Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-34) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio   

 

 
3-a Ĉapitro
Kial en nia tempo la religia principo estas nur duaranga afero, dum la pure materiismaj analizoj, mezuroj kaj pezo estas konceptataj kiel ĉefa afero en la vivo de la estuloj
En nia tempo la afero estas alia. La kredo ne plu havas tiun potencon, kiun ĝi havis en la estinteco. Hodiaŭ troviĝas multaj estuloj, kiuj ne plu estas gvideblaj per la dia sugestio, kio alivorte signifas, ke ili ne plu kapablas "kredi". Por ili la religia principo kaj ilia ĉiutaga vivo fariĝis du aferoj. Kaj el tiuj du aferoj la ĉiutaga vivo fariĝis la ĉefa, dum la religia principo estas nur duaranga afero, se ĝi ne tute eliris el la konsidero. Oni sekve komprenas, ke la mensa malsato de tiuj estuloj ne plu estas kontentigebla per parolo de la reĝo, la ĉefpastro aŭ ia alia saĝulo. Estas ja eĉ tiel, ke hodiaŭ la reĝo tute ne plu estas "reĝo" laŭ tiu signifo, kiun ni esprimis en la antaŭa teksto. Hodiaŭ li estas nur formortanta ombro, mensa ruinaĵo de la estinta aŭtokrata dia digno de la reĝo principo. Tial la estuloj tenas sin nur al tio, kion ili povas koncepti kiel konkretajn okazaĵojn. Kaj ĉar ankoraŭ ilia intelekteco temas nur pri pure materiismaj faktoj, kiujn ili kapablas sperti, ĉio okazanta ekster tiu spertokapablo estas nur io nereala, estas eltrovivaĵo, fantaziaĵo aŭ imagoj de aliaj estuloj. Kaj ĉar ili perdis la kapablon "kredi", ili kroĉas sin ekskluzive al la materiaj rezultoj sur la limigita kampo de ilia inteligentokapablo. Por tiaj estuloj datoj, mezuro, pezo, volumeno, rapidecoj, ondoj, vibroj, kemiaj formuloj kaj simile estas praktike ĉio. Ili devas uzi tiujn aferojn, ĉar ili estas necesaj en la konstruo de ĉia formo de inteligentecaj aŭ logikaj pensovicoj, kiuj alivorte estas la samo kiel analizoj.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.