Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio |
19-a Ĉapitro
Religia kaj materiisma fariseismo
De la Biblio ni ja scias, ke la fariseo dankis al Dio pro la multaj virtoj kaj leĝaj plenumoj, kiujn li povis praktiki.
Li ne estis adultulo.
Li ne estis kiel la aliaj ŝtelistoj aŭ rabistoj.
Li tute ne praktikis la multajn aliajn rompojn de la mosea leĝo, en kiuj la aliaj ĝuste estis dronantaj.
Kaj certe estas ĝuste, ke granda parto de tiuj fariseoj aŭ judaj jogioj vere proprigis al si rutinon, kiu faris ilin virtuozoj en laŭlitera plenumado de la leĝo.
Sed tamen aliloke per la buŝo de Jesuo la Biblio diras: "Ve al vi, skribistoj kaj fariseoj, hipokrituloj!
Ĉar vi similas al tomboj blankigitaj, kiuj ekstere ŝajnas belaj, sed interne estas plenaj de ostoj de mortintoj kaj de ĉia malpureco.
Tiel ankaŭ vi ekstere ŝajnas justaj antaŭ homoj, sed interne vi estas plenaj de hipokriteco kaj maljusteco."
Sekve ne sufiĉas, ke oni povas plenumi multe da juraj laŭleĝecoj, jes eĉ estas virtuozo sur tiu kampo.
Tiu povado nome en si mem ne estas amema, kvankam ĝi estas rutino, kiu estas ne malhavebla, se la amo al proksimulo devas fariĝi centprocente perfekta.
Tiel longe, kiel la leĝoplenumado estas nur volgvidado aranĝita de la inteligento, ĝia motivo kutime estas nur elkalkulita mensa ornamo.
Pere de tiu ornamo ĝia praktikanto klopodas levi sin super la mensa proletaro, levi sin super "doganistoj" kaj "pekuloj".
Estas la sama principo, kiu aperas en la landoj de la okcidento, sed sur ankoraŭ pli materia plano.
Ĉi tie ne tiom estas la religiaj idealoj, en kies praktikado oni klopodas cerbece akiri rutinon por per tio aparteni al la superklaso.
Ĉi tie la religiaj idealoj ne plu estas tiel alte taksataj kiel en la landoj de la oriento.
En la estinteco en tiuj landoj la pastroj kun la reĝo en la unua vico kiel ĉefpastro kaj la saĝuloj estis rekonata aristokratio.
Kiu ne povis kunparoli ĉi tie kaj ne havis la religiajn sciojn kaj kapablojn apartenis al la proletaro.
Hodiaŭ estas iom alie tre precipe en la landoj de la okcidento.
Ĉi tie la reĝo ne plu estas ĉefpastro, kaj responde la religia povo ankaŭ ne estas fundamento aŭ mezurilo por la aristokratio de la amaso aŭ socio.
Male, la religie interesitaj preskaŭ konceptiĝas kiel la spirita proletaro de la socio.
Kontraŭe la reĝo fariĝis neeklezia persono kaj per tio savis iom da sia pozicio en la moderna aristokratio, kiu ja preskaŭ estas bazita nur sur materiismo aŭ ekonomia pozicio.
Ĉiuj grandposedantaj magnatoj kaj simile aŭ ĉiuj kun granda ekonomia sendependeco hodiaŭ formas la ekkonatan aristokration de la socio tute sendepende de la religia intereso kaj povo aŭ nepovo de tiuj estuloj.
Ili posedas tiujn idealestadojn, kiuj konstituas la modelon de la revoj de la granda parto de la amaso, ĝis tiuj individuoj komprenas, ke ilia vivovojo iras longe for de tia favoro de la sorto.
Post tio ili en multaj okazoj fariĝas amaraj kaj enviaj rilate al tiu aristokratio kaj serĉas realiĝon de tiu amareco tra iu por tiu aristokratio subfosa politiko.
Ke tiu politiko pli kaj pli fariĝas kamuflita realiĝo de envio, ol ĝi estas manifestado de vera idealismo, ne estas malfacile kompreni ĉi tie.
Kaj tiu speco de politikistoj aŭ idealistoj estas la fariseoj de la moderna materiisma socio.
Ili estas la farisea principo de la Biblio transigita al la materiisma plano.
Por ambaŭ formoj de fariseismo validas, ke ili estas nek idealismo nek vera amo al proksimulo, sed kontraŭe plej altgrade estas egoismo kamuflita kiel idealismo.
Ili ambaŭ serĉas realiĝon de egoismaj interesoj.
La religia fariseismo klopodas imponi la kunhomojn per sia trejnita virtuozo en laŭleĝeco por per tio gajni la admiron de la amaso, dum la materiisma fariseismo klopodas imponi la samajn estulojn per sia kiel politiko kamuflita realiĝo de envio por per tio gajni la saman admiron plus kontentiĝon al sia sekreta venĝemo rilate al la estuloj pli favorataj de la sorto ol li mem.
En ĉi tiuj du formoj de la fariseismo ni havas okazon vidi, kiel maleble estas por la amo al proksimulo evolui en la terhoma menso per nura ekstera cerbeca volgvidado.
Estas ĝuste, ke la inteligento povas aranĝi la eksterajn pure teknikajn aferojn ke kiel la fariseo la estulo ŝajne plenumas la leĝojn ĝis perfekteco, sed, kiel ni ĵus vidis, tiu laŭleĝeco same kiel la priparolita politiko malamika al la kapitalismo absolute ne estas amo al proksimulo, kvankam ili estis la maksimumo de tio, kion homo povas praktiki el la kristidealo rilate al siaj ĉirkaŭaĵoj ne posedanta la evoluon de la interna organika strukturo, el kiu la vera amo al proksimulo estas produkto, sekrecaĵo aŭ rezulto.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
