Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de Kio estas la vero |
8-a Ĉapitro
Nuntempa reĝo ne regas la popolon, sed estas ĝia regato.
La popolo postlasis la unuajn stadiojn de primitiveco; nun ĝi mem povas komenci esti "la vojo".
Dum siaj diversaj ekzistadoj ĝi akiris tiom da scio pri la fizika mondo, kaj tiom da kompreno pri la vivo mem, ke ĝi povas starigi leĝojn por sia materia ekzisto kaj por justo kaj humano.
Iomgrade ĝi evoluigis en si kapablon, kiun antaŭe posedis nur la "inicita reĝo".
Estas do evidente, ke popolo akirinta tian kapablon, ke ĝi mem povas doni justajn leĝojn kaj fondi ĉiuspecajn humanajn instituciojn, neniel lasas sin subigi al tia materie suverena, egaliga kaj ordona estulo, kia "inicita reĝo" estis, ĉar farante tion ĝi paralizus siajn proprajn scion kaj kapablon. Kiom bena kaj bonfara la suverenaj volo kaj potenco de "inicita reĝo" estis al neevoluinta popolo, por kies bonfarto la reĝa potenco estis eĉ necesa, tiom malfeliĉiga estus hodiaŭ suverena reĝa potenco, eĉ se la reĝo estus "inicito" kiel la originaj "reĝoj"; ĉar la popolo preskaŭ tute perdis la religian instinkton, kiu antaŭe ebligis al ĝi "kredi" la "reĝon", adori kaj kulti lin, tiel ke estis neeble al ĝi malhavi lin, ĉar sole li povis satigi ĝian religian soifon. La intelekto de la nuntempaj homoj atingis ŝtupon tiom superan, ke ĝi tute sufokis la religian instinkton, tiel ke estas neeble al homoj "kredi la reĝon" aŭ "kredi" ion ajn el la kosmaj veraĵoj kaj leĝoj. Kaj ĉar ilia intelekto – kvankam proporcie eminenta – ne povas solvi la vivmisteron aŭ trovi la plej altan spiritan veron; ili fakte estas tute nekapablaj por akcepti la plej altan saĝon. – Por kio utilus "inicita reĝo" al tiaj estuloj! La sola, kio povas helpi la homaron en ĝia nuna situacio, estas spertado. Kaj spertoj fakte abundas en nia tempo; la furioza "ĉies batalo kontraŭ ĉiu" certe starigos al la estulo tiajn faktojn, ke li lernos distingi inter bono kaj malbono, kaj konformigi sian volon laŭ tio. Sed tia informado al la homo, tia kreado de faktoj parolantaj pri la neceso de vero kaj humano, de amo al proksimulo, neniel estus realiĝinta, se la homaro daŭre estus regata de "inicitaj reĝoj". Ĉi tiuj per sia aŭtoritato, sia potenco, ja estus malhelpintaj la aperon de teroro kaj milito, de kripligo kaj mortigo, kaj al la homaro do mankus ebleco por akiri per propra spertado tiun senperan scion pri la mallumo, kiu ebligas agnoski kaj akcepti la lumon, la saĝon, kiel sciencan veron. Ju pli la homaro maturiĝis por spertado de manifestoj el la mallumo, des pli la materia potenco de la "inicita reĝo" devis reduktiĝi, ĉar en mala okazo ĝi iĝus malhelpo kontraŭ plua evoluo de la estuloj, malhelpo kontraŭ realigo de la dieca plano, laŭ kiu la homo fariĝos "bildo de Dio simila al Li". La "regno de la inicita reĝo" do ĉesis estiel "ĉi tiu mondo"; la regadon super "ĉi tiu mondo" transprenis la popolo mem. Vere, "reĝoj" daŭre ekzistis, sed ili neeviteble pli kaj pli reduktiĝis al "regatoj" sub la popolo. La reĝo- kaj potencoprincipo koncerne surterajn aferojn ne plu ordinare enkarniĝos kiel suverena unuopulo, kiel "reĝo" sur la tero. La dieca plano pri evoluo jam tiom progresigis la homaron, la popolojn, al kompreno kaj povo pri materiaj aferoj, ke de nun pli-malpli frue la popolo mem posedos la aŭtoritaton, malantaŭ la "reĝo" aŭ kiu ajn regnestro. Regno regata de tia "reĝo" estas komplete "el ĉi tiu mondo"; en ĝi la popolo mem estas "la reĝo". Tiu disiĝo inter la "materia" reĝodigno kaj la spirita, kosma reĝodigno de inicito komencis fariĝi konstatebla, kiam oni komencis pendigi la reĝoinsignojn sur neinicitojn, do sur homojn, kiuj rilate al virtoj kaj malvirtoj, perfekteco kaj eraremo, ne diferencis de la popolo. Samtempe la inicitoj komencis aperadi sen krono, sceptro kaj purpura mantelo. |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
