Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio |
8-a Ĉapitro
Kiam oni mem kontraŭ la vero kaj la justo estas tiu perfidulo, pri kiu oni kulpigas aliajn
Kaj kial realiĝas hodiaŭ en certaj rondoj de la popolamasoj de la venkintoj [de la dua mondmilito] tiel fortaj protestoj kontraŭ ĝia eĉ plene aŭtoritatigita laŭjuĝa liberiĝo de la personoj suspektitaj kiel perfiduloj, militkrimuloj aŭ nenaciemaj individuoj? –
Ĉu ne estas treege evidente, ke ĉi tie temas ne pri inklino pri justo aŭ la emo ĝuste distingi inter lumo kaj mallumo, ĉar en tia okazo oni estus treege feliĉaj pro ĉiu liberiĝo bazita sur la ekzistanta kaj de la aŭtoritatigitaj fakuloj aprobita pruva materialo pri la senkulpeco de la koncernulo.
Sed tiel tute ne okazas.
Kontraŭe, post tio, ke jura tribunalo kun siaj fakuloj esploris aferon kaj ne trovis iun ajn kaŭzon de puno aŭ akuzo kontraŭ la akuzito, sekve de tio oni kompreneble devas liberigi lin, en multaj okazoj tuj aperas protesto, eĉ kelkfoje kun kontraŭleĝaj strikoj kaj eĉ en unuopaj okazoj kun memaranĝita eksekuto de la koncerna laŭjuĝa senkulpa persono.
Kion havas tiuj mempromociitaj "justopraktikantoj" kiel bazo por sia konduto al la menciita laŭjuĝe liberigita persono?
Nu, ĉar ĉiu ekzistanta suspekta materialo, kiu laŭsupoze povas esti kaŭzo de la akuzo kontraŭ la koncernulo, estas esplorita de juraj fakuloj, kiuj trovis ĝin komplete senvalora kiel bazo por jura procezo kontraŭ la menciita persono, la menciitaj mempromociitaj "justopraktikantoj" neniel povas havi alian bazon por sia persekuto al la koncerna estulo ol simple – senbazaj onidiroj. Surbaze de tiuj – senbazaj onidiroj – ili ignoras la aŭtoritatigitan juraferaron de la ŝtato kaj sekve faras sin mem leĝorompantoj laŭ plej granda stilo. Kiuj leĝorompantoj estas pli grandaj ol tiuj, kiuj faras sin mem mortigantoj? – Sed estuloj, kiuj ignoras la leĝojn de la ŝtato kaj persekutas aliajn estulojn, kiuj de tiu ŝtato estas montritaj senkulpaj, estas ne nur leĝorompantoj, sed ili ja estas perfiduloj kontraŭ la ŝtato mem. Sekve plej altgrade ili estas tio, pri kio ili kulpigas siajn viktimojn. Ĉu ne tiaj estuloj estas rompantoj de tia vera kulturo, civilizo kaj humaneco aŭ al la komenciĝanta kristomenso en la tera homo? – Estas "la kristinfano" en la menso de la tera homo, kiun ili persekutas. Sed por tio ilia identeco kun "Herodo" ja montriĝas fakto. Ili ĵuras al la potenco anstataŭ al la rajto kaj klopodas protekti tiun sian sintenon pere de armiloj. Sekve estas fakto, ke ne estas la justo, sed je ĉia prezo la potenco, kiun avidas kaj kultas tiuj estuloj, kaj per tio ili malkaŝas sin mem kiel apartenantaj al precize sama diktatora konscitavolo kiel tiu, kiu kondukis la mondon en tiun katastrofon, kiu lasis post si nur ruinaĵojn kaj cindrajn dunojn kiel vivospacon por la kripligitaj kaj kadukigitaj transvivantaj estuloj de la antaŭa tiel fiera kaj laŭ materia povo progresinta popolo. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
