Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La mistero de la preĝo |
6-a Ĉapitro
La nesufiĉo de la inteligento en la kreado de la vera feliĉo
Eĉ kun granda inteligento estulo ne mem povas vidi, kio estas absoluta vero, kaj tial ĝi devas vivi surbaze de sia propra filozofio rezultanta de ĝia komenciĝanta inteligento.
Ĉar tiu filozofio ne estas bazita sur la rajtigitaj religiaj instrukcioj kaj ankaŭ ne povas esti bazita sur pli alta kosma kompreno pri la absolutaj analizoj de la vivo, ĝi povas baziĝi nur sur tiuj aferoj kaj spertoj, kiuj estas plej dominaj en la ĉiutaga kunvivado inter la teraj homoj.
Kaj por la ankoraŭ eta inteligentokapablo tiuj aferoj kaj spertoj povas koncentriĝi nur en la nocio: "Ĉiu estas por si mem la plej kara".
Sed, ĉar tiu filozofio estas precize la malo de tiu rezulto, kiu esprimas la absolutan vojon al la feliĉo, nome tio: "Por ĉiu la proksimulo estas la plej kara", do ĉiu estulo, kiu vivas laŭ la unue menciita nocio, pli aŭ malpli poste kolizios kun tiuj leĝoj, kiuj estas kondiĉo por la estonta kaj perfekta feliĉo de la tera homo. Venas malsanoj, malfeliĉa amo, skismoj en la familio, ekonomiaj bataloj aŭ multe pli el la malfacilaĵoj okazantaj en la ĉiutaga vivo kaj kontraŭ kiuj la kontraŭagado multe superas tion, kion ili kapablas rebonigi per sia inteligento. Kaj la rezulto de tio estas tiu situacio, kiun ni konas de la parabolo pri "la perdita filo", kie li "konsciiĝas" kaj ekvidas sian propran spiritan malkapablon, kiu ankaŭ igas kapitulaci en li ĉion, kio estas memĝoja kaj orgojla, kiuj aferoj forigis lin de la gepatra hejmo. Li vidas, ke lia propra de li mem tiom laŭdata aŭ kultata scio eĉ ne kapablis doni al li vivon tiel perfektan kaj akirindan kiel tiun, kiun posedas la taglaboristoj de lia Patro. Kaj tiu humilo, kiu postulas fariĝi nur unu el tiuj malplej bonstataj en la domo de lia Patro, plenigas lian tutan konscion. Li ekstaras kaj reiras al la Patro. Kaj dank' al tiu humila sinteno, kiu siaparte signifas: tiun lian trovon de sia propra senhelpeco, li trovis ĉe la reveno al sia hejmo feliĉon kaj ĝojon en la brakoj de sia Patro. Tiel ni havas ĉi tie bonegan bildon de la situacio de la materiisto. Tiel longe kiel la materiisto en la kreado de la vera feliĉo ne provis la malsufiĉon de sia propra inteligentokapablo, la gepatra hejmo, kiu signifas: ĉion religian en la vivo, ĉian parolon pri iu Dio, pri vivo post la morto ktp., ne estas io por li. En la plej multaj kazoj li sentas sin tre mallogita de tiuj plej altaj temoj de la konscivivo. Se finfine li estas atinginta tiom antaŭen, ke li vere havas intereson pri tiuj temoj kaj en iom da kazoj per sia inteligento povas vidi, ke ili enhavas la veron, do lia materiisma sinteno tamen dominas en tiaj kazoj, kie li ankoraŭ ne ekvidis la limigitecon de sia inteligentokapablo, sed kredas, ke ekskluzive per tiu kapablo solviĝas ĉiuj problemoj de la vivo. Dank' al sia troigita fido al aŭ imago pri la kapacito de sia inteligentokapablo li asertas sin prava rilate al ĉiu ajn, kiun li renkontas, eĉ rilate al absolutaj aŭtoritatuloj sur tiuj kampoj, ja eĉ la mondliberiganto ne estus escepto, se okazus renkontiĝo kun tiu vera aŭtoritatulo de la vero. Li sekve kritikas "la Patron" kaj tial ankoraŭ dum iom da tempo devas vivi for de "la gepatra hejmo", kio signifas: for de la absoluta vero en sia koro kaj per tio for de la vera ĝojo pro la vivo, kvankam en sia cerbo li povas teorie trakti kelkajn el ĝiaj analizoj. Sed en sia koro vivi fore de la reala vero estas la samo kiel ĉefe senesti la kapablon praktiki en sia ĉiutaga vivo ĝian specialan naturon. Kaj ĉar ĉiu ajn vivo, kiu ne estas praktikado de la absoluta vero, povas ekzisti nur kiel kolizio kun la leĝoj de la vivo, kaj ĉar tiuj kolizioj plue povas rezultigi nur tiel nomatan "malfeliĉan sorton", la materiisto aŭ la sendia estulo neeviteble renkontas tiun sorton aŭ estas envolvita en ĝi. Kaj ĝuste ĉi tie "la perdita filo" ekvidas sian propran senpovecon kaj denove havas uzon por la eterna Patro. Kaj sur tiu stadio de la ciklo de "la perdita filo" ni nuntempe trovas grandan parton de la tiel nomataj "modernaj" homoj. Tiel tiuj estas estuloj, kiuj antaŭ longe forlasis "la gepatran hejmon", kio signifas: la kredon je la religiaj aferoj, kaj travivis sendian staton kaj la el ĝi sekvantan zonon de la doloro kaj sufero. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
