Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-34) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio   

 

 
31-a Ĉapitro
Seksaj erariĝoj kaj abnormaĵoj dum la polusevoluo de la tera homo
Ĉi tie kelkaj legantoj demandus, ĉu vere estas la intenco, ke viro devas ami alian viron tiel, kiel li kutimas ami virinon, kaj ĉu virino devas ami alian virinon, kiel ŝi cetere kutimas ami viron. Kaj ĉi tie la respondo kompreneble plej altgrade estas nea. Kompreneble ne estas la intenco de la vivo, ke viro devas ami viron aŭ virino ami virinon, ĉar en tia okazo la vivo aŭ la Providenco ja ne bezonus transformi la virojn aŭ la virinojn al tute novaj seksaj estuloj. Ĉar en sia pura formo la virestulo kaj la inestulo estas orgnike kreitaj por ekskluzive povi ami la malan sekson, kaj tial nek la viro nek la virino povas laŭ perfekta maniero ami sian propran sekson. La estuloj de tiu sekso same estas onia proksimulo kiel la mala sekso, kaj tial, tiel longe oni ankoraŭ pli aŭ malpli aperas kiel viro aŭ virino oni neniel povas laŭ perfekta maniero plenumi la amleĝon, kiu absolute kondiĉas, ke oni amu sian proksimulon kiel sin mem. Ordoni, ke virestulo devas ami virestulon kaj ke inestulo devas ami inestulon, ke viro devas ami viron kaj virino ami virinon, tio estas same malsaĝa, kiel estas ordoni fiŝo vivi en la aero kaj la birdo vivi en la akvo. Se tamen troviĝas estuloj, viroj kaj virinoj, en kiuj troviĝas tendenco ami sian propran sekson, do tio ja nur konfirmas, ke en ili jam komencis estiĝi la nova organika strukturo, kiu devas transformiĝi la besto en "la tera homo al kristestulo aŭ "la perfekta homo laŭ la bildo de Dio".
      Sed ĉi tie oni ne povas sufiĉe firme emfazi, ke tiu nova simpatio por sia propra sekso estas longege for de sia destino, se ĝi esprimiĝas kiel arda avido posedi sole por si mem iun aŭ alian estulon el propra sekso kaj per tio malkaŝas sian praktikanton kiel responde ardan "enamiĝintan" estulon. Sed "enamiĝinta" estulo necese povas senti ĵaluzon kaj sekve havas en sia menso ĉiujn kutimajn geedzecajn suferojn, malfeliĉan amon kaj la el tio sekvantan vivabomenon. Tia estulo sekve ne povas esti reprezentanto por "la nova homo", kristestulo aŭ estulo en ekvilibro. Kontraŭe ĝi reprezentas precize la saman malekvilibron kiel tiun, kiu peras la malfacilaĵojn, malĝojojn kaj suferojn de la vira kaj ina estulo. Kaj ankaŭ ne plibonigas la aferon, ke ĝuste tiu seksa poluso en la estulo por kiu ĝi ankoraŭ ne havas organismon, estas la dominanta. Se iu viro estas enamiĝinta en alia viro kaj ĉi tie sentas la suferojn de la posedinklino kaj ĵaluzo, do tio ja nur esprimas, ke laŭ responda grado lia maskla poluso estas malfunkciigita kaj ke tial lia femala poluso regas lin, alivorte, ke li fariĝis speco de virino en vira organismo. Estas memkomprenebla afero, ke tio estas akre kontraŭa al la senco kaj celo de la vivo kaj sekve devas turniĝi sur la ĝustan vojon: ekvilibro de la du polusoj aŭ ekvilibra kunlaboro en la menso de la koncerna estulo. Kompreneble la samo validas por ĉiu virino, kiu povus aperi sub similaj cirkonstancoj.
      La kaŭzo, ke tiaj aferoj povas okazi, estas tro rapide aŭ nenature progresigita evoluo en la estulo de la mala poluso. Se tiuj suferoj kaj malfacilaĵoj kiujn estigas tiun evoluo, ja iom post iom reduktas tiun tro grandan rapidecon de la seksa evoluo tiel, ke la disvolvo de la ordinara poluso kaj la individuo per tio povas veni en seksan ekvilibron konforman al ĝia ŝtupo. Kaj kun tiu ekvilibro inter la du seksaj polusoj de la individuo kaj la el ĝi sekvanta ekvilibra kunlaboro inter la samaj du polusoj en la menso la besta ombroregiono komencas foriĝi de la apero de la estulo. Kaj kiel mensa suno lumiganta kaj varmiganta ĝi tiam komencas moviĝi trans la mensa ĉielo de sia proksimulo. Tiu, kiun oni amas, oni deziras feliĉigi. En situacioj, kie tio ne estas la okazo, oni amas realen nur sin mem.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.