Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Pasko |
6-a Ĉapitro
Tio, kion ni vidas en la lumbrilo de la mondsavanto
Jesuo el Nazareto do fariĝis modelo por la homaro, fariĝis la lumo, la suno, kies radioj penetris la mondon ĝis la plej foraj popoloj.
En la komencanta ankoraŭ malforta lumo de tiuj radioj ni vidas la silueton de la molkontura Olivarba Monto kaj de turoj kaj kupoloj de Jerusalem.
La lumo kreskas, la bildo proksimiĝas, la tempo ne plu ekzistas.
Ni sentas la idilion en la ĝardeno en Getsemane kaj aŭdas la mallaŭtan murmuron de la rivereto Kedron; de la lago Genesaret ŝvebas milda venteto.
Sur kampo ĉe la piedo de la monto proksimiĝas areto da viroj.
Tiu en la mezo estas proksimume 30-jara.
Li portas ruĝan togon, sur la piedoj li havas sandalojn, sed la kapo estas nekovrita.
Lia vizaĝo estas bela kaj garnita per nigraj harbukloj.
La lumo en liaj okuloj kaj la saĝo kaj kristala klaro en lia parolo estas la solaj signoj povantaj malkaŝi, ke li estas la leviĝanta spirita suno por milionoj da homoj, la estonta mondsavanto Jesuo el Nazareto.
Ili iras en direkto al Jerusalem. Grava misio troviĝas tuj antaŭ sia plenumiĝo. La savo de la mondo estas realigota. Baldaŭ okazos la plej granda surtera diservo: elmontro de agmaniero, kiu povas savi la mondon el la mallumo, kaj kronado de reĝo, kies regno ne estas el ĉi tiu mondo. Kvankam la nomita diservo daŭras nur tri tagojn, tamen partoprenas ĝin la generacioj de du venontaj jarmiloj; ĉeestas reprezentantoj de ĉiuj klasoj el ĉiuj popoloj. La ĉefulo de la grava ceremonio, la plej granda ĉefpastro en la mondo, la viro en la ruĝa togo, estas nun kun siaj kunuloj en Jerusalem, ĉe Golgota, la supera altaro por la liturgio koncernanta la tutan mondon. Tra mallumo kaj tertrenio, fulmoj kaj tondro, tra ĝemoj kaj krioj, kaj sufero kaj morto, penetras nemezureblaj faskoj da lumo venantaj de la malhela silueto de Golgota. La templa kurteno disŝiriĝas donante al homoj el ĉiuj gentoj eblon por eniri la plej sanktejon. La grandioza mondsava diservo komenciĝis. La sankta spirito lumas super la mondon. Ĉe la unua matenbrilo de tiu dia lumo ni klare vidas la lokojn: Bethlehem kaj Nazaret, la dezerto, Jordan kaj Genesaret, Kapernaum kaj Betania. En la forta tagmeza lumo kvazaŭ baniĝas Jerusalem, la korto de la ĉefpastro kaj la kastelo de Pilato, "Via Dolorosa", la krucoj sur Golgota kaj la tombo de la releviĝo. Dum ankoraŭ brilas la vesperaj radioj, en agonia furiozas – malproksime en la mallumo – la regno de bestoj, la "mondfino", ĉe siaj bastionoj kaj tranĉeoj kaj militmaŝinoj, siaj revolucioj kaj mizerego. Kaj kiel lastaj radioj de la lumanta kruco sur la ĉefaltaro en Palestino brilas la plenumiĝo de la eterna promeso "Jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn ĝis la maturiĝo de la mondaĝo". Kaj la elementoj laboras por la homo, per imponaj instalaĵoj de fortocentroj, per veturiloj kaj radiofonio kaj tiel plu. La homo komencis obeigi al si la teron. Kaj kiam ĝi ankaŭ akceptos la dian donacon povi juste administri kaj distribui la valorojn de la vivo, tiam nenia sklavecaŝvito plu estos ebla. Ĉe la lastaj lumvibroj de la granda diservo sur Golgota ni do vidas, ke "nova ĉielo kaj nova tero, en kiuj loĝas justeco", komencas realiĝi. Ni vidas la homaron savita, la mallumon venkita, kaj la perditajn filojn denove ĉe ilia Patro. – Dio denove promenos kun Adam kaj Eva en la paradizo. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
