Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La mistero de la preĝo |
7-a Ĉapitro
La mistero de la preĝo malkovras sin nur tra totala altruismo
Vivo, kie la inteligentokapablo ne povas garantii la veran feliĉon kaj kie floras doloro kaj sufero, malkaŝos animan malkapablon ĝis tia grado, ke intuicie la homo sentas sopiron pri Dio.
Sed tiu sopiro ne estas forta avido ludi grandan eksteran brilan rolon en la domo de la Patro, esti "filo de la domo" aŭ simile.
La avido estas komplete senigita je vanteco.
En sia humiliĝo "la perdita filo" tiom ekamis sian ĉielan Patron, ke la afero esti nur la plej malaltranga servisto aŭ taglaboristo de tiu Patro estus por li la plena vivofeliĉo aŭ plej alta deziro.
Kaj por la unua fojo la mistero de la preĝo ĉi tie komencis vere malkaŝiĝi.
Dum la forte religie kredanta homo sendas siajn brulajn preĝojn supren en la ĉielon al imagita brila estulo kaj atendas de tiu estulo miraklan intervenon sur tiu aŭ alia kampo favore al plenumo de la preĝo, la reveninta "perdita filo" havas ekskluzive la deziron, ke plenumiĝu – ne lia propra deziro – sed tiu de la Patro.
Ke li deziras esti taglaboristo kaj ne "filo de la domo" ja montras, ke li ne revenis por "igi sin servata", sed "por servi".
Ne estas strange, ke la Patro ĝojiĝis kaj faris festenon por tiu filo, kaj same ne estas strange, ke la alia filo ofendiĝis pro la ĝojo kaj festeno de la Patro pro la hejmenveninta filo. Tio ja estas nenio malpli ol la du grandaj kontrastoj de la vivo, kiuj koliziis en la mensostato de la du fratoj. Tio estas plue la demonstro de la vivo mem pri la analizo de la rilato de la viva estulo al Dio. Tiu rilato estas kompreneble antaŭ ĉio la portanta bazo por la sinteno de la estulo al la ago preĝi. La unua el tiuj du fratoj, li kiu vivis hejme ĉe la patro la tutan tempon kaj sekve ankoraŭ ne provis esti for de la gepatra hejmo kaj travivi la humuliĝon, ne havis la kapablon de la humilo. Li havis la sintenon servi nur sin mem. Pro tio li koleriĝis vidante, ke la hejmenveno de la malriĉa lazaroneca frato estu festata per festeno, kaj ke tiu mizerula persono eĉ devis esti honorata. Li sentis kvazaŭ io perdiĝis de li, eĉ ke tiun tutan honoron meritis fakte li mem, ĉar li fidele restis hejme ĉe la Patro. Ĉi tie ni tiel klare vidas, ke tiel longe kiel nenio kontraŭis al li hejme ĉe la Patro, kio signifas: tiel longe kiel li ne ekvidis, ke la Patro povis disdoni same multe da simpatio kaj amo al "la maldigna" frato kiel al li mem la digna, li sentis sin sufiĉe feliĉa en sia rilato al la Patro. Sed nun venis la kolizio. Kaj ĉu ne oni kredas, ke tio estis la komenciĝo de rompiĝo kun la Patro, kiu volis kondiĉi, ke nun fariĝis la tempo de tiu filo forlasi la gepatran hejmon? – Li do nek komprenis nek lernis, ke la amo kiu ja estas la samo kiel la absoluta justo, ne estas io, kio disdoniĝas kiel favoro por io aŭ io alia. Same kiel la lumo de suno radias sur la maljustan kiel ankaŭ sur la justan, tiel la amo estas io, kio de ni devas elradii al la krimulo, al la lazarono, al la mizerulo kiel ankaŭ al Dio, al la mondliberiganto aŭ al ĉiuj tiuj, kiuj cetere troviĝas en nia plaĉo aŭ favoro. Tiel longe kiel ni deziras esti precipe favorataj per la amo de Dio pro tiu aŭ alia ago, kaj ni ankoraŭ ne trovis, ke tiu deziro ne plenumiĝas, ni ja facile povas esti kontentaj en nia rilato al tiu Dio. Tiam ni ne sentas iun ajn kaŭzon devi forlasi "la gepatran hejmon" kaj iras laŭ tiu nia propra nocio de justo. Oni disdonas favorojn al ĉiuj, kiuj troviĝas en onia plaĉo, kaj oni piedbatas ĉiujn, kiujn oni ne ŝatas, same kiel ni atendas grandajn gajnojn aŭ avantaĝojn de tiuj, kiujn ni favoris, kaj sentas grandan maljuston esti persekutata de tiuj, kiujn ni piedbatis. Ĝuste ĉi tie la filo estas la plej granda malo de la Patro. Estas ĉi tie, ke ni kapitulacas en la gvidado de nia propra vivo aŭ en la