Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-34) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio   

 

 
11-a Ĉapitro
Pere de tiu forto, kiu estas metita en la mondreligioj en formo de la amo al proksimulo, okazas la fuĝo el la mallumo
Sed kiu estas tiu multekosta donaco, kio estas tiuj "oro, incenso kaj mirho", kiujn tiuj estuloj transdonis al la senhelpa "kristinfano" troviĝanta en la staltrogo en formo de la tera homo? – Nu, ĉu la esenco de tiu donaco ne estas ekskluzive amo al proksimulo? – Ĉu ne ekskluzive pere de ĝi la humaneco, la paco aŭ tiu "agrablo", kiuj estas "la ĉiela regno", povas konserviĝi en la menciita "kristinfano" kaj per tio konservi ĝin tiel suverenan difilon aŭ tronpretendanton de "la regno de Dio" aŭ por fariĝi "unu kun la patro", "unu kun la vojo, la vero kaj la vivo", unu kun la senmorteco, la eterneco kaj la beateco. Kaj ĉu la originoj de la grandaj mondreligioj ne pli aŭ malpli estas "reĝoj" aŭ "regantoj" en la sfero de la amo aŭ humaneco? – Kiu tera reĝo havas pli da sindonaj kaj fidelaj, libervolaj subuloj ol havas tiuj tri superteraj aŭ kosmaj reĝoj? – Kiu tera reĝo povas post sia fizika morto aŭ trans sia tera tombo daŭre regi milionojn kaj milionojn da homoj, generacion post generacio antaŭen tra jarmiloj, tiel kiel ĉiu el tiuj "reĝoj"? – En vere, iliaj fizika morto kaj entombiĝo estis nur ekstera ceremonio en kaj por la karno kaj sango, sed ilia spirito montras al ni eternan reveliĝon daŭran post la tombo. Eĉ hodiaŭ ili parolas kun grandioza forto al siaj sindonaj libervolaj subuloj. Ili regas, gvidas kaj superregas ĉiujn animojn per tiu eterna vero, kiu fariĝis ilia spirito, vortoj kaj naturo. Kaj tie, kie la animoj estas regataj per la vortoj de la vero aŭ per la kultura spirito de tiuj estuloj, tie okazas la "fuĝo al Egiptio", fuĝo el la mallumo, kiu plue estas la samo kiel venko al la reĝo de la mallumo, totale, neskueble kaj certe. Tie "la kristinfano" saviĝas, kaj "la heroda reĝo" estas postlasita al pereo en la noktonigra sfero de sia propra malamo. Tie la granitaj pordegoj de la tombo malfermiĝas por la preta "Kristo", kaj la perfekta reĝo de la lumo povas eliri el la tombo, dum ili fermiĝas por la neperfekta reĝo de la mallumo kaj malamo, kiu antaŭ longe fiksis sian kurson al la centro de la tombo. Kaj de la tiel releviĝinta "Kristo" la amo nun senbare povas lumi kaj radii en la mondo kaj doni al liaj ĉirkaŭaĵoj aŭ kunestuloj tiun "agrablon", kiu de eterne por ĉiu difilo estas fiksita kiel ĝia plej alta naturo kaj plej fundamenta sento de la ĉeesto de la eterna patro. Nepre, la "tri sanktaj reĝoj" en formo de la originoj de la mondreligioj fariĝis grandioza beno por la "kristinfano" en formo de la tera homo en ĝia batalo kontraŭ "Herodo" laŭ la mallumaj potencoj de la bestoregno.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.