Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-34) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio   

 

 
29-a Ĉapitro
Iom post iom la estulo evoluiĝas por fine povi naskiĝi en speciala "kristokorpo" anstataŭ en speciala maskla aŭ femala organismo
Estas fintravivado de tiu normaleco, kiu liberigas la teran homon de tiu partieco, kiu malhelpas al ĝi vidi la absolutan veron en ĉio kaj ĉiuj. Ĝi vidas la veron nur rilate al sia partieco kaj deziras nur vidi kaj percepti okazaĵojn aŭ aferojn, kiuj povas esti ligno sur tiu provizore sola varmiga fajro de ĝia vivo. Ĉi tie montriĝas memkomprenebla afero, ke la interpretoj de la vivo, kiujn faras tiu estulo, ne povas fariĝi sciencaj analizoj de ĝia absoluta strukturo, de ĝia senmorteco kaj ĉioamo kaj de la per tio malkaŝita perfekta homo aŭ "la bildo de la eterna Dio", sed kontraŭe fariĝas ĉio domina aserto aŭ manifestaĵo de la normaleco de la besto, de ĝiaj specialaj seksaj viraj aŭ inaj avidoj kaj la el tio sekvanta justigo de ĵaluzo, posedrajto kaj ĉiuj ceteraj formoj de egoismo aŭ malamo, de faktoroj elvokantaj militon aŭ skismon. Ke ĉiela regno aŭ vera pacregno ne povas konsisti el tiaj sekse partiecaj estuloj, tio nature estas same memkomprenebla afero. Kaj ĉi tie fariĝas facile kompreneble, ke la preta "kristestulo", la perfekta homo aŭ la estulo laŭ "la bildo de Dio" ne povas esti nura virestulo aŭ nura inestulo, sed necese estas estulo, kiu ne teniĝas malsupre en la malvarmaj sangaj sferoj de la partieco kaj sinkultado pere de organika strukturo, kiu povas kondiĉi nur partiecajn manifestaĵojn. En kunligo kun la apero kaj identeco de la tera homo kiel "kristinfano" ni sekve ne povas eviti la nocion "virgulina nasko", alivorte naskiĝo, kiu ne estas rezulto de la sekskuniĝo de virestulo kaj inestulo aŭ de ilia kunesto kiel "unu karno". Laŭ la evoluo en ĝia menso de la kristoprincipo ĝi devas tra la teraj vivoj atingi antaŭen por povi naskiĝi en speciala krista korpo, kio signifas korpon, kiu ne estas speciala virbesta organismo aŭ speciala inbesta organismo. Laŭ sia strukturo tiuj du organismoformoj ja estas specialaj rimedoj por la partieco, kaj tial ili nenial povas esti specialaj rimedoj por la malo: la altruismo kaj la ĉioamo. Sekve estas neevitebla naturleĝo, ke ĉe la tera homo la virbesta organismo kaj la inbesta organismo devas degeneri laŭ tio, ke la ĉioamo aŭ la amo al proksimulo vere komencas fariĝi la plej alta avido aŭ inklino de la individuo.
      Sed kiel la besta menso, la egoismo aŭ la seksa posedinklino aŭ posedrajto povas manifestiĝi nur tra la specialaj virorganismo kaj inorganismo, tiel same la perfekta kristomenso povas manifestiĝi nur tra korpo, kiu ne estas speciala vir- aŭ inorganismo. Kiel alie la estulo povu liberiĝi de partieco rilate al la mala sekso kaj la de ĝi sekvantaj rivalado, ĵaluzo kaj venĝemo?


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.