Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio |
18-a Ĉapitro
La organika strukturo de la tera homo kaj la sur ĝi bazita rilato al la milito kaj la suferoj en la mondo
"La paco sur la tero", "la ĉiela regno" de la kristnaska evangelio aŭ la totala zono de la amo al proksimulo neniel povas konstruiĝi pere de estuloj, kies organika strukturo estas kreita por realigi servajn funkciojn nur en formo de avidata posedrajto super iu alia estulo kaj la el ĝi sekvanta ĵaluzo.
Ĵaluzo aŭ la sento de malrespektita posedrajto estas la semoj de la mortiga principo de malamo, kaj tial la vir- kaj inestuloj laŭ pura formo fariĝas la generaj organoj de la malamo kaj sekve de la milito, la suferoj kaj la malĝojoj.
Sen tiu seksa stato la malbono aŭ la malluma sfero de la spiralo estus maleblaĵo.
La mallumo aŭ la malbono en la mondo sekve ne estas en sia baza fundamento ago de volo.
Kontraŭe ĝi estas konduto, kiu estas kondiĉita de tiuj aŭ aliaj eksteraj cirkonstancoj kaj la por tio konstruitaj organoj.
Tial la estuloj ankaŭ ne povas mirakle transformiĝi de "besto" al "homo".
Kaj estas ja ĝuste tial, ke ni ricevas la multajn diversajn karakterajn ŝtupojn aŭ gradojn en moralo en la tera homaro.
Ĝi konsistas precize el ŝtatoj, kiuj laŭ precipa forta grado estas en transformiĝo de "besto" al "homo".
Sed en tiu procezo ili ne ĉiuj estas same progresintaj kaj sekve tio devas montriĝi en formo de la multaj diversaj ŝtupoj.
Multaj teraj homoj de hodiaŭ certe ne havas pli grandan deziron ol ĝuste povi aperi kiel perfekta homo.
Kaj se temus nur pri ilia volo, la ĉiutaga vivo de la teraj homoj montrus multecon de tiaj mirakloj, kie en unu subito la estuloj per sia volo transformiĝus de "besto" al "homo".
Sed tiel ne okazas. Kiel menciite la pure besta kaj pure homa stato estas efikoj ĉiu de sia speciala organika strukturo. Kaj el tiu organika strukturo, kiun estulo ne havas, ĝi neniel povas reprezenti la efikojn. Sed do ĝi povas laŭgrade en sia ĉiutaga estado teni sin mem per sia volo por pure inteligentece aŭ maldorme tagokonscie povi fari unuopajn etajn detalojn en plenumado de tiuj leĝoj, kiuj kondukas al "la ĉiela regno" aŭ al la perfekteco. Tiu kreskanta plenumo de la leĝoj iom post iom fariĝis kutimkonscio. Kaj kiam speciala agmaniero fariĝis kutimo, ĝi ja fariĝis talento, kapablo aŭ manifestoformo, kiun oni povas praktiki sen necesa tre konscia cerba koncentrado. Tiel ni ekzemple ne bezonas pensi aŭ per nia volo agi ĉiufoje, kiam ni devas transloki gambon irante sur vojo. Ĉi tie ni povas preskaŭ ĝis cent procentoj sendepende de tiu gambotranslokado interparoli kun estulo, dum la eta infano, kiu lernas iri, ĝis cent procentoj devas koncentri sin pri la translokado de ĉiu gambo por konservi la ekvilibron dum la irado. Kiam tiel la manifestado fariĝas kutimfunkcio, tio sekve signifas, ke ĝi ricevas propran organon, ke la cerbo aŭ la maldorma pensokoncentrado ne plu estas necesa. Kaj rilate al la afero manifesti "homajn" manifestaĵojn, kio signifas manifesti "la bonon", ne okazas iu escepto. Ankaŭ tiuj manifestaĵoj devus unue okazi kiel maldorma cerbofunkcio. Iom post iom laŭ tio, ke oni faras ilin fojon post fojo, ili do fariĝas rutino aŭ kutimfunkcio. Kaj laŭ tiu maniero la individuo evoluigas ĉe si la kapablon fari "la bonon" en pli kaj pli da situacioj kiel pure lernita rutino aŭ virtuozeco. Sed tiu flanko estas je nur ekstera maldorma tagokonscia konstruado kaj perfektigo de tiu organstrukturo, pere de kiu la estulo povu aperi kiel la perfekta homo aŭ la homo laŭ la bildo de Dio. Neniam ajn ĝi atingus disvolviĝon aŭ manifestiĝon, se ne ĝuste ekzistus interne instruprocezo koncerne tiun organstrukturon. La efikoj de tiu ekstera organstrukturo povas fari la manifestaĵojn nur malvarma cerba korekteco, kiu estas fundamento por la tielnomata pli alta edukiteco aŭ bona edukiteco. Sed tiu malvarma, inteligentece lernita edukiĝo ankaŭ povas troviĝi kaj tiam ne ornamas sian praktikanton, sed laŭ granda skalo igas tiun aperi kiel – fariseo. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