kreado de nia propra sorto. Ĝuste ĉi tie ni ekvidas, ke la amo ne estas komerca varo. Ĝi ne estas akirebla kiel pago por favoroj. Ĉu ne estas eĉ tiel, ke la estuloj favorataj de ni kelkfoje fariĝis niaj persekutantoj? – La amo estas la interna brila fajro de Dio mem, kiu trafluas ĉion kaj ĉiujn, ĝi estas ja eĉ la plej interna portanta spirito kaj forto de la tuta universo mem. Ĝi estas la sento de Dio pri la difilo. Kaj tiu sento havas tiel superan forton, ke ĉiuj eblaj ekzistantaj fortoj aŭ realaĵoj en la vivo aŭ en la tuta universo povas ekskluzive esti nur ĝiaj subordaj detaloj, ĝia materio, ĝiaj organoj kaj rimedoj. Ĝi estas la komenciĝo, kulmino kaj fino de ĉiu afero, ĝia alfa kaj omega. Ke tia ĉiotrapenetra kaj ĉiorega forto aŭ eterne radianta lumfonto ne estas reduktebla aŭ fortigebla de la neado aŭ akcepto de ĝia ekzisto fare de difilo, tio estas same memkomprenebla, kiel estas memkompreneble, ke la lumo de la suno estas tute sendependa de tio, kion iu aŭ alia tera homo opinias pri ĝia naturo. Estis tiu brila amdisvolvo de la Patro, kiu estas sendependa de antaŭa kultado aŭ favoroj, aŭ mallonge dirite estas ĝia identeco kun la totala altruismo, kiun la hejme restanta filo ne povis koncepti aŭ kompreni. Sed la reveninta filo estis atinginta plenan komprenon pri tio, kion ĝi signifas, kaj kiom ĝi valoras. Pere de sia kredo je sia propra memjusto li ja elbaris sin de ĝiaj radioj kaj per tio vidis, kiel la vivo perdis sian brilon, fariĝis humiliĝo kaj kapitulaco, kiuj montris al li, ke ĉio en la domo de la Patro estas perfekta, ke eĉ la vivo kiel la plej malaltranga laboristo aŭ taglaboristo estis luma, atinginda perfekteco. Tiel la vojo reen al la Patro fariĝis ĉionsuperanta brila lumo. Sed imagu, se la Patro repelus lin en la mallumon! Per tio la Patro kompreneble venus en favoron ĉe la unua filo. Sed tiam tiu filo neniel povus ekvidi sian propran eraron aŭ malharmonion kun la amleĝo, kaj la alia filo ruiniĝus en la marĉoj kaj mensaj ŝlimaĵoj de la humiliĝo. – La unua filo lernus koni la veran naturon de sia Patro, kaj la dua filo necese vidus en la Patro mensan terurulon pli teruran ol tiuj rabistoj kaj banditoj, kiujn li renkontis en la ombraj zonoj de la vivo. Tute alie formiĝis la okazo pro la sendependeco de helaĵoj aŭ malhelaĵoj fare de la pura amo. Same kore la eterna Patro plenumis la deziron de sia amata filo reveni kaj esti ĉe la Patro, kiel siatempe li donaceme plenumis la deziron de la sama filo ricevi elpagon de sia heredo kaj ricevi permeson forvojaĝi, for de la hejmo. Kaj ĉu estis malfeliĉo, ke li plenumis la deziron de tiu filo pri forvojaĝo? – Ĉu estis malfeliĉo, ke li ne plenumis la deziron de la unua filo ignori la hejmenvenintan filon per tio, ke en neniu maniero li montru al li honoron aŭ festenon? – Ne! – Ĉu ne ĝuste estus malfeliĉo por ĉiuj tri partoj, se la malo okazus? – En tiu kazo la unua filo ja restus hejme ĉe la Patro kaj per tio neniam povus sperti tiun malhelan fonon de humiliĝo, kiu ebligis al li vidi la senfinan grandiozon de la Patro. Neniam la unua filo havus eblon ekvidi, ke lia koncepto pri justo estis tute alia ol tiu de la Patro. Ne estiĝus ia bazo por la kreo en li de iu deziro forlasi la Patron. Neniel povus estiĝi tiu malharmonio aŭ malakordo, kiu nun estas neforigebla sen tio, ke la kompreno aŭ justokoncepto rilate al la revenanta filo fariĝas unu kun tiu de la Patro. Kaj por la dia digno de la Patro tia konduto estus katastrofo. Lia identeco kiel la eterne brilanta suno de la amo estus do iom mallumigita. Neniam en la tuta eterno tiuj du difiloj havus okazon travivi sin mem kiel konscie unu kun tiu Patro kaj liaj brilantaj lumfonto, spirito kaj konscio. Ĉi tie estas io por pripensi por tiu, kiu deziras preĝi al tiu Patro. Per tio ni ricevis klariĝon pri la rilato inter la Patro kaj la filo, kio en ĉi tiu kazo signifas inter Dio kaj la