Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-34) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio   

 

 
6-a Ĉapitro
"La naskiĝo" de la perfekta homo devas komenci en bestaj ĉirkaŭaĵoj kaj tradicioj
Kiel mi menciis antaŭe, la tera homo estas "difilo". Sed provizore ĝi ne mem konscias pri tiu identeco. Plej altgrade ĝi konceptas sin mem kiel "pekan homon". Sed kiam ĝi ne konscias, ke ĝi estas difilo, tio pruvas nur, ke tiu ĝia "difila" aŭ kosma "konscio" ankoraŭ ne estas tute naskita. En tio, pri kio oni ne fariĝis konscia, oni ja ankoraŭ ne naskiĝis. Sed, ĉar ĝi konceptas sin mem kiel "pekan homon", tiu rekono malkaŝas, ke en la nuna tempo ĝi vivas en du mondoj. Tio, kio faras la teran homon "pekan" estulon, estas ĝia aplikado de tiuj metodoj kaj principoj, kiuj estas la plej altaj idealoj kaj vivkondiĉoj por tiuj estuloj, kiujn ni nomas bestoj. Estas tiuj idealoj, kiuj esprimiĝas en la agoj ŝteli, rabi, mortigi aŭ en aliaj formoj de praktikado de la rajto de la kruda forto favore al la sinkonserva instinkto kaj la egoismo, dum por "la homa regno" tiuj idealoj signifas la plej grandan rompon de la leĝo kaj sekve subfoson de ĉia normala bonfarto. Kiam la tera homo konsideras tiujn manifestaĵojn "pekaj", tio ja montras, ke jam iom grade ĝi ekzistas kiel "homo", ĉar en mala okazo, se en tiu situacio ĝi entute povus reflekti pri si mem, ĝi ja konsiderus tiujn idealojn la plej perfekta formo de spertado de la vivo. Ĝi do estas malkontenta pri si mem, kiam ĝi aplikas tiujn bestajn metodojn. Kaj estas tiu malkontentiĝo, kiu igas ĝin senti sin mem kiel "pekan" homon. Ĝi ekvidis aliajn kaj pli grandajn idealojn, kun kiuj ĝi deziras esti en kontakto. Tiuj pli altaj idealoj povas esti nur la malo aŭ kontrasto al la idealoj de la bestoj aŭ pli ĝuste al iliaj naturaj instinktoj kaj inklinoj, kaj sekve devas esti altruismo kaj amo al proksimulo, kiuj ja estas la plej altaj idealoj de la "homregno", kaj tial ili pruvas, ke laŭ iu grado la estulo estas "homo".
      "La bestaj idealoj" fariĝis malbono, kiun ni deziras kontraŭbatali, kaj "la homaj idealoj" estas bono, kiun ĝi deziras proprigi, kaj tio montras kiel fakton aŭ realon, ke ĝi estas subigita al "naskiĝo". Ĝi troviĝas en "naskiĝo" kiel "vera homo". Tiu "naskiĝo" estas la samo kiel ĝia "transformiĝo de besto al homo". La vera aŭ perfekta homo sekve ne naskiĝas en "la ĉiela regno" ĉirkaŭita de ĉiuj ravaĵoj de la mensa aŭ spirita mondo sed en "la besta regno". "La naskiĝo de la difilo" sekve okazas meze en "bestaj" ĉirkaŭaĵoj kaj tradicioj. La halaco kaj malpuraĵoj de "la bestoregno" estas en lia proksimeco, jes, ĉu ne lia "kosma naskiĝo-procezo" dum la multaj teraj vivoj estas ĉirkaŭita de la tuta atmosfero de tia "stalo"? – "La stalo" aŭ "la besta regno" necese estas scenejo por "la kosma naskiĝo de la difilo". Tiu naskiĝo konsistas precize en tio, ke la estulo komencas vidi "la besto-regnon" kiel nuran "stalon" kaj ne kiel veran loĝlokon por la perfekta homo aŭ la kosme konscia difilo, kiu kiel "Kristo" estas "unu kun la patro".
