Legi kaj serĉi en La Tria Testamento
| Enhavtabelo de La idolo plej longe vivanta |
23-a Ĉapitro
La alta celo de la mondsavado.
Idolkulto estas paganismo.
Ĉar la oficiala "kristanismo" reale estas bazita sur la supre priskribita kultoformo, kies diobildo aŭ diokoncepto, heredita de paganismo, prezentas dion de kolero kaj aliaj terhomaj neperfektaĵoj, tiu tielnomata "kristanismo" estas tipa formo de paganismo.
Kaj dum tiu paganismo regas la mondon, daŭra paco estas neebla.
Oni do ne povas atendi, ke la oficiala "kristanismo" savos la mondon.
"Dio", kiu lasas sin regi de primitivaj terhomaj malmoralaĵoj, kiu agas laŭ simpatioj kaj antipatioj eĉ tiomgrade, ke li suferigas senkulpulon kaj grace liberigas la verajn kulpintojn, – tia "dio", ne povas esti fundamento por absoluta justo, por vera paco kaj evoluo de amo.
Tute inverse, estas ĝuste ĉi tiu diokoncepto, de kiu la mondo devas liberiĝi, devas esti savota. La alta celo de la mondsavado ĝuste estas tio: anstataŭigi la hereditan paganisman diobildon per la vera "ĉioama Dio". Tiun celon ni atingos per "la Parakleto, la Sankta Spirito". La laboro por ĝin atingi komenciĝis per la instruo kaj agoj de Jesuo. Studo de ĉi tiuj kaj ekzerco por vivi konforme al ili kaj praktiki la amon de Jesuo, jen la ŝlosilo de la vivo. Kaj ĉiu ajn religiformo kaj ĉiu ajn filozofie bazita sinteno al la vivo, kiuj neglektas tiun ŝlosilon, estas kaj restas "paganismo". Nur se religio perfekte harmonias kun la instruo kaj agoj de Jesuo, ĝi estas "vera kristanismo". Sed tion la oficiala kristanismo absolute ne faras. Ĝi rakontas pri tiuj diecaj instruo kaj agoj kiel pri nura akcesoraĵo; kaj kiel ĉefaĵon ĝi instruas la kredon je "dio", kies morala kvalito akre kontrastas al tiu de Jesuo, kaj kiu punas kaj sin venĝas kaj negocas "pekabsolvojn". Kiel jam montrite – dio kiu tiel, kvazaŭ pro subaĉeto, punas senkulpulon anstataŭ la kulpinton, neniel estas "justa" aŭ "ama", kaj do nepre estas "paganisma dio", kaj kredi je tia dio estas "paganismo". La niatempaj "kristanoj" bone konas la instruon kaj agadon de Jesuo; ili ĉiuj aŭdis pri liaj konsiloj, ke frapite sur unu vangon oni alturnu ankaŭ la alian, ke oni metu la glavon en ĝian ingon por ne mem perei per glavo, ke oni amu sian proksimulon kiel sin mem por fariĝi feliĉa ktp., kaj malgraŭ ĉi tio ili kultas dion, kiu mem agas kontraŭ tiuj diecaj konsiloj. Ne estas mirige, ke la "kristanismo" nun estas nur kvazaŭ ombro de si mem. Ne estas mirige, ke la "kristanaj" ŝtatoj fariĝis la plej geniaj servantoj de milito. Inter ĉiuj ŝtatoj de la mondo la "kristanaj" havas la plej militolertajn civitanojn. Anstataŭ "meti la glavon en ĝian ingon" ili aranĝis la plej terurajn kaj mortigajn militojn, kiuj iam okazis. Invalideco kaj pereo inundas la regionojn, kie la "kristanaj" ŝtatoj aperas. Ilia venĝopovo multe superas tiun de la "paganaj" ŝtatoj, kaj ĝi eĉ kreis skolon por ĉi tiuj. Oni disvastigas la lerton malobei la plej belan idealon de Jesuo. Liaj instruo kaj perfekta agmaniero, manifestitaj por krei savan skolon por la homaro, antaŭ longe vualiĝis pro la konstanta milita atmosfero. La nuntempa universala ŝlosilo estas: pliarmi, pliarmi, pliarmi. Kiom ampleksa estas la niatempa krucumado de Jesuo! – Kaj tiun krucumadon oni nomas – "kristanismo". |
Sendu komentojn al la Instituto de Martinus.
Sendu informojn pri eraroj, mankoj aŭ teknikaj problemoj al la retejestro.
