Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-34) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio   

 

 
24-a Ĉapitro
Kiam la teraj homoj katenas unu la alian en laŭleĝigita vivorabo
Ĉi tie, tra la priskribo de la grandmagazeno kaj la muzeo ni vidis du mondojn. La grandmagazeno aŭ la negocejo estis ekskluzive centro por aĉeto kaj vendo de vivo. Ĝia eleganta ekipaĵo, ĝiaj marmoraj fasadoj, arĝente brilaj ŝtalaj kolonoj, ĝiaj neona iluminiĝo kaj blindigaj lumerantoj ktp. estas nur oromita kadro ĉirkaŭ tiu "aĉeto kaj vendo" de vivo aŭ horoj de vivo, kamuflita kaj transformita al uzobjektoj. Ĉiuj tiuj uzobjektoj estas aferoj, kiuj kostis al tiom kaj tiom da laboristoj, tiom kaj tiom da horoj de ilia vivo. Tiuj transformitaj vivohoroj nun estas oferataj al la publiko por tiu aŭ alia monsumo. Ankoraŭ mono ja estas la mezurilo de la tera homaro por vivohoroj. Ĉar tial ĝia vivo en grandmagazeno estas mezurata laŭ mono, mono same ekskluzive estas la samo kiel tiom aŭ tiom da vivohoroj. En formo de uzobjektoj la grandmagazeno aŭ la negocisto vendas vivohorojn kaj en formo de mono rericevas vivohorojn kiel pagon. Oni do aĉetas vivohorojn per vivohoroj. Kaj tiu principo estas en si mem dia, ĉar ĝi ja esprimas la veran principon de komerco. Sama valoro por sama valoro. Estas tiu principo, sur kiu estas bazita la tuta universo. Tiel ĉiu viva estulo devas doni sian vivon por ricevi sian vivon. Estas tiu principo aŭ tiu sama leĝo, kiu kondiĉas, ke "oni amu sian proksimulon kiel sin mem". Sed la tera homo, reprezentita per la grandmagazeno, scias nenion pri Dio de la vera komerca principo. Ĝi aĉetas kaj vendas vivohorojn kaj sekve donas vivohorojn por vivohoroj, sed absolute nur je la kondiĉo, ke ĝi rericevas pli da vivohoroj, ol ĝi donas. Uzobjekto, kiuj eventuale kostis kvin vivohorojn, ne vendiĝas por kvin vivohoroj, sed kontraŭe kaj prefere al minimume la duoblo. Ĉu inter la fakuloj oni eĉ ne nomas tian komercon "bona komerco"?
      Sed kial kvin vivohoroj devas kosti pli ol kvin vivohoroj? – Ĝuste tial, ĉar per tio oni povas bone vivi surbaze de la vivo de la kunestuloj. Ju pli da vivohoroj oni povas en tiu maniero en laŭleĝigita komerco aŭ negoco povas derabi aŭ devigi de siaj kunestuloj, des pli grandskale oni mem povas esti libera plenumi la kondiĉon por sia propra ekzistado aŭ plenumado de la leĝo por la vivo. Tiel laŭ responda grado oni liberiĝas pagi siajn proprajn vivohorojn per respondaj vivhoroj.
      La tera homaro eĉ leĝigis tiun kamuflitan vivrabadon kaj faris ĝin la portanta fundamento por sia propra estado, kaj responde la moderna edukado kaj lerneja instruado per tio tre grandskale baziĝas sur sistemo por fari la individuojn geniuloj aŭ fakuloj en tiu fako kaj tiel doni al ili almenaŭ la kapablon protekti siajn proprajn vivohorojn kontraŭ la vivrabado kaj la kun ĝi ligita "sklaveco". Se ne ĝuste ĉi tie oni estas geniaj fakuloj, oniaj propraj vivohoroj ja rabiĝas de aliaj. Kaj tial ne estas malfacile vidi, ke la vivmaniero de la tera homaro kulminas ĝuste en rompo de la plej alta leĝo de la vivo mem, tiu, kiu postulas "unu vivohoron por unu vivohoro" aŭ "saman valoron por sama valoro" kaj ne pli da valoro por malpli da valoro. Sed kiam la absoluta kondiĉo por la perfekta ekzistado de la vivo tute ne estas plenumata, ĉar konscie la estuloj evoluas por fariĝi geniuloj pri kamuflado de la ĉiutaga vivo tiel, ke eĉ laŭleĝe ili povas ricevi pli da valoro por malpli da valoro kaj sekve povas proprigi al si vivohorojn, por kiuj ili tute ne redonas iun ajn vivohoron, do tio ja necese rezultigas, ke iuj estuloj en la estado tute ne ricevas siajn proprajn vivohorojn, ĉar ili estas okupitaj de aliaj estuloj, eĉ kelkfoje antaŭ ol ili mem naskiĝas. Kaj per tio tiuj aliaj estuloj povas posedi ne nur siajn proprajn vivohorojn ne donante ion ajn rekompence, sed ankaŭ bone vivas surbaze de la vivohoroj rabitaj de la kunestuloj. Tial estas memkomprenebla sekvo, ke sub tiuj cirkonstancoj la tera homaro neniel povas vivi la absolute perfektan vivon. Sekve hodiaŭ estas ankaŭ tiel, ke ĉiuj estas devigitaj de ĉiuj koncentri sin pri tio, kiel plej bone protekti sin kontraŭ tiu dominanta vivrabado. Sekve ĉiuj estas pli malpli devigitaj fari sin fakuloj pri "la vivrabado".
      Sed ju pli oni kredas protekti sian vivon pere de tiu evoluo, des pli grandioze defektiĝas la mondo, kio ĉi tie signifas: la realan normalan spertadon de la vivo fare de la tera homaro. Tio plue esprimiĝas en militoj el ĉia speco kiel militoj inter nacioj, militoj inter laboristoj kaj labordonantoj, militoj inter religiaj sektoj, militoj inter politikaj movadoj, militoj inter unuopaj homoj. Envere nepre necesis "kristnaska evangelio", revelacio de la lumo aŭ estulo, kiu povas demonstri por la teraj homoj, ke "pli bone estas doni prefere ol preni", kaj ke "oni alturnu la dekstran vangon post frapo sur la maldekstra", same kiel donante sian vivon por aliaj oni posedos ĝin. Sekve ne temas pri tio, ke oni postulu du aŭ pli da vivohoroj por unu, ĉar reale oni tute ne venis en la mondon por esti servata, sed por servi, kaj precipe, ĉar oni povas servi al la homaro, la kunestuloj kaj la mondo nur "servante" kaj ne "igi sin servata" aŭ alimaniere fari sin parasitoj aŭ damaĝaj abnormaĵoj, sekve de kio oni estas malhelpo de la dia kreado aŭ manifestado de monda paco.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.