      La evangelio rakontas al li, ke "la kristo-naskiĝo" povas okazi ekskluzive en "la stalo" (la bestoregno), ĉar ĉiu alia loko estis okupita. Kaj en kiu alia loko en la estado iu "Kristo" povus naskiĝi ol ĝuste en "la besto regno"? – En ĉiuj aliaj regnoj "la kristestulo" estas vive ekzistanta kaj kiel sekvo de tio ne povas naskiĝi". Tiu, kiu estas naskita, ne povas naskiĝi, antaŭ ol la vera morto estos trairita. Kaj la sola zono en la estado, en kiu "la kristestulo" aŭ pli ĝuste "la kristokonscio" povas esti "senviva", estas ja ekskluzive "la bestoregno". Ne estas mirige, ke la kristnaska evangelio donas al la naskiĝoloko de "la kristestulo" la esprimon "stalo". Kiam tiel altgrade, kiel estas fakto, ke la sorto de la tera homo elmontras mortigadon, militon kaj korpodifektadon, malamon kaj persekuton kaj la el tio sekvantajn konsekvencojn: malĝojon, melankolion kaj vivapation, do tio estas nur "la sonoj kaj halacoj de la bestoj", kiuj necese estu en "la stalo" kaj sekve ĉirkaŭas "la kosman naskiĝon" de la tera homo kaj per tio pli aŭ malpli faras "la stalon" ne taŭga kiel loĝloko aŭ restadejo por la difilo aŭ la perfekta homo. Tial oni povas ĉi tie kompreni, kial la evangelio promesas al la tera homaro pli altan mensan sferon en formo de "paco sur la tero" (totala abolo de la bestaj principoj en la menso de la tera homaro) kaj la el ĝi sekvanta "agrabla" (la brila suna varmo de la amo al proksimulo en ĉies okuloj kaj karesoj).
      Ke la novnaskita difilo devas kuŝi en "staltrogo" tiel longe, kiel li havas nur "stalon" kiel loĝlokon, tio estas memkomprenebla afero. Ne estas ordinara afero meti en "stalo" aŭ en loĝlokon por bestoj komforton indan al alta homa kulturo. Ĉi tie ordinare ne troviĝas milde balanciĝantaj luliloj aŭ molaj multekostaj infanlitoj, ĉar ĉi tie tio estas ja nur destinita kaj adaptita al la bestoj. La jesuoinfano aŭ la tera homo sekve dum tiu sia restado en "la stalo" kiel novnaskita "Kristo" aŭ "difilo" kuŝiĝis por ripozi en iu afero troviĝanta en "la stalo", ekzemple ĝuste en "la staltrogo".
      Sed kio estas "la staltrogo" laŭ "kosma kompreno"? – "La staltrogo" estas la terhoma organismo aŭ korpo ankoraŭ apartenanta al "la mambesto". "La novnaskita infano", "la ĉiela estulo", sekve metiĝas en objekton destinitan por la bestoj. Sed kiel la spirito eĉ de difilo povu manifesti sin en "stalo" alimaniere ol pere de tiuj aferoj, kiuj troviĝas en "la stalo"? – Kiel alie ol pere de bestokorpo "ĉiela estulo" povu aperi por "la bestoregno" de la materia mondo? – Ja, ankoraŭ ne troviĝas sur la tero veraj fizikaj korpoj por la perfekta homo aŭ "la ĉielaj estuloj".
      La difilo aŭ "la kristestulo" do devas pasigi sian unuan delikatan infanaĝon en "staltrogo", kio alivorte signifas: en "mambesta" organismo, ĉar ankoraŭ ne troviĝas veraj "homaj" organismoj (eteraj organismoj kreitaj per materiiĝo de kombinitaj pli altaj fizikaj kaj animaj materioj) sur la tero. Tial en sia unua delikata infana tempo la difilo devas aperi en speciala "virorganismo" aŭ speciala "inorganismo".


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.