Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-34) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio   

 

 
21- Ĉapitro
La plej grandaj artaĵoj de la mondo ne kreiĝis per menso de virsekso aŭ insekso aŭ per sinkonserva instinkto, sed per kristomenso
Sed kio estas tio, kio kaŭzas, ke la tera homo ne plu estas mambesto? – Tio estas ĉiuj tiuj manifestospecoj, kiuj ne estas necesaj por aŭ havas ion komunan kun la konservado de la geedzeco, la generado aŭ la pariĝo. Praktike dirite estas ĉiuj tiuj manifestaĵoj, kiujn el la koro homo havas emon por fari, ne ĉar ili estas kondiĉo en la sinkonserva instinkto aŭ en la batalo por la ĉiutaga pano, kaj ne ĉar ili eventuale donas multe da mono, sed ekskluzive, ĉar estas dia ĝuo okupi sin pri tiuj specialaj amomanifestaĵoj pro ili mem. Fari specialan manifestospecon aŭ specialan laboron, nur ĉar en la farado mem troviĝas ĝojo kaj inspiro, tio estas tute nova menso. Tio estas la ĉeesto de tiu mensa stato, kiu konstituas la komenciĝantajn simptomojn pri tio, ke la estulo estas "kristinfano". Estas nome la komenciĝantaj talentoj por manifestado de "la ĉiela regno". Estas komenciĝo de tiu mondo, en kiu ne troviĝas "plorado kaj grincado de dentoj". Estas la komenciĝanta fundamento por tiu "paco" kaj "agrablo" por la tera homo, kiun promesas la kristnaska evangelio. Estas nome la produktoj de tiu granda ĝojo kaj inspiro, kiuj inter alie plenigas la muzeojn de la tuta mondo aŭ la publikajn artkolektojn per la tielnomataj nepageblaj artaj trezoroj. Ĉu tiuj artkolektoj alireblaj por la publiko ne enhavas geniajn manifestaĵojn, eĉ ĝis supertera beleco produktoj de la plej grandaj geniuloj de la mondo, liberigitaj por vidado, ĝojo kaj inspiro por la publiko aŭ por ĉiuj unuopaj individuoj de la socio? – Ĉu ne estas diferenco inter tia muzeo kaj negoca grandmagazeno? – En la muzeo ni vidas grandan tre provitan kaj aprobitan kampon de la plej elstara, kiun la tera homo povis krei, tute senkonsidere al ekonomia gajno, honoro aŭ famo. Ĉu la historio ne ĝuste havas ekzemplojn de tio, kiel unuopaj artistoj aŭ geniuloj eĉ malsatis, suferis mankojn sur ĉiuj kampoj de la ĉiutaga vivo kaj rezignis je bone pagata salajra laboro, estis objekto de ridado, moko, kritiko kaj persekuto, eĉ fare de la plej proksima familio kaj plej proksimaj amikoj, nur por plenumi la plej fortajn postulojn, avidojn aŭ inklinojn de ilia genio kaj per tio kreis siajn geniajn majstraĵojn sen iu ajn materia gajno. Imagu, se tiuj grandaj reprezentantoj de la arto aŭ kreokapablo prefere elektus anstataŭ sian arton laboron, kiu povus doni al ili grandan ekonomian enspezon, kiel malriĉa je vere grandaj geniaj majstraĵoj estus la mondo hodiaŭ. Sed tiuj grandaj geniuloj elektis krei arton prefere ol krei kapitalon. Ili sentis, ke ili havis la mision krei belaĵojn, tute senkonsidere kion tio kostus al ili de mankoj kaj larmoj. Kaj ilia genio elsorĉis la plej grandajn revelaciojn kaj majstraĵojn de la arto, kiuj hodiaŭ estas pagendaj per milionoj da kronoj, dolaroj aŭ sterlingoj, se ili ne jam estus en la posedo de la ŝtatoj kaj per tio fariĝis posedaĵo de la tuta homaro kaj sekve ne plu estas aĉeteblaj aŭ mezureblaj laŭ vendovaloro.
      Ĉirkaŭe en la mondo la muzeoj do enhavas la plej grandajn riĉaĵojn de la tero en formo de geniaĵoj aŭ esprimoj de la plej alta povo de la tera homo, eĉ kiel menciite tra malsato, mankoj kaj larmoj. Tiuj majstraĵoj ne estas faritaj de iliaj kreintoj surbaze de antaŭe ricevitaj ofertoj pri tiom kaj tiom da mono po hore, po tage aŭ po semajne. Ili estas faritaj, ĉar ilia kreinto sentis, ke ili estas kreendaj, kaj ili havis sufiĉe da ĝojo de tio, ke malgraŭ ĉio ili tamen sukcesis krei ilin.
      Ke poste aliaj homoj, geniaj negocistoj gajnis grandajn kapitalojn pere de la faraĵoj de tiuj majstroj kaj grase vivis surbaze de tiuj geniaj artproduktoj, ĝis ili fariĝis publika posedaĵo kaj sekve alirebla por la publiko, tio ja ne ŝanĝas la cirkonstancojn, en kiuj ili estas kreitaj, kaj en kiuj ili malkaŝas sian kreinton aŭ kreintojn kiel "kristestulo" sur tiu speciala kreokampo. En la vivo de multaj el tiuj estuloj tiuj kreaĵoj kreis kaj "Getsemane" kaj "krucumon" por poste laŭ tio, ke la amaso evoluis por taksi kaj kompreni iliajn kreaĵojn aŭ geniajn manifestaĵojn, levi ilin al la nuboj, tra kiu agnosko la kreintoj ricevis specon de "releviĝo". Estas do nerefuteble, ke en tiuj estuloj ni havas antaŭ ni "kristoprincipon".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.