Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio |
2-a Ĉapitro
En "la epoko de la kredo" la religia inklino kontentiĝis kaj estis portata de "la dia sugestio"
En "epoko de kredo", kiel la tuta terhoma psiko estis konservata ekskluzive pere de speco de hipnoto aŭ sugestio, oni ja neniel povis scii, ke reale oni tute ne havis veran scion pri ĉiuj tiuj menciitaj aferoj.
Oni ja estis komplete regata de la sugestio aŭ kredo, ke oni precize posedis grandan scion pri la menciitaj temoj.
Ĉu ne la reĝo, la ĉefpastro kaj la pastroj rakontis la necesan kaj kontentigan en tiu rilato? –
Kaj ĉu ne estis ĝuste peko kontraŭ Dio kaj la leĝo pensi aŭ kredi ion alian, ol tio, kion tiuj estuloj aŭtoritatigis? –
Kaj kiuj aliaj ol la herezuloj aŭ idoj de la satano aŭ diablo mem povus dubi aŭ kontraŭdiri tiujn aŭtoritatigitajn tradiciojn? –
Ne, la absolutaj takto kaj edukiteco, la absoluta bona tono en la kulturo de la socio ne estis bazitaj sur heresaj aŭ diablaj kapricoj.
Scio pri la universo ne estis okupo aŭ tasko por ordinarulo, sed plej altgrade estis io rezervita ekskluzive por la elektitoj de Dio aŭ la inicitaj estuloj kun la reĝo, la filo de Dio mem aŭ "la heredanto de la ĉielo" sur la tero, ĉe la pinto.
Ke la ordinarulo mem devas povi esplori la vivon kaj depreni de la universo ĝiajn sekretojn, tio estis penso, kiu ankoraŭ neniam moviĝas en la cerboj de la publiko. "La vojoj de Dio estis neesploreblaj" por la ordinara simpla homo. Kaj sekve la eldiroj pri tio fare de la reĝo kaj lia pastraro devis esti absolute kontentigaj, absolute tute agrable satigaj. Kaj tiel la popolo havis absolute neniun religian malsaton. En tiu rilato ili estis reale tre bone nutritaj, eĉ preskaŭ korpulentaj aŭ tro grasigitaj. Kiel tiaj en sia religia bonnutriteco aŭ pro graso ĝemantaj estuloj havu inklinon krii pri pli da spirita scio aŭ pli da spirita nutraĵo? – Ili ja havis ĉion, kion ilia koro kaj inteligento kapablis avidi de religia kontentiĝo. Ili ja havis la reĝon kaj lian tutan grandan pastraron kaj ĉiujn ceterajn saĝajn virojn, ili havis la templojn kun ĉiuj al ili apartenaj miraklaj diaj fortoj aŭ altaj potencoj aŭ ĉio, kion ili povis imagi rilate al religiaj bonaĵoj. La aŭtomate funkcianta hipnotiga aŭ sugestia forto eliranta de la reĝo aŭ la ĉefpastro, kaj en kunligo kun tio lia religia stabo aŭ okultaj rimedoj kovris multege pli, ol entute povis estiĝi kiel demandoj kaj misteraj problemoj en la cerboj de tiu publiko. Sekve la estado kaj ĝia strukturo ankoraŭ ne fariĝis problemo por tiu publiko, ankoraŭ ne fariĝis vivdemando. Laŭ religia vidpunkto tiu publiko estis kontentigita, ĝoja kaj senzorga. La dia sugestio aŭ la religia potenco elradianta de la reĝo kaj de la saĝuloj tenis ĉiujn individuojn de la socio en sia ĉirkaŭbrako kaj igis ĉiun unuopan montri al Dio (la reĝo) la plej altajn respekton, subiĝemon kaj bonvolemon, sendevie ili sekvis la preskribitajn ritojn, leĝojn kaj tradiciojn kun la sama celkonscia certeco kaj energio, kiel aplikas moderna materiisma negocisto de hodiaŭ en sia avido elkonkurenci la konkurantojn kaj sekve transpreni liajn klientojn. Por la religia kredanto ne ekzistas io pli alta ol la ordono de la reĝo (la parolo de Dio), same kiel por la materiisma negocisto ne troviĝas io pli alta kaj pli bona ol gajni kiel eble plej grandan profiton kaj posedi la plej eble grandan nombron de klientoj. Kio estas la profito kaj la nombro de klientoj por la materiisma negocisto, tio estas por la religie kredanta estulo "la revelacio de Dio" tra la reĝo kaj la pastroj. La ĉiutaga vivo de la kredantaj estuloj sekve estis unu kun ilia dikultado. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
