Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio |
13-a Ĉapitro
La laŭgrada transformiĝo de la tera homo al kristestulo povas okazi ekskluzive en "la bestoregno"
Kiam "kristinfano" devas naskiĝi povas esti parolo ekskluzive pri unu sola loko, kie tiu "naskiĝo" povas okazi, nome en "la bestoregno".
Estulo ne povas naskiĝi aŭ estiĝi en mondo, kie ĝi jam estas naskita aŭ ekzistas.
Kie ĝi ne ekzistas, tie ĝi povas ekzisti.
Sed por veni en ekziston ie, ĝi ja devas precize naskiĝi en la menciita loko.
Sed por povi naskiĝi en la plej alta sfero aŭ zono de la bestoregno necesas neeviteble paro de gepatroj, pere de kiuj naskiĝo povas manifestiĝi kaj sekve povas realiĝi en la enkarniĝo en karno kaj sango de iu estulo.
Tiuj gepatroj ne mem povas esti "kristestuloj".
Devas esti estuloj, kiuj apartenas al la principo de enkarniĝo aŭ de multiĝo de la bestoregno.
Ili devas esti iu "Josefo" kaj iu "Maria", kio ĉi tie signifas: Ili devas esti viro kaj ino.
Sen tia "Josefo" kaj "Maria" "kristinfano" neniel povus naskiĝi aŭ estiĝi.
La naskiĝo de "la kristestulo" kaj sekve ankaŭ tiu de "la kristoregno" povas laŭ la ciklo aranĝita laŭ eternaj leĝoj okazi ekskluzive surbaze de "la bestoregno".
Tiu zono sekve estas en la universo tiu unu sola "patrino", surbaze de kiu la menciita estulo kaj sekve ankaŭ la menciita regno povas naskiĝi aŭ estiĝi. La konserviĝo de "la bestoregno" estas bazita sole sur la du seksaj polusoj, la disiĝo laŭ la femala kaj la maskla principo al specialestuloj en formo de virestuloj kaj inestuloj, kaj tial fariĝas tiuj specialestuloj aŭ tiuj du seksoj, virsekso kaj insekso, kiuj estas responde "Josefo" kaj "Maria" de la tera homo dum ĝia "naskiĝo" kaj apero kiel "kosma kristinfano". Ĉiu "kristinfano" sur la tero, same la jesua infano en Betlehem kiel la kosma identeco de la tera homo kun tiu infano, sekve povas naskiĝi ekskluzive en "la bestoregno", ĉar tiu regno estas la samo kiel tiu "morto" kiel Adam kaj Eva devis sperti kiel rezulton de ilia "manĝado el la arbo de la sciado". "La bestoregno" do konstituas tiun konscireduktiĝon, kiu faras la estulon neinicita estulo kiu komplete senestas "kosma konscio", kio signifas, ke ĝi komplete senestas memspertatan scion pri sia alta supertera kosma deveno kiel senmorta difilo kaj same senestas amo al la proksimulo, dum kontraŭe laŭ precipa grado ĝi estas regata de granda kapablo kulti sin mem. Ke tial laŭ responda grado ĝia vivo aŭ estado estas bazita je la kosto de tiu proksimulo, kaj ke kelkfoje ĝi persekutas, torturas kaj mortigas lin, se ĝi sentas tion necesa por sia propra ekzistado, tio nature estas memkompreneblaĵo. Estulo kun tia mensa strukturo estas "besto", senkonsidere ĉu ĝi iras sur kvar gamboj, aŭ ĉu ĝi havas levitan irmanieron sur du gamboj kaj povas levi sian rigardon al la suno kaj la steloj. La manifestado aŭ plej alta apero de "Kristo naskiĝo" povas estiĝi sole nur pere de laŭgrada transformiĝo de tia estulo tra la reenkarniĝo al estulo kun amo al proksimulo kaj kun sensoj, tra kiuj ĝi denove povas "vidi Dion" kaj tra tiu vido denove spertis sian kosman identecon kiel "senmortan difilon" kaj per tio la rekonon de sia supertera aŭ ĉiela indeco, kaj tial tiu "kristnaskiĝo" povas okazi ekskluzive en "la bestoregno". Kaj ĉar ĝi krome povas okazi nur pere de la reenkarniĝo, kiu plue en la plej alta sfero de "la bestoregno" estas kondiĉita de la specialestuloj de la seksa polusdisiĝo: "virsekso" kaj "insekso" aŭ la kuniĝo de la "viro" kaj "virino" de ilia reciproka seksa kulminiĝo, "virgulina naskiĝo" estas ĉi tie absoluta maleblaĵo. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
