Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-34) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio   

 

 
4-a Ĉapitro
La materiisma koncepto de la kristnaska evangelio estas eĉ en plej bona okazo nur senvaloraj faktoj
Por la materiisma estulo sekve nur analizoj havas intereson. Tio, kion tiu estulo ne kapablas analizi, aŭ analizoj, kiujn ĝi ne povas kompreni, estas por li aŭ ŝi nur esprimo de fantazio aŭ nerealo. Tial, tiam la kristnaska evangelio de la Biblio rakontas pri infano, kiu naskiĝis en stalo kaj estis metita en staltrogon kaj sub malriĉaj kaj modestaj cirkonstancoj kreskis por fariĝi la plej granda spirita gvidanto de la homaro, konstatado de la pure eksteraj materiaj okazaĵoj kies sciencaj faktoj aŭ realaj historiaj datoj havas por la materiismo superan signifon. Se hazarde ne ekzistas tiuj realaĵoj, aŭ se ne restas aferoj, kiuj povas pruvi, ke Jesuo ekzistis, la kristnaska evangelio fariĝas tute senvalora por estulo kun tiu materiisme adaptita psiko. Tio estas tiom pli kurioza, ĉar, kiel ni vidos en la sekvanta teksto, la menciitaj historiaj datoj estas tute nekoncernaj al la evangelio mem. Ĉu Jesuo vere ekzistis, aŭ ĉu li neniam ekzistis. Ne estas la fundamenta afero en la kristnaska evangelio. Tiu evangelio ja ne estas skribita aŭ transdonita al la homoj por same kiel gazeta artikolo esprimi nur aktualan rakonton pri la privata vivo aŭ intimaj aferoj de tiu aŭ alia konata persono, kiu povas esti kontentiga por la ordinara terhoma materia scivolemo.
      Tiu, kiu interesas sin ekskluzive pri konstatado de realaj pruvoj pri la historia apero de Jesuo, reale tute ne bezonas la kristnaskan evangelion mem. En tia okazo ĝi estas, eĉ kun eventualaj historiaj datoj kiel faktoj, senvalora. En la plej favora okazo ĝi povas por tiu menciita estulo esti nur "arkeologia" kontentiĝo, sed por li ĝi neniam fariĝos evangelio. Lia scivolemo aŭ spirita bezono estis reale nur el "arkeologia" karaktero. La anima strukturo aperanta en la kristnaska evangelio en formo de la sorto de Jesuo estas por li io abnorma, tro fantazia aŭ nekompreneble anima, por kies akcepto li havas nek koron nek inteligenton. Por li la kristnaska evangelio estas la plej favora okazo nur aro da konstatitaj faktoj, la naskiĝo de estulo, kies sorto fariĝis skismo inter pastroj kaj fanatikulo, kvankam bonkora fanatikulo aŭ laika predikanto. Tiun anime nobligan grandecon, el kiu la evangelio en si mem estas, kaj kiun laŭ ĝia misio ĝi devas malkaŝi por tiu, kiu havas "orelojn per kiuj aŭdi" kaj "okulojn per kiuj vidi", tion la feravidan materiismon tute ne vidas, ĉar tio, kion la evangelio kaŝas malantaŭ la ekstera formo, malantaŭ la eventuale konstatitaj sciencaj aŭ nesciencaj ciferoj aŭ datoj, ne estas io, kio estas karakterizebla per ciferoj, volumeno, rapidecoj, ondolongoj, gramoj aŭ metroj. La kristnaska evangelio ja temas ekskluzive pri stimulado aŭ akcelado de tiu afero, kiun ni nomas amo al proksimulo aŭ pli ĝuste ĉioamo. Kaj kiel konate la ĉioamo ne estas io, kion oni povas karakterizi per mezuroj kaj pezoj. Laŭ sia profunda naturo ĝi estas la portanta principo de la universo mem. Kaj estas tiu principo, kiu estas la fundamento de la kristnaska evangelio. La kristnaska evangelio do rakontas aŭ malkaŝas tiun principon en formo de ĝia rakonto pri difilo, kiu naskiĝis sur la tero, kaj en formo de la kuriozaj okazaĵoj, kiuj estas ligitaj al tiu naskiĝo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.