Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-16) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Pasko   

 

 
1-a Ĉapitro
Tio, kio kaŭzis la sopiron al mondsavanto.
Se ni ĵetas rigardon du jarmilojn malantaŭen, ni vidas la jarcenton antaŭ la naskiĝo de Kristo. Tiam mallumo regis la mondon. La fundamente modela vivmaniero de la ĉion superanta di-homo, la Kristo, ankoraŭ ne estis realo; ĝi ekzistis nur kiel profetaj antaŭdiroj, kiuj al ordinaruloj ŝajnis pli-malpli absurda utopio. La mondo bezonis pruvojn por povi kredi, ke agmaniero de perfekta homo efektive estas realigebla sur la tero. Tiaj pruvoj estis tiom pli bezonataj kaj necesaj, ĉar la tiama miljara fundamenta mondmoralo estis rapide degeneranta. Ĝi estis identa kun tio, kion ni nun nomas "paganismo", kaj ĝia kvalito kiel gvidilo en la vivo baziĝis ĉefe sur kredo al dioj de venĝo kaj puno, de kolero kaj subprememo. La plej alta vivregulo estis "okulon pro okulo kaj denton pro dento", aŭ vivon pro vivo. Ne pardono sed venĝo estis la vojo al la paradizo, al la loko de feliĉego, kie la perbatale mortigitaj personoj, tiuj "herooj" de venĝo, daŭrigis la "gloran" ekziston, kies kulmino estis materiaj ĝuoj: festenoj kun "lardo kaj vino" kaj belaj diinoservistinoj.
      Morti pro maljuneco, rifuzi armilojn kiel decidrimedojn ĉe konflikto, esti pardonema kaj grandanima al kontraŭulo, ĉio tia estis "malforto" kaj "malkuraĝo", estis la vojo al "infero", la postmorta restadejo por la "kadukuloj"de tiu epoko de murd-, perfort- kaj konkermoralo. Ĉio, kion nuntempe la plej aŭtoritataj saĝuloj instruas kiel lumon, idealon kaj plej altan moralon, estis al la tiutempa konscinivelo tiom fremda, tiom defianta la regantan idearon kaj la barbarecon de la homa naturo, ke ĝi neeviteble ŝajnis kontraŭnatura, maldeca kaj eksterminda. La tiama moralo identis kun tio, kion nuntempe nia plej alta instruo nomas densa mallumo.
      Sed tia mallumo efektive estas la grundo, sen kiu la amo kaj humaneco neniam povas nutriĝi kaj ĝermi, neniam fariĝi spertaĵo de vivanta estaĵo. La mallumo tiel montras sin nepre necesa aranĝo en la mondplano de Dio, kaj tial mi en mia "Livets Bog" (La Libro de Vivo), nomas ankaŭ la mallumon elradiaĵo de la "dia kreoprincipo". Ĉar mallumo ja estas kontraŭa al tio, kion la plej alta kompreno nun nomas lumo, mi nomas ĝin "la malhela elradiaĵo". Tiu mallumo, tiu moralo, ŝvebis kiel nebulokaŝanta la spiritan horizonton de la mondo, kaj do baris ĉian realan lumon, ĉian veranamon kaj humanecon. Sed tia ĉirkaŭbaro neeviteble kaŭzas suferon, kaj sufero same neeviteble evoluigas sentokapablon; evoluo de sentokapablo signifas evoluon de amo, kies efikoj en la praktiko ĝuste estas tiuj fenomenoj, kiuj kontraŭis al la kutima malhela moralo, kaj estis nomataj "malforto" kaj "maldeco". El tio sekvas, ke ju pli oni praktikis la malhelan moralon, des pli oni evoluigis en sia konscio novan statonkontraŭan al la malnova. Kvazaŭ nova naturo komencis ĝermi en la konscio de la individuo, naturo kiu iom post iom naskis dubon pri la laŭmora idearo kaj moralo. La individuo komencis perdi la fidon al la miljaraj tradicioj. La kreskanta sentokapablo komencis protesti kontraŭ venĝo kaj murdo, kontraŭ konkero kaj subpremo. Sopiro al nova moralo komencis kelkloke estiĝi. Ĝuste el tiu sopiro naskiĝis la profetaĵoj pri estonta savo de la mondo, pri venonta nova idealismo. Sopiro, avido efikas tiel, ke ĝi akcelas sian propran plenumon, kaj ĉiuokaze tiu akcelo krome estis stimulata kaj pliigata de la profetaĵoj. Tio kaŭzis, ke la sopiro iom post iom ekhavis tian naturon, ke ĝi faris la individuon impresebla al nova granda spirita forto, kiu en la tiama tempo komencis elradii celante la terglobon. Tiu forto, aŭ mondimpulso, konsistis precipe el la fundamentaj energioj "inteligento" kaj "sento", kaj tiuj estis tiel kunigitaj, ke la nova forto montriĝis precipe kiel amo kaj saĝo, kiam ĝi manifestiĝis tra la konscio de impreseblaj individuoj. La energioj de tiu mondimpulso estis la komencanta "sankta spirito".
