Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-34) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio   

 

 
16-a Ĉapitro
La leĝo de amo al proksimulo same ne povas plenumiĝi sen organika strukturo kiel la leĝo pri geedzeco
Sed kiamaniere estulo, kiu estas organike konstruita por povi ami nur la alian sekson, povu plenumi tian leĝon? – Kiamaniere estulo kreita por povi senti la plej altan feliĉon tra hejma vivo kune kun edzkunulo povu fariĝi feliĉa devante ami ankaŭ sian proksimulon, kio alivorte signifas ĉiun ajn same alte, kiel ĝi amas sin mem? – Kiamaniere plenumo de tia leĝo povu krei feliĉon kaj ĝojon en la regno de la perfekta viro kaj virino? – Postuli tion estas ja postuli ion de la estuloj, por kio ili tute ne estas organike konstruitaj. Sed tio, por kio oni ne estas organike konstruita, oni ja neniel povas praktiki. Se oni ne havas okulojn, oni ne povas vidi. Se oni ne havas orelojn, oni ne povas aŭdi, se oni ne havas gambojn, oni ne povas iri ktp. Sed same neeble estus ja ami laŭ speciale indikita maniero, kiam oni tute ne havas organojn por praktikado de simpatio aŭ amo laŭ la menciita maniero. Kiamaniere feliĉa edzo povu ami aliajn virojn same alte kiel sin mem, alivorte same alte kiel li amas sian edzinon? – Kaj kiamaniere same feliĉa edzino povu ami aliajn virinojn same alte, kiel ŝi amas sin mem aŭ sian edzon? – Plenumi "la amon al proksimulo": "amu vian proksimulon kiel vin mem", same ne estas plenumebla sen organika strukturo kiel estas "la leĝo de geedzeco", kiu ordonas: "Tial viro devas forlasi sian patron kaj sian patrinon kaj resti ĉe sia edzino, kaj ili estu unu karno", same kiel tiu leĝo ordonas al la virino rekoni ke "la viro estas la kapo de la virino, same kiel Kristo estas la kapo de la kredantaro". Kiel ni vidas ĉi tie, la leĝo de geedzeco estas treege profunda en sia postulo. La du estuloj, viro kaj virino devas forlasi ĉiujn aliajn eventualajn interesojn por okupi sin plene unu kun alia. Ankaŭ ne estas parolo pri iu "proksimulo", kiun krom la geedzecon oni devas "ami kiel sin mem". Kontraŭe, – ĉu la sama leĝo ne ordonas precize mortpunon por ĉiu rompo de ĝia fundamenta ordono? – Ĉu ne estis en kontakto kun tiu leĝo, ke oni deziris ŝtonumi la virinon, kiu estis kaptita en adulto, kaj ĉu ne krome diriĝas en la preskriboj de tiu leĝo: "kaj viro, kiu adultas kune kun edzino de alia viro, tiu, kiu adultas kun la edzino de sia proksimulo, la adultulo kaj la adultulino nepre devas esti mortigitaj". – "Kaj se ĉe iu viro kuŝas vira persono, kiel oni kuŝas ĉe virino, do ambaŭ faris abomenaĵon pro kiu ili nepre mortu, ilia sango estu super ili".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.