viva estulo aŭ tiu, kiu deziras preĝi al Dio. La preĝanto estas aŭ la reveninta filo aŭ tiu filo, kiu ankoraŭ ne estis for de la Patro. Al kiu el tiuj du kategorioj apartenas la preĝanto, tio vidiĝas ekskluzive de ties preĝo. Se el tiu preĝo radias la deziro ekhavi forton por rebonigi tion, kion tie aŭ alie oni malbonigis, ke oni ekhavu permeson beni ĉion, kion oni malbenis, ke oni ekhavu eblon esti ĝojo kaj beno por ĉio kaj ĉiuj aŭ ĉiel ekhavu eblon sekvi la absolutan volon de Dio anstataŭ sekvi propran volon kaj samtempe estas trasaturita de forta sento de dankemo pro ĉio, kion oni ekhavis eblon travivi kaj sperti kaj povas vidi la dian amon en la mallumaj kaj en la lumaj travivaĵoj kaj spertoj kiujn donis la vivo, tiam oni do identas kun la revenanta filo. Tiam oni estas atinginta la saĝon, la kosman klarvidon aŭ la grandan naskiĝon, la enirejon al la pordego de la vera vivo, la enirejon al la sfero aŭ zono de Dio mem. Ĉi tie la sinteno estas koncentrita en tiu unu afero: "Plenumiĝu ne mia volo, sed via". Kaj kun tiu sinteno la preĝanto fariĝis pere de sia preĝo kunlaboranto de Dio. Se el la preĝo de la preĝanto elradias la avido liberiĝi de tiu aŭ alia malagrablaĵo, liberiĝi de tiu aŭ alia mallumo, de tiu aŭ alia ĝeno, aŭ alimaniere la preĝanto estas centprocente plenigita de la deziro ricevi kontentiĝon nur al sia propra volo, tiam li plej altgrade fariĝas malkontenta, se Dio ne plenumas tiun avidon. Tiam pli aŭ malpli li sentas sin forlasita aŭ maljuste traktita de Dio. Nekredo, malsimpatio kaj eble eĉ kolero kontraŭ Dio aŭ kontraŭ ĉio, kio apartenas al la nocio "religieco" plenigas en tia situacio nian konscion. Pli kaj pli ni imagas, ke multe pli altgrade multaj aliaj estuloj ol ni estas sorte favorataj de la Providenco aŭ Dio. Ni eĉ opinias povi konstati, ke tiuj aliaj tute ne estas tiom devoplenumaj aŭ tiom sindonaj al Dio aŭ la Providenco, kiel ni estis. Tiuj niaj kunestuloj ja eble tute ne preĝas al Dio, aŭ eble eĉ mokas nin, ĉar ni havas sintenon al tiu estulo, kaj tamen tiuj estuloj ricevas ĉiujn bonaĵojn de la vivo: sanon, riĉon, potencon kaj honoron, dum koncerne al tiuj bonaĵoj ni mem opinias esti iom malfavore traktataj de la Providenco. Ĉu ne estas facile vidi, ke en tiu kazo ni estas la hejme estanta filo, kiu venas en malharmonion kun la Patro pri ties alia filo? – Ni estas plenigitaj de la avido pri tiuj bonaĵoj, per kiuj la Patro nun favoras la alian filon. Sed kiuj estas tiuj bonaĵoj, kiujn en certa stadio tiu alia filo ĝuegas? – Ĉu ili ne estas ĝuste la elpagita "gepatra heredaĵo"? – Ĉu ne estas ĝuste tiuj bonaĵoj, kiujn poste tiu filo forĵetis kaj per tio en la mallumo de la humiliĝo atingis la kapablon vidi la brilan perfektecon aŭ dian ravitecon de sia Patro? – Ĉu ne estas klare vidi, ke ni estas tute senkomprenaj rilate al la volo de Dio malantaŭ la "bonaĵoj": La transformado de la filo al "la Bildo de Dio simila al li". Ni ja kredas ĝuste tion, ke ni jam troviĝas en tiu "parabolo" kaj ne havas senteton pri tio, ke tiuj "bonaĵoj" estas fundamento de la humiliĝo kaj sekve estas nur "rimedo" por la atingo de la dia konsciklariĝo aŭ la centprocente perfekta kontakto kun Dio. Ni kredas, ke ili estas "la favoroj" de Dio kaj sekve konsistigas la finan "celon" por la travivado de la vivo. Kaj tial ni fariĝas malĝojaj kaj kredas nin maljuste traktataj, kiam ni vidas aliajn ricevi de la Providenco tiujn "favorojn", kiuj do tute ne estas "favoroj" laŭ kosma kompreno. Ili estas ekskluzive rimedoj, iloj, sen kiuj estus absolute maleble por iu estulo veni en absolutan spiritan kontakton kun si mem kaj per tio ankaŭ kun Dio aŭ la Providenco. Estas tiu anima primitivo aŭ spirita malkapablo, kiu igas nin adori aŭ kulti la "rimedon" anstataŭ la "celon", kiun tra la humiliĝo aŭ mallumo Dio povas forigi de nia konscio. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
