Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
     Artikolo:  
(1-3) 
 Ĉap.:  
(1-35) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La vojo al iniciĝo   

 

 
La vojo al iniciĝo
1-a Ĉapitro
La ĉiutaga tera vivo estas dia fabelo
La vojo al tiu organika iniciĝo, kiu en Livets Bog (La libro de la vivo) nomiĝas "la granda naskiĝo", estas efektive koncentrebla en la ununura vorto "humileco". Humileco ne estas sklavece mensa sinteno al la proksimulo rezultinta el komplekso de malplivaloro, sed kontraŭe estas la samo kiel la pure vera kaj absolute normala rekono de onia propra neperfekteco aŭ mensa limigiteco. Per tia reala rekono pri si mem malfermiĝas la konscio kaj sekve la respekto kaj estimo al ĉia vera perfekteco en kiu ajn persono, kaj kie ajn ĝi eble aperas. Per tio oni estas aŭtomate ĝustigata laŭ la plej perfekta maniero rilate al sia propra pluevoluo antaŭen al la eterna lumo. Tial humileco estas esprimebla kiel la ŝlosilo al la "pordego de saĝo". Per "la pordego de saĝo" oni ĉi tie komprenu "iniciĝon", "la grandan naskiĝon", kiu plie estas sama kiel la sperto de "kosma klarvido".
      Por la teraj homoj validas, ke ili ĉiuj survojas al tiu "pordego". Alivorte tio signifas, ke la ĉiutaga tera vivo mem reale estas granda fabelo. Tiu fabelo diferencas de aliaj per tio, ke ĝi ne estas kiel tiuj aliaj nur poemo, nur fabelo, nur artisme aranĝita prezentaĵo, sed estas la vera realo mem. Tiu fabelo estas malkaŝo de homaro, kiu troviĝas en migrado antaŭen kaj supren al brila travivaĵo, al dia liberiĝo el malĝojo kaj sufero, la renkontiĝo kun Dio mem.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.