Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-17) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La mistero de la preĝo   

 

 
4-a Ĉapitro
La mondliberigado estas la granda amfonto
Sed, ĉu ne oni kredas, ke la granda principo de la mondliberigado havis ankoraŭ pli grandan celon ol helpi nur "la kredantojn"? – Memkompreneble estas dia aranĝo, ke en tempo, kiam la kredokapablo estis la kulminanta konsciregiono ĉe la granda plimulto de la individuoj de la homaro, la menciita liberigado povis kaŭzi efikon, kiu povis doni al ĉiuj malfeliĉuloj en tiu konsciregiono helpon en ilia ĉagreniĝo, povis doni al ili trankvilon kaj ekvilibron ĝuste pere de tiu kapablo, kiu estis ĉe ili plej alte evoluinta.
      Sed estus tre grava manko aŭ neperfektaĵo en la principo de la mondliberigado, se ĝi tute ne estus povinta etendi unu solan helpan manon al ĉiuj, kiuj eĉ kontraŭ propra volo tute ne havis eĉ la plej etan formon de kredokapablo. Se tiuj cent miloj, jes eĉ milionoj da homoj, kiuj nuntempe tute ne kapablas kredi, vivas nur por finiĝi en "infero", en stato, el kiu ili neniam plu en la eterno estus liberigeblaj, se nur unu fojon ili venus tien, do la rajtigita eklezia kristana mondkoncepto ne donas tre favoran bildon de Dio, kvankam en ĝia terminaro oni klopodas esprimi tiun dion kiel "ĉioscia", "ĉiopova" krom identa kun la "ĉioamo" mem.
      Se tiel Dio estas "ĉioscia", li ja sciis anticipe, kiel ĉiuj menciitaj nuntempaj "nekredantaj" homoj finiĝos en "la infero". Kial li do kreis ĉiujn tiujn animojn. Estus ja multe pli ame neniam ajn igi tiujn malfeliĉajn estulojn travivi la vivon. Se li estus "ĉiopova", kial li do ne ekipis absolute ĉiujn per "la kredokapablo"? – Ĉu li estis interesata krei estulojn nur por vidi ilin suferi? – Kaj kial lasi ilin suferi tute eterne? Kiam ili neniam estos liberigeblaj de tiu sufero, kiam ili ne el tiu devos eltiri spertojn kaj scion, per kio ili povus lertiĝi por posta perfekta vivo, por kiu utilo do tiu daŭrigata sufero? Ĉu Dio do ŝatas vidi suferon? Ĉar li kondiĉis, ke neniam tute eterne ili estos liberigitaj, ĉu do estas plaĉo por li vidi tiujn animojn ĝemi en la plej teruraj turmentoj? – Se ne, kial do en sia ĉiopovo li ne ŝanĝis tiun realaĵon al luma humaneco? – Se li ne kapablas fari tion, li ja ne estas "ĉiopova". Kaj se li ne volas fari tion, li ja ne estas "ĉioama", ĉar sufero, kiu neniam ĉesos, povas havi nur unu solan celon, nome ĝi estas distro aŭ emego por tiu, kiu malgraŭ posedo de la kapablo ĉesigi ĝin, kondiĉas ĝian daŭran ekziston.
      Ĉu ne estas praa "pagana" dibildo, kiu ĉi tie aperas el la terminaro de la kristanismo? Ĉu ne ĝi estas ekipita per konscitavolo, kiu vere konformas al la primitiva malalta homa nivelo, kie oni ne povas doni sufiĉe da malamo aŭ venĝo sur siajn malamikojn, se tio ja ne estas esprimo de pura sadismo aŭ perversio? –
      Sed tion la kredanta homo ne vidas. Pere de sia kredo tiu homo antaŭ longe trovis apogon kaj ripozon en la kredo je Jesuo, venis en favoron ĉe Dio, kaj ricevis "pardonon pri siaj pekoj". Ĝi sentas sin en kontakto kun Dio. Scii, kiaj estas la specialaj detaloj de la konscivivo de tiu Dio, tio troviĝas longe ekster ĝia avido scii tion. Sufiĉas por tiu homo koni la specialan konscivivon kaj amon de Kristo. Ĝi eĉ opinias, ke estas blasfemo okupi sin pri la konscio de Dio mem, anticipe ĝi ja opinias, ke tiu tute ne estas alirebla por la esplorado fare de iu ajn estulo. Ĝi trovas plenan kontentiĝon en la transprenita frazo: "La vojoj de Dio estas neesploreblaj".
      Sed kiam kun tiel granda certeco la mondliberigado povas doni al la kredanto savon kaj beaton, ĉu ne oni do kredas, ke nuntempe, kiam en la mondo troviĝas pli da nekredantaj homoj ol iam ajn kaj la vere kredantoj estas malplimulto, ke ankaŭ tiam ĝi havas helpan manon por etendi al ĉiuj tiuj animoj tiel, ke tute neniu povas perdiĝi aŭ veni en "eternan inferon"? En tia kazo Dio fariĝas pli videbla kiel responda al tio, ke ĝi estas kaj ĉioscia kaj ĉiopova kaj ĉioama.
      Kiam laŭ la principo de la mondliberigado Dio lasas naskiĝi estulon, kies konduto kaj apero estas la pura ĉioamo, estas la pura ĉioamo rilate al amiko kiel al malamiko, ĉu ne oni do kredas, ke iomgrade tio okazis por malpravigi la malnovan paganan dibildon? Lasi estulon naskiĝi, kiu multe superbrilas tiujn konceptojn kaj idealojn, kiujn la homoj kreis al si pri iu Dio, tio tamen pli aŭ malpli poste devis igi la paganan dibildon ruiniĝi. Pli aŭ malpli poste oni devis atingi tiun ekkonon, ke kiam estulo en fizikaj karno kaj sango povas esti ekipita per tiel brila sindonemo al ĉiuj, do la ĉiopova Dio absolute ne devas esti konsiderata kiel malpli bona estulo. Pli aŭ malpli poste oni necese devis revizii tian dikoncepton. Iu Dio, kiu laŭ intelekto aŭ amo estas superita de estulo en fizikaj karno kaj sango, ne povas esti vera Dio. La plej alta konscio aŭ naturo de la tuta universo ja devas esti almenaŭ same elstara laŭ humaneco kaj amo kiel tia animala estulo. Kaj ĉu ne estas ĉi tie, ke la granda amfonto de la mondliberigado elsendas siajn helpajn radiojn kaj kondukas "la nekredantojn" al la koro de Dio? –


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.