Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-17) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La mistero de la preĝo   

 

 
3-a Ĉapitro
La ordinaraj kristanaj koncepto pri kaj sinteno al la preĝo
Sed ĉu ne antaŭ longe la ordinara kristana homo lernis preĝi en la spirito de la altruismo? Ĉu ne ĝuste per sia preĝo "Patro nia" Kristo donis al la homo grandiozan ekzemplon de tio, kia devus esti perfekta kosma preĝo, aŭ preĝo, kiu povas esti nur utilo por ĉiuj kaj damaĝo por neniuj? Ĉu ne en sia tuta naturo ĝi estas kolektiva aŭ akcelanta la bonon de la publiko? – Ĉu ne ĉi tie la preĝanto faras sin unu kun sia ĉirkaŭa mondo aŭ sia proksimulo? – Kiujn aliajn li povus aludi dirante: "nia" kaj "ni"? – Nepre, la kristanoj ricevis genian modelon de la perfekta preĝo, sed ĝi ne inkludas ĉion, pri kio ili ankoraŭ deziras aŭ sentas necese preĝi por si mem tute "private". Tiel altgrade ili ankoraŭ ne fariĝis unu kun la publiko, ke rilate al tiu publiko iliaj propraj "privataj" malfacilaĵoj estas subordaj aŭ malgravaj. Kaj estas en tiu batalo aŭ tiuj malfacilaĵoj de sia sinkonserva instinkto, ke ili kaptas la preĝon kiel armilon aŭ rimedon, per kiu ili esperas povi laŭ mirakla maniero malebligi ĉiujn multajn malhelajn realaĵojn, kiuj ariĝis en ilia sorto.
      Sed ĉi tie oni devas memori, ke la ĝisnunaj ordinaraj kristanaj koncepto kaj sinteno al la mallumaj realaĵoj en la vivo estas bazitaj sur la kredo je tio, ke ili estas "puno" de la Providenco pro "pekoj", kiujn faris iliaj agantoj. Ili do sentas sin lokitaj antaŭ "kolera" Dio. Ilia kompreno pri Dio ankoraŭ ne estas tralumita de la klara sunbrilo de la intelekto. Ankoraŭ grandskale ili estas ligitaj de la primitiva aŭ ankoraŭ ne klerigita scio de la naturhomo pri la reala strukturo de la vivo. Ke la supozata origino de la suferoj kaj malagrablaĵoj en ilia sorto devas esti estulo kiel ili mem, kiu vivas laŭ tiuj leĝoj, kiuj efikas en la regiono de ilia propra primitiva tagokonscia horizonto, tio nature estas memkomprenebla afero. Ili ja ne konas pli altan formon de praktikado de konscivivo ol sian propran, kaj ties strukturo ja estas grandskale bazita sur venĝado kaj punado, favorado kaj karesado. Tial por ili estas treege malfacile kompreni konscinivelon, kie venĝo, puno kaj speciala favorado estas komplete ekskluzivitaj, kaj kie nur centprocenta amo estas ĉiorega. Tial la sola memkomprenebla por ili estas, ke la mallumaj okazaĵoj en ilia sorto povas esti ekskluzive nur "puno" de iu Dio. Eĉ tiel profunde radikas tiu superstiĉo, ke forigebla ĝi eĉ ne estis per la vivo de Jesuo, kiu ja estis viva demonstro de tio, ke tia amkonscio vere povis ekzisti. Ĉu ne li estis ĝuste la revelacio de altintelekta stato, en kiu oni nek malamis nek punis? Ĉu ne estas tiel, ke li eĉ alturnis la dekstran vangon, kiam li estis batita sur la maldekstra, kaj ĉu ne sur la kruco, meze en siaj suferoj, li preĝis por siaj ekzekutantoj: "Patro pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili faras"? – Ĉu ne oni kredis, ke ĝuste ĉi tie kulminis lia misio? – Ĉu ne oni kredis, ke ĉi tie riveliĝis la speciala konscistato de Dio mem? – Ĉu ne oni kredis, ke ĝuste ĉi tie la mondliberiganto estis modelo por la estiĝanta perfekta homo "laŭ la bildo de Dio simila al li"? – Ne, tion oni ne kredis. Tiel forta estis la primitiva dikoncepto, ke ankoraŭ devis pasi deknaŭ jarcentoj, antaŭ ol ĝia influo al la anima vivo de la homoj vere komencis reduktiĝi. Eĉ nuntempe diversloke en la kristana mondo miloj da homoj estas dungitaj kiel ŝtate rajtigitaj pastroj de tiu dibildo por prediki "preĝon" kaj "pekopardonon".
