Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio |
34-a Ĉapitro
La kristnaska evangelio ne estas nur historia rakonto pri Jesuo, ĝi estas ankaŭ malkaŝo de la kosma identeco kaj sorto de la tera homo fare de Dio
Rilate al la historia kristnaska evangelio kaj la sorto de la tera homo troviĝas ankoraŭ kelkaj punktoj por kompari.
En la evangelio diriĝas: "Kaj anĝelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis ĉirkaŭ ili, kaj ili timis per granda timo.
Kaj la anĝelo diris al ili: Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo; ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro.
Kaj jen la signo por vi: vi trovos infaneton, ĉirkaŭvinditan kaj kuŝantan en staltrogo.
Kaj subite estis kun la anĝelo amaso de la ĉiela armeo, laŭdante Dion, kaj dirante: Gloro al Dio en la supera alto, kaj sur la tero paco, inter homoj Difavoro."
"Jes, ankaŭ ĉi tie la evangelio perfekte konformas al la tera homo. Ĉar tiu eta infano, kiu naskiĝas en la mondon estas "difilo", kaj la perfekta aŭ matura konscio de "la difilo" estas "la kristokonscio", tial la vera identeco de ĉiu tia eta infano estas "kristestulo". Kaj ĝuste estis la rekonilo, ke ĝi estis "vindita kaj kuŝanta en staltrogo". La rekonilo, ke la tera homo estas "kristinfano", do estas tio, ke ĉirkaŭ ĝi ŝajne ne troviĝas speciala abundeco de materiaj aŭ kosmaj riĉaĵoj. Malantaŭ malriĉaj kaj modestaj materiaj kaj animaj okazaĵoj ni trovas la novnaskitan "kristinfanon". Sed tiu priskribo ja konformas precize al la tera homo. Ĉu ne la granda plimulto de la homoj de la tero troviĝas en granda malriĉeco. Ĉu "la staltrogo", kio signifas la malriĉecon, la ekonomian mizeron, ne estas ĉio domina faktoro. Kaj ĉu ne estas same rilate al la pure anima flanko? – Ĉu ne ĉi tie ni vidas signojn je tio, ke "la kristinfano", "la kristkonscio" en la menso de la tera homo ankoraŭ estas tre delikata, malforta kaj senhelpa? – Per aliaj vortoj al anĝelo sekve diras, ke la ankoraŭ ne evoluinta kosma apero aŭ malgranda amkapacito de la tera homo ne forigas ĝian identecon kiel "kristinfanon", sed kontraŭe konfirmas aŭ pruvas ĝin. Jes, kompreneble. Se ne la tera homo estus precize tiel anime nekapabla, kiel ĝi ĝuste estas, ĝi ja ne estus iu "infano", sed matura aŭ plenkreska "kristestulo". Sed kiu estas la anĝelo, kiu donas tiun ĝojigan mesaĝon, kaj "la ĉiela arego", kiu kantas laŭdkantojn je la omaĝo de la Dio, la paco kaj la homaro? – Kiam estas parolo pri anĝeloj, tio sekve signifas, ke temas pri ĉielaj aŭ spiritaj estuloj. Sed kiuj estas tiuj spiritaj estuloj, kies vortoj kaj tonoj hodiaŭ vibras tra la teraj sferoj kaj anoncas, ke la tera homo estas "kristinfano"? – Ĉu ne estas ĉiuj tiuj amemaj estuloj, kiuj vivis tra la tempoj kaj sur la tero agis en la servo de la amo? – Kie ili estas tiuj grandaj profetoj, disciploj kaj apostoloj, reĝoj kaj mondliberigantoj, kiuj tra la tempoj kondukis la homaron? – Ĉu ne antaŭ longe ili ĉiuj foriris de la tera sfero kaj sekve fariĝis spiritaj estuloj, alivorte fariĝis anĝeloj? – Sed ĉu ne por ni hodiaŭ ilia kantado sonas tra la mondo kun granda forto? – Ĉu ne ankoraŭ en nia tempo la tuta aŭtoritatigita religia mondo estas portata ĉefe pere de la vivaj vortoj kaj parolo de tiuj estuloj? – Ĉu ne hodiaŭ sennombraj milionoj aŭskultas al la laŭdkantoj kaj omaĝo al Dio kaj la mesaĝo de ĝojo al la homoj fare de tiuj ĉielaj estuloj? – Jes, hodiaŭ "la kantado de la anĝeloj" ne estas malpli aktuala ol iam ajn. Kiel ni vidis la kristnaska evangelio ne estas nur transdonita historio pri malriĉa infano, kiu en fora estinta tempo naskiĝis en Betlehem sub tre kuriozaj cirkonstancoj, infano, kiu kreskis kaj fariĝis la absolute plej profunda fundamento aŭ vivo en ĉia vera kulturkreado, sed ĝi fariĝis ankaŭ plej altgrade la propra plej profunda kaj plej absoluta historio de la tera homo. Sekve krom tio, ke ĝi estas historia, fizika okazaĵo, la kristnaska evangelio estas ankaŭ simbola malkaŝo de la absoluta intenco de Dio pri la tera homo. Ni vidis, kiel la fizika rakonto kiu ja en si mem estas rakonto de la lumo, evangelio de ĝojo, mesaĝo pri tio, kiel la plej malriĉa infano fariĝis reĝo de lumo, reĝo de la vivo, malkaŝa de Dio mem, aperis ĉi tie nia kosma rerakonto en ankoraŭ pli granda elradiaĵo de ĝojo, ĉar ni vidis, ke la historio ne estis nur historio pri la mondliberiganto aŭ "difilo" mem, sed ke ĝi estis ankaŭ la propra kosma kaj sekve plej alta sorto de ĉiu unuopa tera homo. La tera homo mem estis "difilo", "kristinfano", estis mem vindita en staltrogo, estis mem vizitata kaj kultata de sanktaj reĝoj, havis Josefon kaj Maria kiel gepatrojn kaj estis honorata de ĉiela aŭ supertera arego, kaj mem devas releviĝi en malluma tombo de la morto kiel identa kun la releviĝo kaj la vivo mem estante unu kun Dio. Ĉu iu fabelo povas esti pli granda kaj pli dia? – Ne estas mirige, ke ĉielaj aregoj laŭdas kaj honorigas Dion, kiam oni vidas, la superteran lumelverŝon, kiun tra la kristnaska evangelio Dio promesas al la tera homaro kiel ĝian venontan feliĉan sorton. Kaj al la venonta daŭra "paco sur la tero" la ĉiela kantado sonos pluen al alia mondoj, planedoj kaj homaroj. Sur sunoj, steloj kaj galaksioj ni partoprenas feston ĉe la eterna Patro. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
