Star Symbol in Menu


Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
   Ĉap.:  
(1-30) 
 
Malsimpla serĉado
Enhavtabelo de Kio estas la vero   

 

 
15-a Ĉapitro
La sola, kio povas kontentigi la spiritan bezonon de la estulo kaj doni kosman konscion.
Kiom ajn prema kaj dolora en la fizika plano ĉi tiu juĝotago aŭ mallumregado sentiĝas de estulo, al kiu mankas ĉia" eblo por kompreni sencon kaj celon de la situacio, ĝi tamen al kosme klarvida homo montras sin kiel efikon de lumanta amo aŭ kiel kulminon de la plej alta kaj logika kreoprocezo, ĉar sen ĝi ne ekzistus la eterna vivcirkulado, kaj sekve ne estus eble, ke la estulo spertu sian – ekster tempo kaj spaco eterne ekzistantan – identecon kiel Diofilo.
      Ni jam konstatas la rezultatojn de tiu grandioza instruo: pro la anheliga rapido ĉe la spertado de ĉagreno kaj doloro la tera homo nun estas animita de soifego, kiu ne lasas sin satigi per malnovaj dogmoj, sed nur per tio, ke la estulo akiras scion kaj lertecon per propra spertado. Ĉi tiun evolustaton ilustras la kreskanta konstruado de preskaŭ luksaj lernejoj diversspecaj kaj -gradaj ĉie en la mondo; kaj samtempe evidentiĝas, ke profetoj kaj dogmopredikantoj, eklezioj, religiaj ceremonioj kaj preĝejaj palacoj pli kaj pli perdas sian aktualecon al la studanta, science soifa junularo. La nuna junularo sentas nenian inspiron ĉe nuraj asertoj aŭ dogmoj de aliuloj; ĝi volas mem rigardi, mem lerni; la absolutan veron malantaŭ la mistero de la vivo ĝi volas senti kaj sperti per analizoj kaj detalaj klarigoj racie percepteblaj; ne plu oni povas satigi ĝin per imagoj ligitaj al religiaj ceremonioj kaj sakramentoj, al altaraj kandeloj, al kantoj kaj solena orgenado, kiom ajn edifaj ĉi tiuj aferoj ŝajnas en medio, kie ili estas oportunaj.
      Estas evidente, ke estulo antaŭe impresebla per religia sugestado sed nun animita de provizore senlima intelekta soifo, neniel lasas sin kontentigi per nuraj dogmoj aŭ asertoj, kiom ajn aŭtoritataj ĉi tiuj estas. La soifo de la estulo estas direktata ne tiom al la plej altaj rezultatoj kiom al racia analizo de ili; kaj tia analizo estas la sola, kio povas kontentigi lian spiritan bezonon, kaj sekve ankaŭ la sola, kio en kunligo kun liaj personaj spertoj povas tiri lian karakteron el la mortige glacia sfero de materiismo en staton de varmige vivdona kaj alte intelekta konscio.


Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.