Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-34) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio   

 

 
23-a Ĉapitro
La artaj majstraj verkoj estas "karesoj"
En la grandaj muzeoj, bibliotekoj kaj aliaj intelektaj centroj alireblaj por la publiko oni kontraŭe havas okazon vidi iujn el la plej grandaj kaj plej intelektaj kreaĵoj de la mondo, per kiuj oni povas riĉigi sian spiriton, fariĝi stimulita, animita kun profunda sopiro povi atingi tiel grandan perfektecon en kreado kiel tiu, kiu brilas de la vandaj bretoj kaj montrujoj de la galerioj. Ĉu ne tiuj geniaj artaĵoj kiel libroj, bildoj aŭ skulptaĵoj ne estas unu granda kolekto de "karesoj"? – Ĉu ili ne estas destinitaj precize por vivigi, beligi kaj ravigi tiujn vandojn, salonegojn, galeriojn kaj ceterajn ĉirkaŭaĵojn, en kiuj ili troviĝos? – Ili ja ne estas faritaj por fari siajn ĉirkaŭaĵojn malbelaj, mallumaj kaj tristaj. Sed, kiam ili devas vivigi, beligi la vivon kaj la ĉirkaŭaĵojn por la vidanto, ili ja plej altgrade estas "karesado" de tiu vidanto. Antaŭ longe la menciitaj artaĵoj, precipe la bildaj kaj skulptaj artaĵoj, ĉesis esti rimedo, per kiu oni povas fari la vivohorojn de aliaj estuloj "sklaveco", kaj sekve ili estas ekskluzive centprocentaj "karesoj", kaj tial ili ja estas la absoluta centprocenta "amo al proksimulo", kiu ĉi tie varmiganta kaj viviganta radias renkonte al ni de la grandaj muzeaj salonegoj. Ĉi tie ni vidas produktojn, kiuj estas kreitaj de siaj originoj ekskluzive pro la ĝojo krei ion, kio povas varmigi kaj lumi en la homa menso sendepende de tio, kion ajn kostas de malsato aŭ krucumo kaj sen iu ajn intenco pri ekonomia riĉigo. Kiu havas pli grandan amon ol tiu, kiu oferas sian vivon plene por partopreni feliĉigon de la vivo de aliaj? – Kiam tiel la geniulo aŭ la majstro spitas al malsato, mankego, mizero kaj moko senespero pri ekonomia gajno, nur ĉar por li la vivo estas fari sian kreaĵon kiel eble plej perfekta, kaj kiam tiu kreaĵo estas afero, kiu daŭre karesas la vidanton, plenigas lian menson per admiro, inspiro kaj sopiro mem atingi la perfektecon, do oni ne povas refuti, ke la kreinto de la artaĵo aŭ majstraĵo tamen amis aŭ faris pli por tiu vidanto, ol li faris por si mem. Mem li spitas ĉiujn malfacilaĵojn por krei sian manifestaĵojn tia, ke ĝi precize povas fariĝi permanenta "kareso" de la vidanto. En vere, ĉu tio ne estas "amo al proksimulo"?


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.