Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio |
26-a Ĉapitro
Kiam scienco ne estas arto kaj arto ne estas scienco
Kiam tiel nomata artaĵo ne estas arto, do la kaŭzo estas, ke al ĝia kreinto mankis scio kaj rutino por fari sian verkon centprocente en kontakto kun la leĝoj de la vivo aŭ kun ĉia kreovibrado.
Kaj kiam ĝi ne estas sur ondolongo kun tio, ĝi laŭ responda grado aperas kiel malharmonio.
Ĉar tiel ĝi ne estas perfekte, laŭ responda grado ĝi estas misgvida.
Tiujn estulojn, kiuj ne povas vidi la neperfektecon, ĝi do devojigas en ilia koncepto pri tiu parto de la vivo, kiun ni devas lerni koni pere de la menciita artaĵo, ĉu en formo de pejsaĝo, estuloj aŭ abstraktaj aferoj.
Ĉi tie la afero estas tute same kiel rilate al libro aŭ literatura verko.
Samgrade kiel tiu devias de centprocenta perfekteco ĝi ja estas erarmontra, kaj ĝiaj rakontoj aŭ analizoj estas falsaj.
Tiu, kiu devas lerni la absolutan veron aŭ la realon laŭ tia prezento, do samgrade, kiel tiu verko estas erarmontra, kondukiĝas preter la realaj faktoj.
Kaj nur la neperfekta estulo povas koncepti la menciitan libron kiel perfektan artaĵon.
Se iu scienco ne estas arto, la kaŭzo estas, ke ĝi ne estas en plena kontakto kun la leĝoj de la vivo, sekve de kio ĝi necese aperu kiel malharmonio. Ĉie, kie scienco ne estas arto, ĝi kaŭzas al la homoj malfeliĉon kaj suferon. Ĉu ne estas ĝuste pro tia scienco, ke grandaj partoj de la tero estas perdigitaj, milionoj da homoj mortintaj en ekstermejoj kaj gaskameroj, torturiloj kaj aliaj sciencaj inventoj? – Kaj kion oni opinias pri la atombomboj kaj la pereo de la urboj Hiroŝima kaj Nagasaki, kie senaverto kaj meze en sia ĉiutaga okupo survoje al lernejo, fabriko kaj kontoro miloj da homoj, infanoj, plenkreskuloj kaj maljunuloj subite ekstermiĝas pro sciencaj inferaj flamoj? – Ĉu tio estas arto? – Ĉu tio estas perfekteco? – Ĉu tio estas absoluta malkaŝo de vero? – Ĉu tio estas la finaj senco kaj celo de la vivo, kiuj ĉi tie neskueble malkaŝiĝas por ni? – Se ne estas, kiel tio do povu esti arto? – Kaj se ne estas arto, kio signifas, se ne estas perfekta malkaŝo de la senco de la vivo kaj sekve estas neperfekta aŭ falsa malkaŝo de la menciita senco, kiel tiu atombombado do povus esti scienco? – Scienco, kiu ne estas vero, neniel povas esti scienco. Nur malsaĝuloj aŭ nesciantaj amasoj lasas sin blindigi de la tuta malvero kamuflita kiel scienco kaj la el ĝi sekvantaj volgvidado aŭ konduto. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
