Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-34) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio   

 

 
28-a Ĉapitro
Enamiĝo estas kiel ebrio kaj vualas la veron
Sed kiamaniere tiuj analizoj pri grandmagazeno, la artmuzeo, scienco kaj arto rilatas al virgulina nasko? – Ni ja nepre faris tiujn analizojn ĝuste pro tiu temo. Ĉu ne tiuj analizoj montris al ni, ke en la menso kaj vivmaniero de la tera homo komencas estiĝi sfero de perceptado, kiu neniel rilatas al la procezo de la besta generado aŭ multiĝo? – Ĝi montriĝas esti interesa sfero, kiu diferencas de tiu de la besto per tio, ke ĝi troviĝas plene ekster la kultado de virsekso aŭ insekso. En sia plej alta apero ĝi realiĝas en la agado krei nur pro la kreado. En sia plej alta formo tiu kreado sekve ne estas amindumo de virestulo aŭ in inestulo aŭ inverse. Ĝi ne estas la kverado, kiun faras arbara kolombo al sia kunulo, kvankam eble en sia plej malalta aŭ delikata komenciĝa formo ĝi kelkfoje iagrade estas ankoraŭ infektita de energioj de enamiĝo. Estas tiu kreotendenco, kiu finfine fariĝas la plej pura kaj plej nobla arto. Sed en tiu komenciĝa mondo de la arto do troviĝas okazoj, kie la artistoj ankoraŭ povas inspiriĝi al kreado nur tra ebrio de enamiĝo. Kiam tiaj artistoj ne estas enamiĝintaj, ili ne povas krei. En certaj okazoj tio validas kaj por skribantaj kaj por bildaj artistoj. Kiam finfine ili estas enamiĝantaj, ili kelkfoje kapablas krei grandan produktaĵon, sed preskaŭ ĉiam tiu produktaĵo estas en poema aŭ bilda arto superdimensia aŭ ŝvela laŭdado de la vira aŭ virina atmosfero de enamiĝo kaj sekve ne estas centprocente reala vera arto. Memkompreneble tiuj artaĵoj kreitaj en ebrio de enamiĝo povas esti eksterordinare belaj kaj ravaj por la sentostampita leganto aŭ vidanto, kaj per tio povas fari sian kreinton fama kaj kultata kiel geniulo. Sed por la objektiva pensanto, kiu serĉas la absolutan veron, ili ne havas altiran forton. Ĉar la kreitaj produktoj ne estas manifestitaj en objektiva plena senpartieco, ili kiel menciite neniel povas sur sia kampo esti absolute perfekta aŭ centprocenta esprimo de la reala vero kaj sekve laŭ responda grado ne estas kalkulebla kiel arto. Arto devas esti reala esprimo de la vero. En mala okazo ĝi ne estas scienco. Kaj kiam ĝi ne estas scienco, ĝi povas esprimi de la kreinto aŭ origino nur lian iluzion aŭ eraron, lian ebrion kaj la el tio sekvantan tendencon de troigo aŭ partieco sur la koncerna kampo. Kaj multaj famaj majstraĵoj antaŭe konceptitaj kiel arto, ĉu en formoj de libro aŭ bildoj, iom post iom kiel sekvo de tio fariĝos makulaturo laŭ la progresado de la evoluo, kaj laŭ tio, ke la konservokapablo de la tera homaro malkaŝos tiujn diversajn mankojn.
      Arto povas esti vera nur per tio, ke ĝi estas reala vera scienco, kaj vera scienco povas ekzisti nur kiel centprocenta esprimo de la absoluta vero, kaj ĝia esprimo de la absoluta vero neniel povas ekzisti sen plena senigo de partieco, kaj tial ĉi tie montriĝas fakto, ke estulo, kies organika strukturo kondiĉas, ke ĝi povas sensi aŭ percepti nur partiece, neniel povas percepti la absolute perfektan veron. Estaĵo, por kiu estas vivkondiĉo posedi alian estulon kiel favoraton kaj esti reciproke amata de tiu estulo kiel favorato, neniel povas esti io alia ol partieca rilate al tiu estulo. Tiu partieco estas ĝia ĝojo, ĝia plej alta vivofeliĉo kaj per tio ĝia normaleco.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.