      Ĉar "pekopardono" povas esti nur la samo kiel "liberigo de puno", kaj siaparte "puno" povas laŭ absoluta kompreno esti nur "venĝo", kaj plue venĝo estas esprimo de "la kolero", do sekve tiu dibildo de la kristanoj ankoraŭ estas "dio de kolero". Tiu dio estis eĉ tiom kolera pro la "sendia" homaro, ke laŭ la sama superstiĉo li estis mildigebla kaj la homoj povis liberiĝi de "puno" nur pere de la krucumo aŭ sufero aŭ morto de Jesuo. Nur per tio, ke antaŭ sia ĉiela patro tiu senkulpa estulo prenis sur sin "la punon" pro tiuj "pekoj", kiujn la homoj de la tuta mondo faris aŭ iom post iom faros, la avido de tiu dio pri "puno" aŭ "venĝo" al "la pekuloj", al la homoj povis kontentiĝi. Ĉu ne estis iom kruda Dio kaj Patro, sed aliflanke aminda filo? – Ne estas tiel strange, ke pli kaj pli tiu dibildo ŝoviĝis malantaŭen kaj tiu aminda filo aperis en la lumo, aperis en la pensoj de la homoj, fariĝis omaĝata kaj kultata kiel ilia "savanto", kaj ke ĉiu preĝo al Dio en lia nomo sufiĉus por forigi ĉiujn obstaklojn aŭ mallumajn ombrojn sur la vojo al la ĉielo. Kaj nuntempe la strukturo de la eklezia kristanismo estas en la realo tia. Kaj povas esti nur avantaĝe, ke tiel la koncentriĝo ripozas pli sur tiu aminda filo ol sur la iomete stranga Patro. Lia nobla kaj perfekta naturo kaj krome lia konduto rilate al liaj malamikoj kaj persekutantoj ne povis eviti la atenton de la kredantoj. Ili eĉ trovis ĝin tiel noblega kaj dia kompare kun sia propra, ke ili sentis, ke evolui por fari tiel noblegan konduton sia propra estas tute ne imageble. Ili tute ne komprenis, ke tia konduto ĝuste estis la modelo por ilia propra evoluo. Tial provizore la rezulto de la mondliberigado povis fariĝi nur "la savo" pere de "la graco" aŭ "la paciĝo" de Dio pere de Jesuo Kristo. Tial la rezulto de la mondliberigado ne fariĝis la ago igi la homojn strebi por evoluigi en si mem la konduton de Jesuo kaj sekve laŭ natura kaj meritita maniero iam atingi la ĉielan regnon kiel rezulton de ilia propra diligenteco, propraj agoj kaj manifestadoj. Ne, ili povis atingi tiun noblegan rezulton multe pli facile. Estis eĉ tiel, ke la bonaj faroj fakte neniun signifon havis. "La savo" aŭ "la ĉiela regno" estis atingeblaj ekskluzive pere de "la graco" kaj "la pekopardono". Kaj la imago pri "la graco" kaj "la pekopardono" fariĝis "sakramento", pere de kiu la pentantaj "pekuloj" kaj la estuloj timegaj pro la dia "kolero" povis havigi al si "pekopardonon", povis liberiĝi de la dia revenĝo, senkonsidere kiom ajn aliaj estuloj eble ankoraŭ troviĝas en tiuj suferoj aŭ malfacilaĵoj, kiujn kaŭzis ilia "pekoplena" vivo. En la realo ili do povis mem atingi iri en la ravaĵon, dum ankoraŭ iliaj viktimoj estis torturataj en la turmentoj aŭ suferoj kaŭzitaj de ili. Tiu sakramento ricevis sian eksteran ceremonion en formo de la tiel nomata "sankta komunio".
      Kiel ni vidis ĉi tie "la kredanto" povis pere de "la komunio" kaj pere de preĝo likvidi sian malbonan konsciencon, ricevi trankvilon kaj atingi la senton esti ricevinta "pardonon pro siaj pekoj" kaj per tio esti en favoro ĉe Dio. Ke tio nepre devis doni absolutan pacon kaj trankvilon en la menso de la kredanto estas ja absoluta memkompreneblaĵo. Sed rimarku, ke la kredo estas absoluta neceso por la atingo de tia rezulto. Sed se oni simple ne kapablas kredi, kio do? – "La kredo" ne estas ago de volo. Ĝi estas kapablo, kiun oni havas aŭ ne havas. Tiuj, kiuj ne havas tiun kapablon, do tute ne povas kredi, senkonsidere kiel ajn volonte ili tion farus. La preĝo ja ankaŭ postulas, laŭ la eklezia terminaro, ke oni devas kredi, por ke ĝi estu "elaŭdita". Tiuj estuloj, kiuj ne povas kredi, sekve ne povas partopreni "la gracon". Ili estas subigitaj al "la kolero" de Dio. Ili estas "perditaj". Eterna torturiĝo en la flamoj de "la infero"estas certa por ili. En eterna estonteco, kie "ĉia espero estas malaperinta", "plorado kaj la grincado de dentoj" estos ilia sola manifestado. Tiel severa estas la eklezia kristana dikoncepto.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.