Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La mistero de la preĝo |
9-a Ĉapitro
"Patro nia, kiu estas en la ĉielo"
En naŭ specialaj pensokoncentraĵoj la preĝo "Patro nia" esprimas la absolute perfektan animan sintenon al la Providenco aŭ Dio.
El tiuj la unua estas la jena: "Patro nia, kiu estas en la ĉielo"! –
Pere de tiuj vortoj la preĝanto povas iom post iom komplete forigi ĉiujn nekoncernajn pensospecojn kaj per tio tute malfermi kanalon inter si kaj la ĉiopova Providenco aŭ eterna Patro, laŭ kiu kanalo liaj sekvantaj deziroj povas rekte eniri en la konscion de la ĉiela estulo.
La vortoj estas tiel klaraj kaj tiel koncentrite formitaj, ke ili ne povas preterlasi iun ajn dubon ĉe la nevideblaj anĝelaj estuloj, kiuj ĉie kaj en ĉio en la naturo ĉeestas kiel specialaj "aŭskultorganoj" de la ĉiela Patro por eĉ la plej eta ĝemo de la preĝantoj, pere de kiuj la vibroj de la preĝo estas transigeblaj al aliaj anĝelaj, nevideblaj ĉielaj estuloj, kiuj estas organoj de la supertera Patro por kreado de lia reago al la preĝo aŭ sinturno de la preĝanto.
Koncerne la ekziston de tiuj nevideblaj estuloj mi devas referenci al mia ĉefverko "Livets Bog".
Ĉi tie mi devas nur aludi, ke en la realo estas tiuj estuloj, kiuj esprimiĝas sub la nocio "anĝeloj", kaj pri kiuj Kristo diras: "Ĉu ne estas ĉiuj tiuj spiritoj servantaj, elsendataj por servi al tiuj, kiuj estas heredontoj de la savo"?
Ĉiu ajn korespondado inter la preĝanto kaj la Providenco, inter Dio kaj la difilo, okazas pere de tiuj estuloj.
Sen ili kiel perantoj ĉiu ajn korespondado kun Dio estus komplete malebla.
Same kiel aliaj formoj de konscio ne povas funkcii sen organoj, ankaŭ la konscio de Dio ne povas tion fari, kaj kiamaniere la organoj de Dio povu ekzisti ne estante identaj kun la vivaj estuloj? –
Tial estas ankaŭ tiel diece aranĝite en la eterna mondordo, ke ni ne povas sensi, vidi aŭ koncepti ĉiujn tiujn estulojn, kiujn la Providenco uzas kiel perantojn inter si kaj ni, ĉar en tia kazo ni erarus pri tiuj estuloj kaj Dio sammaniere, kiel en primitivaj stadioj la teraj homoj konstante eraras pri la vivaj estuloj kaj Dio.
Ili kredas ĉi tie, ke la vivaj estuloj, amikoj kaj malamikoj estas unu afero kaj Dio estas alia afero.
Ĉi tie ili povas vidi, sensi aŭ koncepti tiujn siajn kunestulojn, dum ili kredas, ke Dio estas tute alia estulo, kiu tute ne estas fizike videbla kaj fakte troviĝas en alia loko.
Tiun alian lokon ili nomis "la ĉielo".
Sed se la estuloj povus fizike vidi tiun "alian lokon", kaj Dion kiel estulon loĝantan en tiu "loko", ili spertus, ke la menciita "loko" estus same loĝata per vivaj estuloj kiel ilia propra sfero, kaj ke Dio komplete foriĝas en tiu svarmo da vivo.
Neniam en la tuta eterno ili spertos iun Dion.
Ĉio tie estus nur "kunestuloj" kaj "objektoj", precize kiel ĉio estas nur "kunestuloj" kaj "objektoj" en ilia propra sfero.
Por la senskapablo de ĉiu viva estulo la universo neskueble aperas laŭ du partoj, nome unu videbla kaj unu nevidebla, kaj dank´ al tiu cirkonstanco fariĝas eble por la viva estulo liberigi sian senskapablon kaj sekve sian penson de la videbla parto: "la kunestuloj" kaj "la objektoj" kaj per tio sperti la ĉiomon, la universon aŭ la naturon en formo de la nevidebla parto aperanta kiel io tute alia ol "estuloj" kaj "objektoj".
Ke tiu nevidebla parto de la tuta universo ne estas iu "nenio", rapide montriĝas kiel fakto por la estulo.
Ĝi nome vidas, ke ĉio videbla eliras de tiu nevidebla parto kaj denove eniras en tiun parton.
