne utilas preĝi al la Providenco pri tio, ke la suno leviĝu pli frue aŭ pli malfrue en la matenoj, tiel same ne utilas preĝi al la Providenco pri tio, ke en la sorto de iu parenco estu estigita aŭ ne estigita tiu aŭ alia situacio aŭ okazo, kiu de jam antaŭe estigitaj kondiĉoj estas same sortodestinita kiel la matena apero de la suno super la kontinento.
Tiel la preĝo havas siajn proprajn leĝojn, sian propran strukturon, sian propran certan celon. Kono pri la preĝo estas speciala scienco. Sen tiu kono oni grandskale uzas la preĝon en situacioj kaj sur kampoj, kie ĝi estas tute neplenumebla fare de la Providenco, sekve de kio estiĝas en la konscio de la preĝanto malesperiĝo, dubo kaj nekredo je la Providenco. En plej malfavora kazo li sekve fariĝas dineanto. Klopodoj uzi la preĝon por io alia ol ĝia destino, povas sekvigi iom gravajn konsekvencojn. Sed kiel oni do povas scii, ĉu oni uzas la preĝon laŭ ĝusta maniero aŭ por la ĝusta celo? – Ĉu Kristo ne diris ĝuste tion, ke "li (Dio) devas doni al vi ĉion, pri kio vi petos al li en mia nomo"? – Ĉi tie ja neniu alia kondiĉo estas starigita ol ĝuste tiu, ke la preĝo estu en "la nomo de Jesuo". – Estas ja ĝuste, ke tiel estas skribite, sed ĉu ne estas klare, ke oni subkomprenu, ke tiu "ĉio" ne povas laŭ absoluta kompreno signifi ĉion? – Se bonfide iu homo kaptas la ideon preĝi, ke la oblikvo de la akso de la terglobo ŝanĝiĝu avantaĝe al senĉesa somero sur niaj latitudoj, ĉu oni do kredas, ke tiu preĝo estos "elaŭdita", kio signifas plenumita de la Providenco, kvankam ĝi estas en "la nomo de Jesuo"? – Ĉu oni kredas, ke per sia preĝo oni povas ŝanĝi la iron de la suno aŭ la orbiton de la luno, kvankam en tiu sia preĝo oni enmetas la nomon de Jesuo? – Sed kion signifas do preĝi pri io en "la nomo de Jesuo"? – Ĉu ne estas tiel, ke je "la nomo de Jesuo" oni komprenu la spiriton de Jesuo? Ĉu rilate al tiu nomo io alia povas interesi en kunligo kun la preĝo? – Ĉu povas esti tiu korpo aŭ tiu fizika organismo, kiu malaperis en la tombo? – Ĉu ne estas ĝuste la eterna "mio", kiu glorita releviĝis el la mallumo de la tombo, kaj de kies vizaĝo brilis tra la sferoj: "Mi estas la releviĝo kaj la vivo, ĉiu kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos". Ĉu ne oni kredas, ke ĝuste tiun flankon de la naturo de Jesuo li aludis rilate al la preĝoplenumo? – En tiu sia naturo li ja estis unu kun la releviĝo kaj la vivo, kio signifas: unu kun la altruismo, unu kun Dio, kio ankaŭ estas la sama kiel esti unu kun tiu ĉioamo, kiu en formo de la plano, volo kaj manifestado de Dio rivelas sin kiel la universon. Tiu ĉioama aŭ altruisma estulo do estis la samo kiel la spirito de Jesuo aŭ tiu "io", kio estis markita per la nomo Jesuo. Preĝi pri io en "la nomo de Jesuo" do estis la samo kiel preĝi pri io en la spirito de Jesuo. Preĝi pri io en la spirito de Jesuo sekve estas la samo kiel preĝi pri io en kontakto kun la ĉioamo, kio signifas: la altruismon, kaj per tio en kontakto kun la dia volo, en kontakto kun la rekta deziro de Dio. Kaj pli favoran venton preĝo certe ne povas ricevi? – Ne estis strange, ke Kristo povis promesi preĝoplenumon al "ĉiuj", kiuj preĝis al Dio en kontakto kun tiu spirito aŭ altruisma naturo. Ĉar kiel povus kazi, ke preĝo tiel intime en kontakto kun la deziro kaj volo de Dio mem ne estu plenumita? – Preĝo do povas manifestiĝi laŭ du manieroj, nome en "la nomo de Jesuo" aŭ la spirito de altruismo, kie oni ĝuste diras "Patro, plenumiĝu ne mia volo, sed via", kaj aliflanke en la spirito de la egoismo, kie oni nepre postulas plenumon de sia propra deziro tute sendepende de la prezo aŭ de tio, kiom da damaĝo kaj sufero tio sekvigos laŭ kolektiva vidpunkto en la granda dia plano. En la unua kazo la preĝo plenumiĝos, dum en la lasta kazo ĝi ne estas plenumebla. Tial por la preĝanto la granda problemo estas lerni preĝi en "la nomo de Jesuo", kio do signifas: en la spirito de la ĉioamo, tiu spirito, en kiu la preĝo en neniu ajn kazo povas esti io alia ol grandaj ĝojo kaj beno por ĉiuj kaj ĝeno aŭ malfeliĉo por absolute neniuj. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
