Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-17) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La mistero de la preĝo   

 

 
5-a Ĉapitro
La kolizio de la inteligento kun la religiaj dogmoj kreas la nekredon
Kiuj estas la "nekredantoj", kaj kial ili estas "nekredantaj"? – "La nekredantoj" ja estas ĉiuj, kiuj ne povas kredi. Kaj la kaŭzo, ke ili ne povas kredi, estas ja ekskluzive tiu cirkonstanco, ke ilia inteligentokapablo estas tro elstare evoluinta kompare kun la religia terminaro, en kiu ili renkontas la rakontojn pri la diaj aferoj. Oni devas ĉi tie memori, ke en la terminaro de la rajtigitaj religioj tiuj rakontoj estas bazitaj ĉefe sur "kreado de etoso". Kun sia ceremonia naturo ili celas nur kreadon de feliĉaj etosoj en la konscivivo de la individuo. Kaj ĉi tie tiu formo de religia kulto havas sian grandan mision. Sed ĝi estas kondiĉita ekskluzive de "la kredo". Tio do plue signifas, ke por travivi ĝian feliĉo- kaj ĝojdonan naturon, onia inteligentokapablo devas sur la religia kampo esti tiel malmulte elstara, ke oni ne mem havas eĉ la plej etajn postulojn rilate al kompreno pri "la vojoj de Dio" kaj sekve povas ricevi kontentiĝon al sia religia bezono pere de ceremonioj, edifaj predikoj, kantado kaj orgena sonorado, religiaj dekoracioj, incensoj, iluminitaj altaroj, preĝejaj kaj templaj servistoj en religiaj vestoj. Ĉiuj tiuj realaĵoj kreas por la granda plimulto de la homoj certan nobligitan kontraston al la realaĵoj en la ĉiutaga vivo kun ĝiaj malsanoj kaj malriĉo kaj ĝiaj ĉagrenoj. Ke la sento de tiu nobligita kontrasto devas efiki kiel vivigan festan etoson al la sentema menso estas memkomprenebla afero. Kaj la sola obstaklo, por ke ĉi tie ĝi povas fariĝi mense levita, fariĝi entuziasma, estas precize "la nekredo". Nome estas tiel, ke samgrade kiel evoluas la inteligentokapablo – kio ja laŭ speciala grado okazas tra la tuta moderna lerneja instruado sur ĉiuj kampoj, kiuj estas en forte kreskanta evoluo – ĝi ja kreas la emon aŭ la avidon fariĝi "scianta" ankaŭ sur la religia kampo, precipe ĉar sur multaj kampoj la religia terminaro vere kolizias kun tio, kio provizore estas esplorebla aŭ pripensebla pere de la inteligento. Kaj estas ĝuste la kolizio de tiu inteligento kun la transprenitaj religiaj dogmoj aŭ konceptoj, kiuj malebligas la kredon je tiuj dogmoj. Kaj ĉar tamen la koncerna inteligentokapablo estas tro malgranda por tio, ke laŭ tiu vojo la individuo mem povas solvi la religiajn problemojn aŭ kompreni la plej grandajn kaj eternajn faktojn de la vivo, do iom post iom tiuj faktoj venas en la ombron de ĉiuj tiuj multaj ordinaraj ĉiutagaj kaj rekte vivkondiĉaj problemoj, kiujn ĝi kapablas solvi pere de sia inteligento. Ke per tio ĝia intereso pri la pure materiaj aferoj evoluas samtempe kun tio, ke reduktiĝas ĝia intereso pri la menciitaj plej altaj faktoj, kiuj troviĝas ekster la kampo de ĝia inteligento, tio estas memkomprenebla afero. Tio, pri kio oni okupas sin, evoluas en onia konscio, dum la malo okazas por tio, pri kio oni ne okupas sin. Kaj la rezulto de la ĉi tie menciita inteligentevoluo aŭ mensa sinteno ĉe la individuo do necese fariĝas tre elstara materiismo aŭ dineado.
      Kiel oni vidas ĉi tie, tiu mensa stato estas same natura konscistato kiel la religia. "La nekredo" estas same natura kiel "la kredo". Se "la nekredo" estas "peka", "la kredo" estas same "peka". "La nekredanto" same malmulte kulpas pri sia mensa ŝtupo, kiel "la kredanto" kulpas pri sia. Por ambaŭ partoj ilia mensa stato aŭ sinteno estas fenomeno, kiu troviĝas tute ekster ilia tagokonscia volo. Ĉiuj unuope ili ne povas decidi, ke ili volas kredi aŭ ne kredi, same kiel ili ne povas decidi havi brunajn aŭ bluajn okulojn. Ke tial iu Dio devus konsideri la unu el tiuj du kiel "pekan" kaj "puni" tiun estulon per teroro aŭ turmentado, por kiu eterne ne ekzistos iu ajn "savo", kaj samtempe kun tio li konsideras la alian "sankta" aŭ "savita" kaj favoras tiun per same eterna vivo en raviteco kaj ĝojo, tio estas koncepto, kiu certe forprenos de la inteligenta estulo ĉian kapablon vidi la rajtigitan religian terminaron kiel absolutan esprimon de la vero kaj justo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.