Se tiu parto estus la samo kiel iu "nenio", do ĉio videbla: "estuloj" kaj "objektoj" ja devus veni el "nenio", kio ja estas komplete malebla.
Neniam "nenio" povas fariĝi "io", same kiel "io" neniam povas fariĝi "nenio".
Al tio venas, ke la videbla parto montriĝas ekskluzive kiel efikoj de la nevidebla parto, kaj tial la nevidebla parto fariĝas identa kun "io", kiu montriĝas tra la videbla parto.
Sed per tio la analizo de la tuta universo ja fariĝas identa kun la analizo de la viva estulo, kiu ankaŭ neskueble esprimas iun "nevideblan ion", kiu montriĝas tra iu "videbla io".
Ĉi tie mi ne povas pli detale trakti tiun problemon, sed devas referenci al mia ĉefverko.
Mi nur tuŝis la problemon por montri, ke "estuloj" kaj "objektoj" ne konsistigas ĉion ekzistantan, sed ke kune "ĉio nevidebla" en la universo konsistigas iun "ion", por kiu "ĉio videbla" estas rimedoj.
Tiel ĉio videbla estas manifestado aŭ malkaŝado de tiu "io", kaj ĉar tiu manifestado aŭ malkaŝado estas logika kreado, ĝi estas esprimo de penso kaj volo.
La nevidebla parto de la ĉiomo, la vivo kaj la estado konsistigas "pensantan kaj volgvidan ion", kaj estas la sento de tiu plej alta "io", kiu formas la bazon por la religieco aŭ dirilato de ĉiu ajn estulo.
Sed tiu rilato neniam ajn povus fariĝi realo aŭ absoluta travivado, se ne ĝuste la senskapablo de la estuloj fariĝus limigita tiel, ke parto de la ekzistanta tuta universo kun ĝiaj vivaj estuloj kaj objektoj fariĝus nevidebla kaj per tio la estuloj liberiĝus de tio, ke ekskluzive ili konsideru la ĉiomon kiel nuran multvarion de estuloj kaj objektoj.
Kun la malvidebligo estiĝas la eblo aŭ la kapablo por vidi la multvarion kiel esprimon de volgvida nevidebla "io" kaj per tio ankaŭ kiel konsistigantan iun unuon kun la sama analizo kiel la viva estulo.
Tial pri tiu estulo eblas diri nur tion, kio estas indikita en la unua pensokoncentraĵo de "Patro nia": "Vi, kiu estas en la ĉielo".
"La ĉieloj" povas esti nur la sferoj, la universo aŭ la ĉiomo.
Tiel la sinteno de la preĝanto al Dio fariĝas centprocente korekta aŭ perfekte adaptita.
Ne estas estulo "supre en la ĉielo" aŭ alimaniere en iu speciala loko, ne estas estulo de tiu aŭ alia rango aŭ grandeco, pri kiu la sinteno de la preĝanto ĉi tie koncentriĝas, aŭ al kiu ĝi direktiĝas.
En tia kazo ja estas nur "kunestulo", al kiu la preĝanta estulo turnas sin en sia preĝo.
Estulo troviĝanta en iu loko, estulo havanta grandecon, rangon, aŭ kiu reprezentas evoluŝtupon, ne estas iu Dio sed difilo.
Sed tiu estulo, kiu estas en "la ĉieloj" povas ekskluzive esti nur estulo, kiu estas "ĉieesta", estulo kiu konsistigas ĉiujn sferojn, estulo kiu estas ĉiuj "ĉieloj".
De tiaj estuloj povas ekzisti nur unu, nome la eterna Dio.
Per la esprimo "Patro nia" ni adaptas nian tutan animon al fila sinteno al tiu Dio.
Per la esprimo "Vi, kiu estas en la ĉielo" ni donas al tiu nia fila sinteno absolute seneraran adreson, absolute rektan neskueblan direkton al la eterna Patro.
Ĉi tie povas temi nur pri tiu unu estulo, kiu estas "la ĉieloj".
Ke ne en tiu preĝo povas troviĝi io ajn egoisma, tio klare montriĝas en la vortoj "Patro nia".
En la vorto "nia" la preĝanto klare esprimas Dion kiel "ĉies Patron".
Li ne sentas sin mem kiel iun favoraton rilate al tiu Patro, sed en sia preĝo faras sin unu kun ĉiuj kunestuloj kaj ekkonas tiujn kiel siajn fratojn rilate al Dio.
Pli perfekta kaj nobla sinteno al preĝo al Dio ne estas manifestebla.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
