Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio |
7-a Ĉapitro
En la konscio de la nuntempa homaro okazas batalon inter "la kristokonscio kaj la heroda diktaturo"
En tio, ke la viva estulo aperas kiel viro aŭ virino, ni fakte vidas la novnaskitan kristinfanon en la staltrogo.
Sed iom post iom "la infano" kreskas, kaj "la staltrogo" anstataŭigas per nova organismo, kiu ne estas destinita kiel "dormloko" por "novnaskita Kristo" aŭ "la kosma konscio" de la estulo, sed kontraŭe estas revelacio por tiu aŭ la videbligo de "la homo laŭ la bildo de Dio". Tiel la tera homo estas estulo, kiu tra la evoluo kreskas antaŭen por fariĝi konscia pri sia alta dia deveno kiel "filo de Dio" kaj, kiam tiu kresko estos finfarita, perceptos sin mem kiel "reĝon", kio en ĉi tiu okazo signifas kosman estulon, kiu rilate al pensado kaj volgvidado estas en kontakto kun la vivo kaj la naturo kaj sekve estas "unu kun la Patro". Tiel precize tiu "kosma naskiĝo" de la tera homo sekvas la historian rakonton de la kristnaska evangelio, ke eĉ nek la ĉeesto de "la tri sankta reĝoj" mankas. La kristnaska evangelio rakontas pri tri sanktaj reĝoj, kiuj en la steloj antaŭvidis la naskiĝon kaj naskiĝlokon de la kristinfano kaj sekve forlasis sian lokon por alvojaĝi kaj omaĝi "la reĝan infanon" kaj helpi al ĝi kun apogo en ĝia "malriĉo". Por kiu utilo alie la grandaj donacoj "oro kaj incencoj" aŭ aliaj valoraĵoj, kiujn ili donacis al la infano? – Ĉu ne kredeble, ke pro tiuj donacoj la malriĉa metiisto fariĝis kapabla fuĝi al Egiptio kune kun sia edzino kaj infano, for de la mortiga persekuto de la juda reĝo Herodo? – Sed ĉu ne "la kristinfano" estas en formo de la tera homo en precize la sama situacio, laŭ kosma vidpunkto? – Ĉu ne ankaŭ ĝi staras antaŭ iu "Herodo", kiu en sanga soifo kaj mortiga timo kaj ĵaluzo deziras ekstermi "la kristinfanon", kio ĉi tie signifas ekstermi la kristo-menson en ĝia konscio? – Ĉu ne tiu "Herodo" estas potenca faktoro, kiu klopodas teni la teran homon sklavligita al kultado al la bestaj tradicioj, al la multeco de mortigaj detaloj de la nescio kaj malamo? – Kio estas la granda mondodramo, kiu antaŭ nelonge trapasis la mondon? – Ĉu ĝi ne estas la mortigoj al la infanoj de Bethlehem transplantitaj al la teraj homoj de la dudeka jarcento? – Ĉu la kaŭzantoj de tiuj mortigoj ne estas aŭtokrataj, ĵaluzaj diktatoroj, kiuj je ĉia prezo kaj kun ĉiuj ajn disponeblaj rimedoj deziris ekstermi ĉiun unuopan faktoron aŭ vivan estulon, kiuj povus prezenti al ili konkurencon pri la potenco? – Ĉu ne la hodiaŭaj kaŭzantoj de la diktaturo de la kruda potenco, senkonsidere ĉu ĝi aperas kiel "kapitaldiktaturo" aŭ kiel same sendia "politika diktaturo", estas la "Herodo" (persekutanto) al la kristomenso en la tera homo sammaniere kiel la juda Herodo estis persekutanto de la kristomenso aŭ "la reĝodigno" en la menso de la jesua infano en Betlehem? – Ĉu ne ambaŭ diktaturoj taksas la potencon plej alte anstataŭ la rajton? – Ĉu ne milionoj da homoj devis iri en koncentrejojn, kiuj estis ekipitaj per mortigaj perversaj aŭ sadismaj torturaj aranĝoj, gaskameroj kaj fornoj de kadavrobruligado, por finfine tra tiuj disiĝi en formo de cindro por ĉiuj ventoj? – Eĉ ne eblis doni tombejon por tiuj homoj. Sed kial? – Ĉu ne, ĉar ili apartenis al rasoj, kun kiuj oni konkurencis pri la ekonomia kaj materia mondreganteco? – Alivorte rivaloj rilate al la avido pri posedado de la aŭtokrata, materia potenco super la tuta terhomaro. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
