Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-34) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio   

 

 
15-a Ĉapitro
La perfekta homo ne estas "viro" aŭ "virino", kaj responde oni ne geedziĝas en la ĉiela regno
Sed la antipatio kontraŭ la seksa vivo aŭ la sekseco de la teraj homoj tamen ne fariĝus el tiel elstara naturo, kiel ĝuste estas, se ne estus iu alia kaj ankoraŭ pli profunda faktoro, kiu komencis interveni. Tiu nova faktoro ĝuste reale estas komenciĝanta evoluo de virgulina nasko. En tiu regno, por kiu la tera homo nun evoluas trans siaj multaj vivoj, kaj surbaze de kiu evoluo ĝi kiel ĉi tie priskribite estas "kristinfano", "oni ne geedziĝas". Tiu regno diferencas de "la bestoregno" precize per tio, ke en ĝi oni ne aperas kiel specialaj virestuloj kaj inestuloj. La perfekta homo laŭ "la bildo de Dio" ne estas viro aŭ virino. Ne estas estulo, kiu estas organike konstruita por enamiĝi al la kontraŭa sekso. En la ĉiela regno, kiu ja ankoraŭ ne "estas el ĉi tiu mondo", sed kontraŭe forte survojas al tio, la du specialaj estuloj, virsekso kaj insekso tute ne ekzistas. Se tiuj du organikaj strukturoj devus daŭri kaj ekzisti ankaŭ en "la ĉiela regno", same kiel ili ekzistas en "la bestoregno", neniel povus estiĝi "ĉiela regno" aŭ regno, en tiu la plenumo de la amoleĝo estas totala. Por ke "la ĉiela regno" povu naskiĝi kaj fariĝi fundamenta en la menso de iu estulo, estas neevitebla kondiĉo, ke oni "amu sian proksimulon kiel sin mem".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.