Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio |
17-a Ĉapitro
Kiam per diktaturo, per forto kaj mortpuno oni kontraŭas al la normala evoluo de la naturo pri la simpatiaj talentoj
Tra tiuj unuopaj fragmentoj de la Mosea leĝo tiel riĉa je la disvolvo de la seksa principo kaj la el ĝi sekvantaj simpatiaj talentoj ni vidas, ke estas starigita kolosa mortomuro ĉirkaŭ la anima sinteno de la individuo.
Malantaŭ tiu anima diktaturo ne troviĝis iu ajn scienca kono pri la seksa kaj sekve anima strukturo de la individuo escepte pri la pure krudaj bestaj talentoj, kiuj kondiĉas la korpan generon kaj konserviĝon de la specio.
Ke tial oni gardis la puran kulturon de tiuj krudaj talentoj estas komprenebla afero.
Kaj ke tiu pura kulturo ne estis konservebla alimaniere ol per ekstermado al ĉiuj tiuj estuloj, kiuj ne permanente povus esti "unu karno" kun sia edzkunulo tra la tuta tera vivo, sed devojiĝis per siaj simpatiaj sentoj rilate al aliaj estuloj ĉu el propra sekso, ĉu el mala sekso, tio estas koncepto, kiu nepre devis fariĝi la fundamenta bazo por la strukturo de popolo aŭ socio, kiu avidis la mondregantecon super ĉiuj aliaj popoloj en la mondo kaj tra tiu avidos senti sin kiel "elektitojn".
Fariĝis memkomprenebla sekvo, ke per ĉiuj rimedoj oni klopodis ekonomie administri la fortojn de la generado kaj gvidi ilin en la vojojn plej favoraj al la generado.
Popolo je cent milionoj da homoj kompreneble pli facile fariĝas grandpotenco ol popolo je du milionoj.
Ni poste vidi tiun penson fariĝi favorata ideo ĉe tiuj aliaj popoloj, kiuj ankaŭ kaptiĝis de la avido fariĝi reganto de la mondo.
Ĉiuj diktatoroj aŭ gvidantoj de tiuj popoloj faris propagandon por infanabundo pro tra tio prepari vojon por edukado de multaj soldatoj kaj kreo de grandiozaj militistaroj kaj flotoj.
Kaj kio fariĝis la rezulto? –
Ĉu ne por la popolo de la mosea leĝo mem fariĝis kvazaŭ permanenta rifuĝeco, en kiu jarmilon post jarmilo ĝi estis disigita kaj displitita en ĉiuj direktoj, longe for de ĝia propra lando, kaj subigita al la bontrovo de multaj aliaj popoloj kaj nacioj? –
Kaj ĉu ne okazis ankoraŭ pli malbone por la aliaj mondatakantoj? –
Kie estas hodiaŭ la grandaj diktatoroj, kiuj promesis al sia popolo la mondregantecon?
Ĉu ne mizere ili devis perei per mortigo aŭ sinmortigo? –
Ĉu ne iliajn helpantoj atendas same humiliga kaj malhonoriga morto sur la militkrimula eksekutejo? –
Ĉu ne hodiaŭ iliaj popoloj tute dependas de la graco kaj kompato de la venkintoj? –
Ĉu ne iliaj antaŭe tiel fieraj kaj geniaj kulturproduktoj, konstruaĵoj, fabrikoj, lernejoj, universitatoj kaj urboj estas ruinaĵoj kaj cindro? –
Ĉu ne ĉi tie ni vidas, kiel "kiu glavon prenas, per glavo mem devas perei", aŭ ke "kion homo semas, ĝi ankaŭ rikoltos", kaj ke "tiu, kiu altigas sin mem, devas humiliĝi"?
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
