Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-34) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio   

 

 
32-a Ĉapitro
La genera principo de la perfekta homo aŭ la fundamento por la fizika konserviĝo de sia specio
Ĉi tie mi prezentis kelkajn unuopajn punktojn el la analizo de la seksa strukturo por montri, ke la fina totala apero de "la kristestulo" ne estas en formo de "viro" aŭ "virino", sed kontraŭe estas tute nova estulostato.
      Tiu estulostato ne manifestiĝas en formo de la du sekspartoj, virestuloj kaj inestuloj, kaj tial la generado aŭ konserviĝo de la specio de ĝiaj estuloj ne povas periĝi per sekskuniĝo de tiuj du estuloj, sed post atingo de sia plena matureco ĝi devas periĝi de speco de "ĉasta naskiĝo", kio ĉi tie signifas memfekundigon, kiu plue okazas tra materiiĝo. Sed rilate al tio, mi devas referenci al analizoj en Livets Bog. Tiel montriĝas ĝuste, kiam Kristo rakontas, ke en "la ĉiela regno" oni ne geedziĝas. Kiel informite ĉi tie la kunligo de la kristestulo kun "ĉasta naskiĝo" okazas nur tra la estonta memfekundigo. Sed ĝi troviĝas milojn da jaroj pli antaŭe en la evoluo de la tera homaro kaj estas absoluta maleblaĵo tiel longe, kiel la organika strukturo de la tera homo ankoraŭ kondiĉas, ke pli aŭ malpli ĝi devas peri kiel speciala virestulo aŭ speciala inestulo. Estas ekskluzive la nova seksa strukturo, kiu povas levi la viron el la "malbeno de la peko: "en la ŝvito de via vizaĝo vi devas manĝi vian panon", kaj liberigi la virinon de la sama malbeno aŭ de la afero "naski siajn infanojn kun doloro".
      Tiel ĉi tie montriĝas kompleta maleblaĵo, ke la historia jesua infano povu esti naskita aŭ povu esti veninta en la mondon surbaze de memfekundiĝo, ĉar ĉi tie sur la tero tiu organika stato troviĝas nur en malforta komenciĝanta feta stato kaj estas ankoraŭ plene ekster ĉia fekundiga aŭ genera kapablo ĉe la tera homo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.