Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-34) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio   

 

 
25-a Ĉapitro
"La ĉiela regno" aŭ la vera mondpaco ne estas mondo bazita sur vetkuro pri rabado de la vivohoroj de la kunestuloj
La grandmagazeno do estas la floro de tiu mondo aŭ mensa sfero, en kiu oni "prefere prenas ol donas" kaj sekve malhelpas sian plenan kaj totalan spiritan liberecon. La tera homo fariĝis mensa sklavo, kaptito de la mono, senkonsidere, ĉu tio okazas kiel mizerulo aŭ riĉulo. Neniu el tiuj du formoj de apero plenumas la kondiĉojn por la monda paco. Kaj cetere tiu estas maleblaĵo tiel longe, kiel tiuj du manifestoformoj estas ĝenerale validaj. "La ĉiela regno" aŭ la vera mondpaco ne estas mondo de laŭleĝaj aŭ kontraŭleĝaj sklavoj aŭ sklavposedantoj. Ĝi ne estas mondo de individuo kun mastropopolaj tendencoj. Ĝi ne estas regno aŭ sfero bazita sur la vetkuro pri rabado de la vivohoroj de la kunestuloj. Ĝi povas ekskluzive esti mondo, kie ĉiuj amas ĉiujn, aŭ ĉiu individuo amas sian proksimulon kiel sin mem. La kristnaska evangelio sekve ne estas bela aserto, sed kontraŭe estas la venonta plej alta scienco de la tera homaro. Kaj estas tiu scienco, kiu elradias de ĉio, kio malkaŝas sin kiel vera genia arto kaj kreas atmosferon en la grandiozaj haloj de la grandaj artmuzeoj, elsendas de tiuj vandoj, bretoj kaj montrujoj sian mondbeligan atmosferon. Ankaŭ ĉi tie estas ŝanĝitaj vivohoroj, kiujn ni vidas, sed ili ne plu estas pagrimedoj en la ekonomio de mensa kaj korpa sklaveco. Nun tiuj tiel progresintaj vivhoroj fariĝis tio, por kio ili origine estis destinitaj – konscie aŭ nekonscie flanke de la kreintoj – nome karesoj al ĉiun spektanton. Ili ĵetas ĉielan aŭ superteran inspiran lumon profunden en lian animon kaj per tio donas al li la senton de la ekzisto de pli alta mondo ol tiu pere de aĉeto kaj vendo de vivohoroj bazita sur sklava kaj mastropopola estado, kiun ĝis nun ni konceptis kiel kulturon kaj civilizon. Tiel la grandaj artmuzeoj de la ŝtatoj estas la komenciĝanta rezulto de la enveno de "la vera homregno" en la teran sferon. Ĉio, kio konstituas vere genian arton, povas ekskluzive esti kulmino de scienco, kaj same tiel vera scienco en si mem estas manifestebla nur kiel genia arto. Sekve tiuj du faktoroj kune konstituas unuecon, kiu povas ekzisti absolute nur kiel vera kareso, kio signifas, ke tiu unueco estas ekskluzive ĝojo kaj beno por la vidanto. Arto, kiu en sia strukturo ne reprezentas la plej altan sciencon sur sia kampo, ne estas arto kaj same tiel scienco, kiu ne estas arto, ne estas vera scienco.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.