Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio |
33-a Ĉapitro
La pereo de la bestoregno kaj "la releviĝo de Kristo" en la tera homo
Tio, kio faras la teran homon "kristinfanon", do estas tio, ke en sia evoluo antaŭen al tute nova vivosfero ĝi estas survoje for de la besta stato kaj nun moviĝas rapide antaŭen al nova stato, kie oni ne geedziĝas, kaj kie oni ne naskiĝas de virino, ĉar ĉi tie troviĝas nek viroj kaj nek virinoj, kaj kie la specio sekve konserviĝas per psika procezo, kiu formiĝas kiel memfekundigo.
Sed al tiu stato apartenas ankoraŭ tiu regno, kiu "ne estas el ĉi tiu mondo".
Ne estas mirige, ke la geedzecaj rilatoj kaj seksa kampo de la tera homo estas subigita al grandaj osciloj ke la estuloj troviĝas en multaj specoj de devojiĝoj de la pure vira aŭ ina stato aŭ la tielnomata natura sekso, kaj ke iliaj geedzecoj estas kadukaj, dum samtempe ili progresas en evoluo de arto kaj scienco, tekniko kaj genia povo aŭ la tuta konscia volo, kiu troviĝas super la besto.
Grandskale ili fintravivis "la bestan seksecon" kaj nun komencas reprezenti tute novan estulostaton.
Ili povas regi la elementojn, povas reguligi la materion pere de instrumentaroj, kontaktiloj kaj fotoĉeloj.
Tiu povo estas la komenciĝanta adaptiĝo al "la bildo de Dio".
Estas la komenciĝanta kristokonscio aŭ menso de la perfekta homo, kiu moviĝas.
Sed ankoraŭ mankas al la individuo tiu lerteco kaj povo en ĝia traktado de la vivo aŭ en la rilato al la proksimulo.
Kaj estas tiu manko, kiu kondiĉas, ke ankoraŭ la tera homo devas esti en "la bestoregno", esti en la zono de la milito, egoismo kaj ĵaluzo.
Kiam ĝi estos same lerta sur la animaj kampoj, kiel hodiaŭ ĝi estas sur la kampoj de tekniko kaj kemio, kaj kiam tiu lerteco estos tranformita al materia kaj korpa povo, tiam la estulo estos perfekta "kristestulo".
Tiam ĝi estas atinginta sian destinon, tiam ĝi fariĝis perfekta "bildo de Dio simile al li".
Sed ĝis tio okazos, la tera homo do ankoraŭ devas vivi en la solviĝo kaj degenero de sia besta menso kaj en la komenciĝanta kresko de sia vera homa aŭ krista menso kaj en la el tio sekvanta pli malpli malfeliĉa transira sorto, malfeliĉa geedzeca stato kaj en konfuza koncepto de la ĉiutaga vivo kiel hazarda miksaĵo de malbono kaj bono.
La bono en la estulo: la kreskanta kulturo, humaneco kaj amo al proksimulo do estas en ĝia menso la sunleviĝo de "la ĉiela regno", dum la kontraŭbatalo al la malbono: malamo kaj persekutado, malĝojo kaj sufero estas la sama menso la pereo de "la bestoregno".
Kun tiu transformiĝo de konscio "la kristestulo" estiĝas formo de la perfekta tera homo el la mallumaj tomboj de la morto al brilanta radiaĵo de la eterna vivo.
Kaj de la teraj kontinentoj kaj maroj nova inicita estulo omaĝas la eternan Patron.
La filo de Dio fariĝis "la reveliĝo kaj vivo".
En liaj okuloj brilas la ĉioamo, kiu plue estas la samo kiel la senmorteco kaj la eterneco.
|
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
