Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-34) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio   

 

 
14-a Ĉapitro
La kaŭzo, ke la imago pri "virgulina nasko" ligiĝis al la naskiĝo de Jesuo
Sed, kiam virgulina nasko tamen venis en parolon en kunligo kun la transdonado de la kristnaska evangelio, la kaŭzo kompreneble ne estis, ke la Providenco deziris trompi la terajn homojn aŭ imagigi al ili miraklon kiel bazon por la fizika naskiĝo de la mondliberiganto. Kiam la virgulina nasko ĝis nun interpretiĝis kiel afero, kiu superfluigis "Josefon" aŭ la principon de la viro, do tio ŝuldiĝas ekskluzive al iu anticipe en la menso de la teraj homoj reganta miskompreno pri la dia seksa principo, kiu en sia pura formo estas precize la rimedo de funkciiĝo de la simpatiaj inklinoj de la normala viva estulo kaj sekve por la plej alta realiĝo de simpatio aŭ amo, kio plue en sia plej alta naturo estas samo kiel la superombriĝo de "la sankta spirito". La seksa principo ne troviĝas en pura formo ĉe estuloj, kiuj aperas kiel viro kaj virino, ĉar ankaŭ ĉi tie ĝi realigas antipation, ĵaluzon kaj malamon, kaj tiam oni miskomprenis la tutan seksecon kaj ricevis subtaksan koncepton pri tiu dia principo, konceptas ĝin kiel ion pekan, kion oni prefere evitu kaj kun kiu oni rilatu kiel eble plej malmulte. Ke la naskiĝo de "la filo de Dio" devus dependi de tiu peka afero, tion oni tute ne povis imagi. Tial la humidajn nebuloj de la nescio kaj superstiĉo kovris la naturan dian rolon de la sekseco en la kristonaskiĝo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.