Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio |
12-a Ĉapitro
La mito de la fekundiĝo de virgulino Maria
Sed ĉirkaŭ la identeco de la tera homo kiel "kristinfano" troviĝas ankaŭ iu "Josefo" kaj "Maria".
Ni legas pri tio, kiel la jesua infano en Betlehem havis paron de gepatroj same kiel aliaj infanoj.
Tamen ĉe la transdonaĵo okazis klopodo por ne akcepti tiun tute naturan kaj absolute necesan aferon.
Oni miskomprenis la dian aŭ superteran parencecon de la jesua infano kun Dio kaj kredis, ke la pure "rilato de la menciita infano tiu estulo estis rekta terhoma familia rilato.
Oni sekve opiniis, ke la fekundiĝo de Maria estis farita rekte de Dio kaj ne de terhoma viro.
Laŭ tio Jesuo devus esti estulo, kiu havas Dion kiel fizikan patron sammaniere kiel li havis Maria kiel fizikan patrinon.
Laŭ tiu rakonto Dio kaj la virgulino Maria do havis rektan fizikan seksan rilaton.
Kvankam oni ne ŝatis esprimi tiun okazaĵon laŭ tiel simpla kaj malkaŝa formo kiel ĉi tie uzita, la principo en ilia senco aŭ kredo tamen fariĝas la sama.
Kontraŭe oni klopodis kovri aŭ vuali la problemon malantaŭ speco de artefarita nebulo kun la klarigo, ke la virgulino, la patrino de Jesuo, fekundiĝis pere de "la sankta spirito".
Sed kio troviĝas en tiuj vortoj? –
Ĉar neniam en iu ajn okazo "spirito" povas fariĝi io alia ol konscio, kaj konscio plue estas la fundamenta reganta faktoro en la organismo de ĉiu viva estulo, la menciitaj vortoj ja simple diras tion, ke virgulino Maria fekundiĝis de iu viva estulo. Kaj ĉar poste Kristo konceptis Dion kiel sian "ĉielan patron", kaj la anĝelo anoncis al la virgulino Maria, ke la "sankta spirito" venus super ŝin, oni konceptis tion kiel esprimon, ke Dio estis la tera aŭ pure fizika patro de Jesuo. Sed, ĉar oni ne povis imagi rektan fizikan sekskuniĝon inter Dio kaj la virgulino Maria, oni sekve klopodis kovri la problemon per la klarigo, ke la fekundiĝo estis io supertera. Kaj tiu mistiko aŭ artefarita nebulo, kiu nomiĝas virgulina fekundiĝo, vualis la tutan problemon per falsa aspekto. Kaj milionoj da homoj vivis kaj ankoraŭ vivas en neskuebla kredo je Jesuo de Nazareto kiel speco de "fizika filo" de – ne Josefo – sed Dio. Kaj kiel tiuj estuloj povu kompreni tion alimaniere? – Ili ja ankoraŭ tute ne havis fundamentan komprenon pri la kosmaj leĝoj kaj principoj de la vivo. Ili ja devis koncepti kaj juĝi surbaze de siaj propraj pure fizikaj spertoj. Kaj laŭ tiuj la jesua infano neniel povus esti "filo de Dio", se li havus terhoman fizikan patron same kiel aliaj infanoj. Tial oni devis nepre kredi je la enigma rilato inter virgulino Maria kaj Dio. Oni sekve ne komprenos, ke virgulino Maria kompreneble ne estis fekundigita, sed kontraŭe superombrita de "la sankta spirito" aŭ Dio. Kontraŭe ŝi kompreneble fekundiĝis aŭ gravediĝis de Josefo, kion la transdonita biblia familia registro koncerne Jesuon ja ankaŭ plej altgrade konfirmas aŭ fiksas. Ĝi montras, kiel Jesuo el Nazareto aŭ Kristo estas la dudekdua ero en la familia linio rekte de Abrahamo. En la fino de tiu familia registro diriĝas: ... sed Eliut naskigis Eliazar, sed Eliazar naskigis Mathan, sed Mathan naskigis Jacob, sed Jacob naskigis Josefon, la edzon de Maria, de ŝi naskiĝis Jesuo, kiu nomiĝas Kristo". Sed kiel tiu familia registro koncernas Jesuon aŭ Kriston, se ne Josefo estas la patro de Jesuo? La lingvo aŭ rakonto de la Biblio sekve estas sufiĉe klara. En ĝiaj linioj aŭ inter ili staras ja tre klare, ke Josefo estas la fizika aŭ karna patro de Jesuo. Tiel Jesuo estas, precize kiel ĉiuj aliaj infanoj, infano de paro de teraj homoj, fizikaj gepatroj. Kaj kiel tio povu esti alie? |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
