Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio |
27-a Ĉapitro
Tra siaj scio kaj potenco la vera geniulo malkaŝas nur amon
Sed, ĉu la atombombo kaj ĉiuj ceteraj sciencaj aferoj ne estas geniaj? –
Ĉu ne estas genie, ke oni povas esplori tiom de la strukturo de la materio, ke per tio oni kapablas regi la naturfortojn laŭ tiel abunda maniero? –
Jes estas ĝuste, ke la sciencaj eltrovaĵoj kaj inventoj esprimas tiom da inteligento sur la pure fizika, teknika kaj kemia kampo, sed samtempe ili malkaŝas, ke iliaj kreintoj estas komplete sen absoluta scio pri tio, por kio ili uzu grandiozan povon.
Tiel la tera homo evoluigis por si kapablon manipuli la elementojn.
Ĝi povas krei fulmon kaj tondron.
Ĝi fariĝis materia giganto, sed tiu giganto ne estas geniulo tiel longe, kiel ĝiaj rezultoj ne estas karesa, inspira kaj viviga artaĵo por la vidantoj.
Kiam la manifestaĵoj de la menciita giganto donis tutecan rezulton nur en formo de parte detruita, torturita, senmoraligita, materiisma kaj venĝema homaro, kiu malsatanta kaj frostanta nun serĉas rifuĝon en ruinaj amasoj de la iam tiel belaj kulturaj centroj ekipitaj per nutraĵo, varmo, lumo kaj vivbonaĵoj, tiel longe lia verko ne estas vera arto kaj sekve plene senestas geniecon, plejparte estas konsiderabla nur kiel ĉio domina fuŝaĵo.
Ĉar la genieco estas kulmino de la arto, nenio ajn povas fariĝi genia neestante arto.
La genieco ne estas la povo krei al si scion kaj potencon, sed estas kontraŭe ekskluzive la povo malkaŝi per scio kaj potenco la absolutan veron, la absolutan sencon de la vivo, kiu plue estas la sama kiel la absoluta amo.
Kiam la scienco kulminos – ne en detruado kaj korpodifektado al la tera homaro – sed kontraŭe en la apero meti ĝin en la plej altan kontakton kun la senco de la vivo aŭ la amo, tiam ĝi estos la vera aŭ la absoluta genieco.
Kaj tiu genieco estas la kulmino de la plenumo de la kristnaska evangelio.
Tiam troviĝos daŭra paco sur la tero, kaj radiaŭreolo de agrablo lumos sur ĉiuj ĝiaj kontinentoj kaj maroj en formo de la absoluta ĉiela regno.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
