Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio |
1-a Ĉapitro
Laŭ sia plej profunda analizo la kristnaska evangelio estas mistero, okulta okazaĵo
Kiel ĉiuj evangelioj aŭ fundamentaj transprenaĵoj de la bibliaj tradicioj kaj mesaĝoj havas por la publiko unue evidentan interpreton, kiu iom post iom radikiĝis en la popolo kiel ritoj aŭ religiaj ceremonioj kaj sekve laŭ tiu maniero fariĝis tradicio, kaj due havas por la publiko kaŝitan flankon, tiel same ankaŭ la kristnaska evangelio havas sian por la publiko evidentan vortoformon aŭ terminaron, kiu unue antaŭ longe fariĝis la plej granda kaj plej kara tradicio de la kristana mondo kaj due havas unu por la publiko kaŝitan flankon.
Tiel la kristnaska evangelio same kiel la aliaj grandaj religiaj mesaĝoj estas laŭ sia plej profunda analizo mistero, okulta okazaĵo.
Kaj estas tiu okulta okazaĵo, kiu estas la fundamenta neskuebla vero en la evangelio, tute senkonsidere, ĉu la vortoformo aŭ terminaro evidenta por la ĉirkaŭaro estas nur poemo, aŭ ĉu ĝi vere esprimas historian okazaĵon.
Estas nepre duaranga afero, ĉu tiuj grandaj bibliaj tradicioj aŭ religiaj transdonaĵoj estas esprimo de realaj okazaĵoj kaj ĉu la menciitaj personoj vere vivis, aŭ ĉu ili neniam ajn ekzistis.
Kaj ju pli oni lernas koni tion des pli oni vidas, kiel malsaĝe kaj malutile, jes eĉ rekte damaĝe estas diskutoj kaj religiaj skismaj pri tio, kaj ke ĉiuj, kiuj partoprenas en tiaj aferoj estas nur malsaĝuloj, kiuj ne scias, kion ili faras.
Kaj ju pli tiuj religiaj skismemaj personoj apartenas al predikantoj, kaj eklezio kaj ceteraj aŭtoritatigitaj ekleziaj aŭtoritatoj, des malpli impresaj fariĝas tiuj estuloj kiel interpretantoj de la reala vero.
Ili estas interpretantoj nur de la eksteraĵo de la vero kaj de ĉia adaptiĝo al certa tipo de konscio, kiu neniel povas esti io alia ol pli aŭ malpli arkaikiĝinta por la psiko aŭ menso por ĉiu posta tempo.
Disputi pri tio, kie ekzemple Jesuo estas naskita, aŭ kiel li faris sian predikon sur la monto, ĉu li krucumiĝis kaj entombiĝis tie aŭ aliloke, aŭ ĉu reale li neniam ekzistis, sekve estas same malsaĝe kaj sensence, kiel estus disputi pri la ekzisto aŭ ne ekzisto de la suno.
La bibliaj tradicioj, kaj precipe la du grandaj transdonaĵoj de la nova testamento: la mesaĝoj de kristnasko kaj pasko, ne havas la celon esti historiaj datoj.
Ili ne estas destinitaj kiel materialo por arkeologoj aŭ por esti neskueblaj sciencaj mitoj por la detalemaj materiismaj esplorantoj de postaj tempoj.
En tia okazo ili devus laŭ granda skalo esti aranĝitaj tute alie.
La kreintoj de la bibliaj rakontoj neniam ajn intencis krei fikspunktojn por materiisma scienco.
Kaj kiel tio cetere povus okazi? –
Materiisma scienco, komplete disigita de la religia principo kiel tiu ekzistas hodiaŭ, estis io tute ne konata en la estinteco.
La estinteco, kio estas la historio de la tera homaro ĝis nia tempo, ne estis epoko de "dubo", sed epoko de "kredo".
Sekve en tiu estinteco la mensa vivkondiĉo ne estis demando pri mezuro, pezo, distancoj, tempo, spaco kaj rapidecoj.
Ne estis demando pri la kemia kombino aŭ enhavo de la substancoj, la fizika strukturo de la stela mondo aŭ de la universo, la pure materiaj analizoj de la tero, suno aŭ la luno, ĉar ankoraŭ tiaj demandoj tute ne povis ekzisti.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
