Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La mistero de la preĝo |
8-a Ĉapitro
La fina misio de la preĝo en ĝia vera dia formo
Kun tiu klarvido pri la situacio de la preĝanto ni nun ricevis bazon por povi komenci en nia preĝo adapti nin al kontakto kun la volo de Dio.
Tiu situacio do povas realiĝi nur en la jenaj: aŭ ni preĝas pri "favoroj", kio laŭ kosma kompreno estas la samo kiel preĝi pri favorado, preĝi por fariĝi unu el liaj speciale "elektitaj", veni en favoron ĉe tiu ĉiopova estulo, kaj tiam en la tuta eterno ni neniam estos "elaŭditaj", aŭ ni estas centprocente sintenaj al la dia volo kaj tiam vivas de mateno ĝis vespero en responda eterna "preĝoplenumo".
Tio efektive estas la plej profunda strukturo kaj portanta fundamento de la preĝo, ke neniu ajn preĝo, kiu devas rezultigi kontentiĝon de dezirego pri speciala favorado aŭ favoro ĉe Dio povas fariĝi "elaŭdita" aŭ plenumita.
Same tiel ĉiu preĝo, kiu devas ekskluzive rezultigi kontentiĝon de la dezirego pri tio, ke ĝis cent procentoj okazu la dia volo pri onia propra memo, ĝi povas nur komplete "elaŭdiĝi" aŭ plenumiĝi.
Laŭ sama grado, kiel la preĝanto ne estas en kontakto kun tio, lia preĝo estas io, kio estas en malharmonio kun la dia volo kaj restas neplenumita.
En mala kazo la plej primitivaj deziroj aŭ volo de la difilo aŭ la preĝanto devus okazi, kaj la altintelekta, ĝenerale ĉioamakcela volo de Dio devus ĉesi, kaj per tio la universo kaj ankaŭ la vivo devus iri al sia pereo.
Por kiu utilo do estas la granda kaj eterna principo de la preĝo? Kiam tiu estulo, kiu preĝas pri kontentiĝo de pure egoismaj avidoj, ĉar por li aŭ ŝi tiu kontentiĝo ŝajnas esti la ununura necesa aŭ akirinda feliĉo, ne povas plenumiĝi, por kiu utilo do ekzistas la preĝo de tiu estulo? Kaj kiam "preĝoplenumo" povas okazi nur tie, kie ĝi esprimas la avidon ke la volo de Dio estu plenumita, ĝi ja ne estas necesa, ĉar sub ĉiuj cirkonstancoj tiu volo ja estas la venka fina rezulto en ĉiu situacio kaj sekve tiel plenumas la avidon de la preĝanto. Por kio oni do devas preĝi? Ĉu ne estas tiel, ke ĉi tie la preĝo montriĝas komplete superflua? Ne, male. Ĝuste ĉi tie la preĝo komencas montriĝi laŭ sia vera dia formo kiel tio, kio estas ĝia fina misio, nome kiel "viva ĉiutaga interparolo aŭ korespondado kun Dio". Ĉi tie ĝi ja malkaŝas, ke tio, kion ni antaŭe konis pri ĝia naturo, estis nur ĝia embria stato, ĝia komenca zono. Tiel longe kiel la preĝo aperas nur kiel egoisma avido, ĝi estas ankoraŭ nur identa kun la timkrio de "la besto" en la ĝangalo, kvankam ĉe la tera homo ĝi ja manifestiĝas laŭ "kulturitaj vortformoj". En la realo la rilato inter la preĝanto kaj Dio estas la sama kiel la rilato inter la eta delikata infano en la lulilo kaj ĝia patrino. La eta delikata estulo ne konas alian sinturnon al la patrino ol "kriadon" kaj "ploradon", kiam io malagrabla okazas al ĝi. Kutime tio "malagrabla" estas io vivgrava kaj natura kiel malsato, purigado kaj simile. Ĉi tie tio estas "averto", krio, preĝo al la patrino, kiu ja estas la gardanĝelo de la infano en ĝia ankoraŭ senhelpa situacio. Tia krio aŭ tia "preĝo" al la patrino aŭ aliaj, kiuj eble anstataŭas la patrinon, ne povas aparteni al la nocio "egoismo". Male, la krio estas la sola rimedo, per kiu ĝi mem povas esti en kontakto kun la dia volo, kio signifas kun ĝia propra vivgrava prizorgo kaj flegado. Sen kriado, plorado, aŭ ploreto ĝi ja ne povus alvoki la asistadon de tiuj estuloj, kiuj estas necesaj por la daŭrigo de ĝia fizika vivo. Tial normale tia preĝo iĝas ankaŭ "elaŭdita". Sed kiam la infano estas kreskinta, povas komenci pensi, kompreni kaj paroli en la fizika sfero, ĝi povas ekhavi avidojn kaj dezirojn, kiuj ne apartenas al la vivkondiĉaj, eble eĉ pli estas rekte damaĝaj al la kunestuloj. Tiaj pensoj kaj avidoj estas egoismaj kaj sekve ne esprimas la dian volon. Male tiu vidiĝas tra la sana edukado, kiu ĝuste estas agado kontraŭ la plenumo de tiuj deziroj, senkonsidere kiom ajn la infano eble ploras, ploretas kaj plendas pro "la nepreĝoplenumo". Precize tiel estas koncerne la rilaton de la difilo al Dio. Ĉiuj tiuj avidoj, kiuj estas vivkondiĉaj aŭ naturnecesaj kiel malsato, soifo kaj aliaj, sen kiuj la ĉiutaga vivo neniel estas konservebla, ne estas egoismaj, sed sekve rekte en kontakto kun la dia volo. Povas esti nur bone enplekti ilin en sian preĝon, se estiĝas ĝenoj aŭ obstakloj por ties plenumiĝo. Sed ĉiuj tiuj avidoj, kiuj ne estas vivkondiĉaj kaj estas plenumeblaj nur surbaze de pli aŭ malpli granda detruo de la vivo kaj sano de la kunestuloj, estas "egoismaj" kaj sekve ne estas en kontakto kun la dia volo. Enplekti tiujn en sian preĝon tio estas peti pri "preĝoplenumo", kiun "la eduko" fare de Dio aŭ la dia mondordo estas sintena kontraŭbatali. Same kiel en la korespondado kun sia patrino aŭ siaj gepatroj povas aperi multaj avidoj, kiujn la gepatroj ne povas plenumi, tiel ankaŭ la rilato aŭ la preĝo de la tera homo al Dio povas montri multajn "preĝojn" aŭ avidojn, kiuj la Providenco ne povas plenumi. Estas ĝuste, ke por la ordinara homo povas esti malfacile distingi la falsajn avidojn de la ĝustaj aŭ naturaj. Sed pere de la mondliberigado la Providenco ĉi tie etendis sian helpan manon kaj donacis al la homoj la preĝon "Patro nia". Kiel mi priparolos, tiu preĝo estas kosma preĝo kaj komplete en kontakto kun tio, kion la dia volo mem deziras realigata koncerne la sintenon de la difilo mem al la tuta universo, la vivo kaj Dio. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
