Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La kristnaska Evangelio |
9-a Ĉapitro
Kiel nomata demokrata socio, kiu ne povas montri kompaton al venkita malamiko, portas sian nomon malprave
Sed ĉu ne estas ankaŭ "la heroda menso", kiu tro altgrade kompromitas sin en tiu protesto, kies venenaj kaj haladzanta fuma flanko kontraŭas al ĉia eta benvolemo al ĉiuj tiuj malfeliĉaj, kiuj hodiaŭ per sia sorto kaj la disondaĵoj de la granda dramo estas kiel fuĝintoj verŝitaj sur la cetere tiel sunradiataj bordoj de "la venkintoj"? –
Estas ĝuste, ke tiuj malfeliĉoj apartenas al tiu popolo, kiu deziris fari sin "mastropopolo" super la tutmondaj ŝtatoj aŭ la tuta homaro, sed ili estas nun lezitaj, legitaj kaj ĝenitaj.
Iliaj grandaj fabrikaroj por produktado de militaĵoj kaj eble eĉ ankaŭ iliaj ceteraj industriaj aranĝoj estas forigitaj kaj transigitaj al la regionoj de la venkintoj, same kiel estas elpecigitaj certaj regionoj de grandaj bienegoj, kies posedantoj laŭ precipa grado favoris la militismon kaj konsideris honoron eduki militismajn oficiraspirantojn kaj konsideris ĝian oficiran titolon kiel la solan garantion por honoro, kulturo kaj edukiteco.
Samtempe kun tio treege granda parto de la loĝodomoj de iliaj urboj estas nur ruinaĵoj kaj cindraĵoj kaj la transvivanta korpe kaj mense kripligita loĝantaro centprocente subigita al la kontrolo de la venkintoj.
Kiu ŝtato bezonas hodiaŭ timi tiujn frakasitajn materiajn kaj animalajn restaĵojn aŭ vestaĉojn de la regiono de antaŭa kulturo? –
Ĉu oni kredas, ke difektus estantan mondan kulturon, se hodiaŭ oni partoprenus aranĝon, kiu faras la kristnaskan vesperon iomete festa por tiuj miloj kaj miloj de etaj infanoj en la tendaroj de la fuĝintoj, kiuj povas vidi la mondon nur tra tiu graco kaj kompato, kiujn supera malamika lando laŭ sia bontrovo donas al ili? –
Estas ĝuste, ke la menciita lando povas doni al tiuj senhejmaj kaj senpatrolandaj homoj nur tiom kaj tiom da kalorioj el tiu kaj tiu speco, kiam temas pri produktoj por nutrado kaj konservado de la vivo, sed tio nepre sekvigas, ke samtempe oni bezonas limigi la kompaton por ne diri la simpation aŭ amon al proksimulo rilate al tiuj estuloj en ilia malfeliĉo, humiliĝo aŭ Getsemane.
Estas ĝuste, ke la popolo kaj gvidantoj de tiuj homoj ne montris kompaton aŭ afablecon al tiuj, kiujn ili devigis sub sian regantecon, sed ĉu tio kondiĉas, ke ĉiuj ni aliaj imitu ilian ekzemplon kaj fari same? – En tia okazo tiuj estuloj, tiuj "gvidantoj" kaj "diktatoroj" ja venkis komplete meze en sia malvenko, sinmortigo kaj pereo. Per tio utilas tio, ke la venko al tiuj menciitaj estuloj rezultigis iliajn mortintajn korpojn, iliajn detruitajn urbojn, industriojn kaj militisman povon, kiam ilia naturo kaj pensometodoj sukcesis en kompleta formo veni en la konscion de la venkintoj kaj tie ricevas abundajn eblecojn de kreskado kaj evoluo? – Ĉu ne per tio la promesoj de tiuj gvidantoj, ke iliaj metodoj reveliĝos sur la ruinaĵoj de iliaj landoj kaj iam faros ilian popolon la gvidanta "mastropopolo" en la mondo plenumiĝos kaj fariĝos reala fakto? – Kia menso estas tiu, kiu kreas proteston kontraŭ iomete da afableco al miloj da etaj infanoj, kiuj ankoraŭ vidis la mondon preskaŭ nur kiel malliberejon kun armitaj gardistoj kaj pikidrataj bariloj? – Kiuj devas rakonti al tiuj infanoj pri tio, kio troviĝas ekster tiuj bariloj? – Ĉu troviĝas aliaj por fari tion ol la plej aĝaj aŭ plenkreskuloj, kiuj ankaŭ estas kaptitaj en la samaj tendaroj? – Sed pri kio kaj kiuj tiuj plenkreskaj kun malliberigantoj devas rakonti al la infanoj? – Ekstere troviĝas absolute nur kampo de la venkintoj. Kaj unuavice la demandoj de la infanoj ja devas koncerni tiun mondon, kiun ili vidas tra la hazardaj fendoj de la bretobariloj, tra la maskoj de la dratobariloj kaj tra la interspacoj de la armitaj gardistoj. Kaj kion oni do rakontas al tiuj miloj kaj miloj da etaj scivolemaj estuloj? – Tio povas fariĝi nur rakonto pri iu "Herodo" aŭ iu "Kristo". Se la venkinto (kiu el la ligitaj venkintaj ŝtatoj, sub kies administrado troviĝas la koncerna tendaro de fuĝantoj) ne montras kompaton, komprenon kaj pardonon, li prezentiĝas al tiuj etaj estuloj kiel malbona kaj homomalamika "Herodo", kiu pensas nur pri venĝo, puno aŭ venĝo kaj subpremo de siaj kunhomoj por konservi sian renomon kiel la vera "reĝo", kio en ĉi tiu okazo signifas "venkinton" aŭ "reganton". Ke pere de tiu rakonto aŭ tia informa materialo pri la mistika mondo ekster la pikidrato estas eble krei bonajn kaj liberajn "demokratajn" civitanojn el tiu junularo, tion povas kredi nur tiuj, kiuj iras trankvile tie, kie eĉ anĝeloj ne kuraĝas ireti. Sed kiel tiuj gepatroj aŭ plenkreskaj kun malliberigantoj rakontu ion alian al infanoj, se vere estas iu "Herodo", kiu regas? – Ke tiu "Herodo" nomas sin demokrata socio aŭ markas sin mem per iu sonoro de kristosono tio ja havas neniun signifon, se troviĝas nek pardonemo aŭ kompreno kaj sekve ankaŭ neniu kompato, sed kontraŭe ekskluzive nur arda avido pri venĝo de malbono pere de malbono. Ke la menciita "Herodo" estas demokrata socio el kia speco, tio ja preskaŭ pli gravigas la aferon, ĉar en tia okazo tiu socio konsistas el – ne unu – sed multaj "herodaj estuloj". |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
