Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio |
5-a Ĉapitro
La kristnaska Evangelio ne estas nur historia okazaĵo, sed estas ankaŭ simbolo pri la kosma sorto de la tera homo
Ke tiu naskiĝo estas historia okazaĵo por ĉiuj estuloj, kiuj havas la pli profundan kosman komprenon pri la vivo kaj la estado, kiu tute ne havas tiel grandan signifon kiel tiu cirkonstanco, ke la okazaĵo kun ĉiuj ĝiaj detaloj estas esprimo de aŭ bildo pri ĝenerale valida okazaĵo.
Estas tio, kio estas la mistiko de la evangelio.
Sekve por tiu, kiu havas kapablon superrigardi la okazaĵon laŭ kosma vidpunkto, la kristnaska evangelio ne estas nur fizika aŭ historia okazaĵo aŭ fakto rilate al la naskiĝo kaj mensa strukturo de Jesuo, sed ĝi estas ankaŭ malkaŝo de aŭ estas simbolo pri la kosma sorto de ĉiu unuopa tera homo.
La sorto de Jesuo, kiel ĝi formiĝas en la evangelio, estas la sorto de ĉiuj homoj.
Estas tiu duobla flanko de la rakonto, kiu faras ĝin evangelio.
Se ne la okazaĵo havus ĝuste tian formon, la rakonto pri ĝi neniam ajn fariĝis io alia ol maksimume rakonto pri fizika afero ian okazanta.
La tera homaro do ne ricevus kristnaskan evangelion, sed maksimume kelkajn historiajn datojn, kiuj povis havi arkeologian intereson, se entute ili atingus la postan mondon.
Tio, kio faris la kristnaskan evangelion senmorta, sekve estas ĝia identeco kiel ĝenerale valida principo. Estas tio, ke ĝi estas unu kun tiu sorto, kiun reprezentas kaj devas trairi senescepte ĉiuj homoj por fariĝi perfektaj homoj. Sen tiu perfekteco neniam ajn fariĝus "paco sur la tero". Kaj per tio la teraj homoj estus forigitaj de la spertado de tiu "agrablo", kiu estas la plej granda promeso de la kristnaska evangelio. Tio, kio faras la transdonitan kristnaskan okazaĵon evangelio, estas lastinstance ne la fizika naskiĝo de Jesuo mem, sed kontraŭe tiu cirkonstanco, ke la menciita naskiĝo esprimas "la kosman naskiĝon" de la tera homo. Ĉi tie oni komprenu, ke en si mem ĉiu tera homo estas laŭ kosma vidpunkto "difilo", kiu en la nuna tempo troviĝas en "la naskiĝo". Estas ĝuste, ke tiu "naskiĝo" daŭras plurajn terajn vivojn, sed tio ne ŝanĝas la principon. En la historia rakonto pri la naskiĝo de Jesuo esprimiĝas, ke tiu naskiĝo okazis sub la plej primitivaj cirkonstancoj, okazis eĉ en stalo, kie la eta novnaskita infano estas metita en staltrogon. Meze en la halaco de la ekskrementoj kaj en la halacoj de la bestoj kaj pli aŭ malpli ĉirkaŭita de mallumo, de malpuro kaj polvo naskiĝis la plej perfekta menso de la mondo. Sed ĉu tiu naskiĝo ne fariĝas genia simbolo aŭ bildo pri "la kosma naskiĝo" de la tera homo? |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
