Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio |
20-a Ĉapitro
La tera homo troviĝas ĉe treege profunda anima krucvojo
La stato de "virsekso" kaj "insekso" do povas funkciigi la simpatiajn talentojn nur rilate al la mala sekso de la individuo.
Por tiu seksa efiko aŭ seksa stato la estulo povas ĉi tie senti simpation al la edzkunulo tial, ĉar tiu estas kondiĉo de seksa kontentiĝo.
Kaj ju pli grandan ĝuon aŭ kontentiĝon la koncerna edzkunulo povas doni al la estulo, des pli necese fariĝas por ĝi havi posedrajton al tiu seksa kunulo, estas eĉ tiel, ke en plej gravaj okazoj tio sentiĝas kiel vivkondiĉo.
Sed avidi kaj ami iun, ĉar tio sentiĝas kiel vivkondiĉo por la propra korpa kaj mensa bonfarto, tio ne tiom estas amo al aŭ kultado de tiu io, kiel ĝuste kultado de si mem.
Oni bone kaj zorge gardas tiun ion, ĉar onia vivofeliĉo plene dependas de ĝi, kiu en ĉi tiu okazo estas la seksa kunulo.
Sed tiuj zorgemo kaj eventuala karesado de estulo, kiu signifas onian vivofeliĉon, ne estas iu absoluta amo, sed estas nur sinkonserva instinkto.
Tie, kie du estuloj tiel venis en la situacion, ke reciproke ili estas absoluta kondiĉo por la vivofeliĉo de la alia, sentiĝas la plej alta paradiza stato en "la bestoregno".
Estas la misio de la principo de "la virsekso" kaj "insekso" krei tiun reciprokan situacion kaj transigi en la el ĝi estiĝinta sento de beata ebrio la vivon de spirita al fizika estado.
Sed iun alian mision tiu seksa stato ne havas.
La amo al proksimulo aŭ "la paco" kaj "agrablo" de la kristnaska evangelio por la teraj homoj nenial povas realiĝi tra tiu seksa strukturo.
La misio de la kristnaska evangelio estas konduki la terajn homojn de fizika al spirita estado, de egoismo al altruismo, de "kultado de la materio" al "kultado de la vivo", kio en sia totala formo estas farebla nur en formo de funkciigo de tiu sama amo al ĉiu ajn proksimulo, kiun oni sentas por si mem.
Ke sekve la teraj homoj troviĝas ĉe treege profunda anima krucvojo inter la vera "besto" kaj la vera "homo", tio montriĝis ĉi tie tute evidenta.
Ankaŭ per tio fariĝis evidente, ke la "kristinfano" en formo de la tera homo ne estas estulo destinita por esti nur "virestulo" aŭ "inestulo".
Se ĝuste tio estus la destino, per kio ĝi do devus levi sin super "la beston"? –
Ĉu ne ĝuste per la liberiĝo de sia speciala stato de virestulo la viro fariĝas artisto, fariĝas geniulo? –
Kaj ĉu ne sammaniere per la liberiĝo el sia speciala stato de "inestulo" la virino fariĝas artisto aŭ geniulo? –
Kie troviĝas vera arto, vera genieco, kiu estas konstatebla ekskluzive el speciala manifestaĵo de "insekso" aŭ "virsekso", ekster tiuj manifestaĵoj, kiuj apartenas al la fariĝa aŭ genia stato de "la besto" kiel nestokonstruado, kavernfosado, ĉasado aŭ aliaj formoj de havigo de nutraĵo aŭ realiĝo de sinkonserva instinkto? –
Ĉu ne precize ĉiuj tiuj manifestaĵoj estas speciale bestaj? –
Kaj ĉu ne tial ili fariĝis por "Adam" tiu "pano", kiu estis havigebla nur en "la ŝvito de lia vizaĝo"? –
Ĉu ne estas la samaj manifestaĵoj, kiuj hodiaŭ apartenas al la intelekta kaj la ne intelekta salajrolaboro, aŭ alivorte laboro, kiun estulo devas fari por konservi sian ekzistadon kaj pro kiu ĝi estas sur tiu kampo identa kun sklavo? –
Sed, kiam ĝi estas laboro, kiu devas esti farata ekskluzive por konservi la ekzistadon por la laboristo mem, lia edzkunulo kaj idaro, do principe ne estas diferenco inter tiu laboro kaj tiu, kiun la besto devas fari por konservi la ekzistadon por si mem, sia kunulo kaj idaro.
Kaj ne estas la laboro, diktita de la sinkonserva instinkto, kiu altigas la homon de la besto aŭ kaŭzas, ke la tera homo estas "kristinfano" aŭ estiĝanta "homo", kvankam ĝi estas ankoraŭ "mambesto".
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