      Ĉi tie oni atentu, ke ĉiuj spiritaj energioj estas kvazaŭ el elektra naturo, kaj ke cerbo kaj nervoj en la individuo servas tiujn energiojn kvaza "anteno". La kvalito de la ricevataj energioj dependas de la evolustadio de la konscio en la koncerna estulo. Estulo kun kruda kaj malaltmorala konscio, do estulo kun nur primitive evoluinta korpa organaro, kompreneble povas akcepti nur analoge primitivajn kaj maldelikatajn konscienergiojn aŭ "ondojn". Maldelikataj konsciondoj identas ĉi tie kun venĝo- kaj murdpensoj, kun avaro, fieraĉo, ĵaluzo kaj ĉio parenca al "egoismo". Tiaj pensoj aŭ pensondoj ne estas el la kategorio "la sankta spirito", kiu kontraŭe ampleksas konsciondojn parencajn al altruismo, al honesto, fidelo kaj sindonemo, al ĉio devenanta el veraj amo kaj saĝo. Konsciondoj el tiu lasta kategorio do povis kvankam en nur tre primitiva kaj malforta grado – komenci influi tiujn homojn en la jam menciita tempo, en kiuj la sopiroj estis fortaj, kaj ĉe kiuj la fizika organaro evoluis kaj delikatiĝis pli ol ĉe aliaj. El tiu homkategorio troviĝis ĝuste tiom, ke la energioj de la nova mondimpulso povis ekĝermi, povis akiri "adeptojn". La grundo estis preparita por la nova semo. Mankis nur "semantoj" kun tiom da forto, kun evoluo tiom fundamenta, ke ili povis semila "novan semon", la absolutajn saĝon kaj moralon de la nova mondimpulso, – ke ili povis elradii la "sanktan spiriton" purkvalita en la nove preparitan "grundon".
      Sed la Providenco, la eterna Kreanto, ne kreas taŭgan grundon por lasi ĝin degeneri kaj dezertiĝi; kaj Li ankaŭ ne elradias sian dian semon – en formo de la nomita impulso aŭ la"sankta spirito" – sur la terglobo ne zorgante, ke ĝi evoluu kaj kresku. Tial, kia ni la Providenco – utiligante la "malluman moralon" – estis kreinta grundon por la nova semo, kaj krome estis sendinta la semon al la tero, ĝi memkompreneble ankaŭ zorgis pri "semantoj". Tiuj "semantoj" devis iomgrade esti dotitaj per korpo, kies cerbo kaj nervoj povis vibradi entakte kun la ondoj de la "sankta spirito", tiel ke ilia aperado, iliaj konscio, vortoj kaj parolo povis satiĝi de la "sankta spirito", de ties klarbrilaj lumo kaj amo, konscio pri senimorteco, kaj realeca diospertado. Al tiuj estuloj la nova mondmoralo devis esti ne utopio nek teorio, sed reala kaj nepre videbla fakto. Ĉi ĉio estis necesa, se ili devis havi sufiĉe da forto por kontraŭbatali la idolismon, la barbarecon kaj murdmoralon, se ili devis fariĝi sufiĉe lumaj modeloj pri la nova ekzistmaniero kaj fariĝi elstare perfektaj kaj de ĉie videblaj manifestaĵoj de nova forto, nova granda naturo.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.