Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio |
22-a Ĉapitro
La diferenco inter grandmagazeno kaj artmuzeo
Kiel tute alie estas koncerne al la produktoj de grandmagazeno aŭ negoca firmao? –
Ankaŭ ĉi tie elmontriĝas multaj mirindaj kaj eĉ geniaj objektoj.
Sed ankoraŭ tiuj ne estas liberigitaj por publika posedado aŭ estas eksposiciataj nur por senpaga vidado fare de la publiko.
Ankoraŭ ili estas ligitaj aŭ monopoligitaj kiel rimedoj, pere de kiuj lertegaj negocistoj aŭ akciuloj povas ĉiutage pligrandigi sian kapitalon ne mem farante mencieblan laboron altgrade vivante surbaze de la farintoj aŭ kreintoj.
Kio rilate al la ceteraj produktoj en tia grandmagazeno, ĉu ne ankaŭ ili servas la saman celon? –
Kaj kiuj estas tiuj, kiuj faras ĉiujn tiujn produktojn? –
Ĉu tio estas estuloj, kiuj faras ilin ekskluzive pro la ĝojo fari ilin senkonsidere al ekonomio aŭ gajno? –
Ne, tio almenaŭ estus nur en esceptaj okazoj.
La ĝenerale valida afero estas, ke ili estas faritaj de pagitaj laboristoj, kiuj devigitaj de la cirkonstancoj de ilia senrimeda stato de la naskiĝo estis destinitaj por vendi sian laborforton tiom aŭ tiom da horoj ĉiutage en la vivo por havigi precize tiujn horojn en la sama vivo, kiujn ili nepre bezonas por doni kaj prizorgi la konservadon de la specio aŭ siajn erotikajn bezonojn.
Ke la laboro farita de tiuj estuloj ne okazis pro la ĝojo fari tiun laboron pro ĝi mem, senkonsidere, kiom ajn tio kostus, senkonsidere ĉu oni ricevis pagon por ĝi aŭ ne, tio estas memkompreneblaĵo.
La ĝenerale valida afero estas ja, ke ĝi okazas ekskluzive kiel pagita laboro.
Sed pagita laboro estas ja la samo kiel pagita vivo, kaj pagita vivo, plue estas la samo kiel sklaveco.
La grandmagazenoj kaj aliaj negocaj domegoj kaj butikaj ejoj do diferencas de la muzeoj per tio, ke dum tiuj laste menciitaj estas ekspozicejoj por geniaj produktoj altruisme faritaj kaj donitaj de siaj kreintoj pli pro la ĝojo pro la farado en si mem kaj pro tiuj ĝojo kaj inspiro, kiujn ili povas doni al aliaj, ol pro atendo pri materia gajno, kontraŭe la grandmagazenoj kaj ceteraj negocaj domegoj estas ekspozicejoj por produktoj faritaj de "sklavoj" aŭ estuloj, kiuj necese devis vendi el sia vivo tiom kaj tiom da horoj ĉiutage por zorgi pri la ceteraj horoj de ilia vivo po tagnokte.
Tiu faraĵo aŭ tiuj produktoj havas por la posedantoj de la negocaj domoj aŭ grandmagazenoj nur tiun celon, ke ili estu pagrimedo aŭ valuta kamuflita kiel uzobjektoj, pere de kiuj ili povas proprigi aŭ aĉeti la ekspluatadon de ankoraŭ pli da horoj, tagoj aŭ monatoj de la vivo de aliaj estuloj.
Kion en tia grandmagazeno oni opinias pri aĉeto de varo, kies vendoprezo eventuale estas almenaŭ la duoblo de la produktoprezo, ĉio inkluzivita? –
Ĉu ne ĉi tie oni pagas sumon por kiu oni ricevas nenion ajn? –
Kaj ĉu ne por la senrimeda aĉetanto tio signifas tion aŭ tiom da tagoj aŭ monatoj da laboro ĉe iu labordonanto? –
En vere ekzistas diferenco inter negoca grandmagazeno kaj muzeo. La negoca domo ekzistas pro aĉeto kaj vendo de la vivo de la teraj homoj, kio laŭ responda grado principe signifas "sklavecon". Kontraŭe la muzeo ekzistas pro geniaj artaĵoj altruisme faritaj de grandaj majstroj, en kies rava inspira forto kaj viviga intelekta brilradiaĵo ĝi klopodas envolvi kaj karesi ĉiujn siajn vizitantojn. Ĉu ne ĉi tie ĉe tiuj du specoj de granddomoj aŭ magazenoj ni staras ĉe la pordegoj al du mondoj? – Ĉu ne la enirejo al la negoca domo aŭ la grandmagazeno estas pordego al la koncentraĵo de tiu mondo, kie la vivo estas enmetita kiel pago por tiuj horoj, kiujn oni necese devas havi por doni kaj prizorgi la generon kaj plukondukon de la specio aŭ gento, kaj kie oni sekve "devas manĝi sian panon en la ŝvito de sia vizaĝo". Tial la demando ĉi tie ne estas, kiun laboron oni preferas fari, sed kontraŭe kiu laboro donas la plej multe da mono aŭ plej grandan ekonomian gajnon, ĉar la ĉi tie havigita valuto estas tiu pajlo, pri kiun avide kaptas ĉiuj ekonomie sklavigitaj teraj homoj kredante, ke per ĝi ili povas levi sin el la materia malliberigiteco kaj reaĉeti la perditan liberecon de siaj animoj. Kaj sur tiu superstiĉo estas bazita la grandmagazeno aŭ la negoca mondo. Kaj ju pli belaj senrustaj ŝtalaj kolonoj, spegulvitraj pordoj kaj marmoraj fasadoj, per kiu ili briligas, des pli grandioze ili konfirmas kaj esprimas la triumfon de tiu superstiĉo. Sed same kiel dronanto ne povas savi sin per pajlotigo, tiel ankaŭ neniu ajn estulo povas aĉeti por si veran animan liberecon per valuto, kronoj, sterlingoj aŭ dolaroj. La riĉeco estas same granda malliberigo de la animo kiel estas la malriĉeco. Ĉu la mondliberiganto ne rakontis al siaj disĉiploj, ke "estas same maleble por la riĉa viro veni en la ĉielon, kiel estas por kamelo trairi pinglan truon"? – Ne, la grandaj palacoj, magazenoj kaj bankaj domoj de la negoca mondo ne reprezentas la vojon antaŭen al la granda kaj daŭra "paco sur la tero" de la kristnaska evangelio kaj la el ĝi sekvantaj "agrabloj por la homoj". |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
