Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-34) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio   

 

 
10-a Ĉapitro
"La tri sanktaj reĝoj" kaj la tri grandaj mondreligioj
Sed ni jam antaŭe rimarkigis, ke en formo de la tera homo "la kristinfano" estis objekto ankaŭ de la omaĝo aŭ atento de "la tri sanktaj reĝoj". La evangelio ja ne donas multajn informojn pri "la tri sanktaj reĝoj" aŭ "saĝuloj de la oriento", sed tion ni tamen eksciis, ke ili prenis sur sin la grandan vojaĝon al la malproksimo por kulti kaj servi la ĉielan reĝoinfanon, kiu, laŭ la montrado de la stelo, devus esti naskita en loko pli detale indikita. Ni scias, ke tiuj reĝoj trovis la jesuan infanon, kaj ke ili omaĝis ĝin kaj donis al ĝi donacojn kaj per tio partoprenis la protektadon kaj servadon al ĝi. Ni jam aludis, ke tiuj "donacoj" kunhelpis por ebligi al la malriĉa metiisto fari la longan vojaĝon aŭ fuĝon kune kun edzino kaj infano al la egipta lando, for de la persekutanta Herodo, reĝo de la mallumo kaj malamo. Ni vidis ankaŭ, kiel en formo de la tera homo ankaŭ "la kristinfano" principe staras antaŭ iu persekutanta "Herodo". Kaj la demando nun estas, kiel tiu infano havu eblecon fuĝi de "Herodo"? – Ĉu rilate al la tera homo aŭ la kosma "kristinfano" estas io, kio ebligas al ĝi fuĝi de la reĝo de mallumo? – Ĉu ĝi ricevis reĝajn donacojn, pere de kiuj ĝi povas "vojaĝi al Egiptio"? – Jes, plej altgrade. Ankaŭ hodiaŭ estas ĉe la terhoma "kristinfano" "tri sanktaj reĝoj" kiuj tute sin donis al la infano. Ili faris tre longan vojaĝon ĝuste por povi servi "la novnaskitan reĝan infanon". Kaj ĉiu por si ili oferis sur la altaro de tiu "infano" la plej gravan, kio estas donebla, nome sian tutan propran vivon. Tiuj tri grandaj "reĝoj" aŭ "saĝuloj" estas la originoj de la tri grandaj mondaj religioj: Islamo, Budhismo kaj Kristanismo. Ĉu tiuj donacoj ne estas "reĝaj"? – Ĉu troviĝas iuj formoj de donacoj, kiuj laŭ pli granda skalo povas ebligi al la tera homo fuĝi "de la sangaj persekutoj fare de la mallumreĝo "Herodo"? – Kiamaniere sen tiuj donacoj la eta senhelpa "kristinfano", kiu estas la tera homo, povu "savi sian vivon", kio en ĉi tiu okazo signifas: konservi sian kosman kunnaskitan "reĝecon" kiel heredanto de la ĉiela regno? Kiu povas veni al la Patro alimaniere ol tra la esenco de tiu multekosta supertera donaco, kiu estas nepre karakterizo de tiuj tri mondreligioj? – Sen tiu donaco la kosma vivo de la tera homo estus en la plej granda danĝero. Sed pro tiu donaco ĝi povis "fuĝi al Egiptio", al lando aŭ zono, kien la potenco de la mallumreĝo neniam povas atingi.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.