Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio |
30-a Ĉapitro
La seksa polusa stato de la estuloj kaj la totala plenumo de la leĝo pri amo al la proksimulo
Tio, kio distingas la teran homon de la ordinara besto kaj faras ĝin "kristinfano" aŭ estiĝanta perfekta homo, do estas ĝia komenciĝanta kresko for de la mala sekso.
Ke tiun kreskon peras komenciĝanta nova organika strukturo profunde en la konscio de la estulo, tio do montriĝas fakto aŭ realo tra tiuj spertoj, kiuj montras evoluon de la kapablo senti simpation – ne nur por la mala sekso – sed ankaŭ por la propra sekso de la estulo.
Laŭ sia plej profunda naturo ĉia simpatio estas sekseco, kaj tial ankaŭ tiu nova organika strukturo estas el seksa naturo.
Tiel longe, kiel la sama homaro ankoraŭ ne estas instruata pri la plej alta strukturo de la vera sekseco, estas ja tute nature, ke sur sia nuna ŝtupo en la menso de la tera homaro tiu simpatia naturo grandskale estas tute ne kulturita aŭ estas neperfekta, ke ĝi eĉ devojiĝas en multajn specojn de erarkreskoj.
Estas tiuj erarkreskoj, kiuj kaŝiĝas sub la nocio perverseco.
Ke tiuj erarkreskoj aŭ perversecoj floros tiel longe, kiel la tera homaro estas komplete nescia pri tiu parto de la strukturo de la seksa principo, kiu troviĝas ekster la regiono de la pure speciala virestulo kaj inestulo, tio nature estas memkompreneblaĵo.
Sed tio ja ne ŝanĝas la kreskon de "la kristinfano".
La spertoj, la erariĝoj kaj la perversecoj estas nur naskodoloroj kaj lekcioj, kiuj iom post iom devas doni al la estulo tiun saĝon, kiun ĝi bezonas, kaj kiu finfine kondukas ĝin en kontakton kun ĝia estonta stato kiel "homo laŭ la bildo de Dio".
La aferoj propra sekso kaj mala sekso do estas io, kio en la menso de la tera homaro reduktiĝas avantaĝe al la amo al proksimulo. Tiel la proksimulo reale estas nova "sekso", komenĉiganta nova objekto por la simpatio kaj amo de la individuo. Profunde en la konscio de la tera homo sekve komenciĝas evolui nova organika strukturo, kiu iom post iom transformas la nuntempan organismon de la tera homo de unuseksa stato al duseksa stato kaj per tio faras la individuon estulo, en kiu la femala kaj maskla principoj estas en totala ekvilibro. Kaj laŭ kosmaj analizoj en mia ĉefverko Livets Bog estas tiu ekvilibro, kiu ekskluzive estas kondiĉo por kreado aŭ manifestado de la absoluta amo al proksimulo kaj de la tra ĝi elvokita totala malkaŝo de "la plenumo de la leĝo". Tiam la estulo transformiĝis al mensa sunestulo, kiu ne havas ombron, sed elsendas sian radiaŭreolon sur ĉion kaj ĉiujn, same kiel la sunoj kaj stelurboj de la universo. Dum la viro kaj virino aŭ vir- kaj inestulo en pura formo estas nur mensaj duonsonoj ĉar ili ne povas senti simpation por kaj ankoraŭ malpli povas ami sian propran sekson sekve de kio ili ĵetas grandan plenombron kontraŭ tiun sekson, la perfekta kristestulo aŭ la dupolusa spiritestulo estas tutecestulo aŭ tutecsuno. Tial en si mem ĝi ne povas elsendi mensan ombron. Ĉar ĝi estas dupolusa ne ekzistas por tiu estulo iu mala sekso por favori aŭ iu propra sekso kun kiu rivali aŭ al iu senti malsimpation. Ĝi sendas sian varmigan lumon al ĉio kaj ĉiuj. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
